Somera Esperanto-Studado 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

Kotizoj

Aliĝkotizoj

La aliĝkotizoj kovras nur parton de la kostoj de la aranĝo. La reston de la programkostoj kovros alifontaj subvencioj.

Por scii, kiom kostos via aliĝo, vi povas plenigi la aliĝilon: ĝi aŭtomate kalkulos vian kotizon.

Landokategorioj:

A-landano B-landano C-landano
Programo + Trilita ĉambro + Manĝoj 270 € 240 € 210 €
Programo + Trilita ĉambro 180 € 150 € 120 €
Programo + Propra tendo aŭ loĝaŭto + Manĝoj 210 € 180 € 150 €
Programo + Propra tendo aŭ loĝaŭto 115 € 95 € 75 €
Nur programo 100 € 80 € 60 €

Rabatoj:

  • Aliĝo ĝis la 2019-02-28: -10 €.
  • Studento sub 26 jaroj aŭ emerito ekde 62 jaroj: -10 €.
  • Verda rabato (vidu la manĝojn sube por klarigoj): -10 €.

Krompagoj:

  • Dulita ĉambro: +20 €.
  • Unu persono sola en ĉambro: +80 €.
  • Aliĝo post la 2019-04-30: +10 €.
  • Aliĝo post la 2019-06-27: +35 €.
  • Surloka aliĝo: +45 €.

Infanoj kaj adoleskantoj

Por partoprenantoj sub 18 jaroj validas specialaj prezoj:

Infano aŭ adoleskanto de 6 ĝis 17 jaroj (Trilita ĉambro + Manĝoj) 200 €
Infano ĝis 5 jaroj (en lito en trilita ĉambro + Manĝoj) 170 €
Infano ĝis 5 jaroj (en lito en trilita ĉambro) 80 €
Infano ĝis 5 jaroj (sen aparta lito) 0 €

Krompagoj:

Rimarkoj:

Manĝoj

La manĝoj inkluzivas tri manĝojn tage. Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo: kunvianda, vegetara, vegana. Menditaj manĝoj komenciĝas per vespermanĝo la 2019-07-12 (aŭ de via alventago, se vi alvenos post la komenco) kaj finiĝas per tagmanĝo la 2019-07-20 (aŭ de via forirtago, se vi foriros antaŭ la fino). Se vi havas aliajn preferojn, bonvolu kontakti nin.

Dum SES funkcias t.n. “verda rabato”. Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare, aŭ vegane), vi pagos malpli je 10 € por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo. ☺

Ŝanĝoj pri manĝomendoj estos akceptataj plej malfrue ĝis 2019-07-08. Pri specialaj bezonoj aŭ deziroj bonvolu informi la organizantojn anticipe.

Loĝado

Rimarkoj:

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2019-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Slovakio, ĝia kosto estas 35 EUR. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 EUR kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

Rimarko: Oni pagas la kotizon, ĉar invitleteroj devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis 2019-06-15. Se vi do bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso ses@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.

Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj doni al la SES-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadejo, sed oni ne povas tion komplete garantii. Aldone oni espereble eldonos la vizojn pli rapide ol kutime.

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi povos uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie: