Somera Esperanto-Studado 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

Alvenebloj

Por koni horarojn de ĉiuj trajnoj kaj interurbaj busoj ene de Slovakio, kaj inter Slovakio kaj najbaraj landoj, uzu la tre bonan retejon cp.sk. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla slovake, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon sube). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn: vi ofte povos havi rabaton.

Kiel ŝanĝi la lingvon de la retejo cp.sk

Aviadile

La plej proksima internacia flughaveno estas tiu de Bratislavo (Letisko M. R. Štefánika, BTS). Alia bona eblo estas Vieno, kies flughaveno (Flughafen Wien-Schwechat, VIE) estas proksima al Bratislavo. Eblas flugi ankaŭ al Budapeŝto (Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér, BUD). Pluraj flugkompanioj (Ryanair, Wizz Air, Transavia) ofertas malmultekostajn flugojn al tiuj flughavenoj.

Tre utilaj retejoj por serĉi taŭgajn flugojn kaj kompari la prezojn de kompanioj estas Kiwi.com kaj Skyscanner.

Buse

La kompanioj RegioJet kaj FlixBus ofertas internaciajn konektojn inter Nitra kaj multaj eŭropaj urboj. Eblas atingi Vienon kaj Bratislavon ankaŭ per Eurolines.

De Bratislavo al Nitra

La plej bona maniero por iri al Nitra de Bratislavo estas busoj: ili estas oftaj (pluraj busoj ĉiuhore), kostas ĉirkaŭ 4 € kaj la vojaĝo daŭras proksimume 1 horon kaj 15 minutojn. Vi povas aĉeti la bileton rekte de la ŝoforo. En cp.sk serĉu konektojn el “Bratislava” al “Nitra”.

Ekzistas ankaŭ rektaj busoj de la Bratislava flughaveno al Nitra, kvankam ne tiom ofte, kiel en la busa stacidomo. En cp.sk serĉu konektojn el “Bratislava,,letisko” al “Nitra”.

Trajne

De Bratislavo al Nitra

Busoj estas pli oportunaj por iri al Nitra de Bratislavo. Se vi tamen preferas iri per trajno, tio eblas, sed tio ĉiam postulas minimume unu ŝanĝon. En cp.sk serĉu konektojn el “Bratislava” al “Nitra”.

Senpagaj trajnoj en Slovakio

En Slovakio, pluraj kategorioj de homoj povas ĝui senpagajn trajnojn. Tio validas nur por duaklasaj vagonoj kaj ne por InterCity-trajnoj (detalojn vidu en la oficiala retejo de la slovakaj fervojoj). Tio validas nur por trajnoj de ŝtataj fervojoj, ne por aliaj kompanioj kiel LEO Express.

De specifaj urboj

De Vieno al Bratislavo

El la Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta buso. Eblas mendi la biletojn rete aŭ simple aĉeti rekte de la ŝoforo. En cp.sk serĉu konektojn el “Wien,,Flughafen Wien” al “Bratislava”.

Urba trafiko en Bratislavo

Vendomaŝino en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj ekde 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.

De Budapeŝto

Estas pluraj trajnaj konektoj ĉiutage inter Budapeŝto kaj Nitra kun unu ŝanĝo. La vojo daŭras 2 horojn kaj 20 minutojn. En la okcidenta stacidomo (Nyugati pályaudvar) aĉetu bileton por Nové Zámky. En Nové Zámky estas kutime nur kelkaj minutoj por ŝanĝi trajnon; vi rajtas aĉeti la bileton al Nitra rekte en la trajno de la konduktoro. En cp.sk serĉu konektojn el “Budapest” al “Nitra”.

En Nitra

En Nitra, la trajna kaj aŭtobusa stacidomo estas unu apud la aliaj. La SES-ejo troviĝas 4 km for (vidu la mapon, kiun ni pretigis).

Al la SES-ejo eblas iri per buso, sed busoj veturas nur dufoje hore (kaj unufoje dum semajnfinoj kaj vespere). La haltejo plej proksima al la trajna stacidomo nomiĝas Rázcestie Železničná stanica, la haltejo plej proksima al la busa stacidomo nomiĝas Rázcestie Autobusová stanica. En ambaŭ kazoj vi devos paŝi 200 m ĝis la ĉefa strato (Štefánikova trieda) kaj transiri ĝin. Prenu la buson n-ro 2 ĝis la haltejo Šindolka, Dolnohorská (la lasta haltejo de la linio). La vojo daŭras kvaronhoron. Detalan horaron de busoj vi povas vidi en la retejo imhd.sk.

Oportuna maniero iri al la SES-ejo estas taksio: la vojo kostas ĉirkaŭ 3 €. Jen kelkaj kompanioj en Nitra:

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: https://slovake.eu/learning/intro/phrases.

Dum SES aĉeteblos en la libroservo la Esperanta libreto Slovaka konversacio skize.