Somera Esperanto-Studado 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

Instruado

La instruadon de Esperanto dum SES gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.

Instruistoj

Por pli da detaloj pri la signifo de niveloj, vidu en la retejo de ILEIen Vikipedio.

Víctor Solé
Víctor Solé
Katalunio
Nivelo A1
Christophe Chazarein
Christophe Chazarein
Francio
Nivelo A2
Arina Osipova
Arina Osipova
Rusio
Nivelo B1
Szabolcs Szilva
Szabolcs Szilva
Hungario
Nivelo B2
Tim Morley
Tim Morley
Britio
Nivelo B2
Konstantin Tikhomirov
Konstantin Tikhomirov
Rusio/Pollando
Nivelo C1

Esperanto-literaturo kaj kulturo

Per Esperanto eblas ne nur ami kaj kvereli, kunsidi kaj forgesi akuzativojn, sed ankaŭ verki literaturajn tekstojn. Jam ekde Zamenhof en nia lingvo estiĝis poemoj, romanoj, noveloj kaj tiel plu ĝis kanto-tekstoj rande de beletro. Venu al nia kurso, kaj vi kleriĝos pri literaturo en Esperanto kaj ni montros al vi kiel verki (mal)bonan poemon!

Surbaze de la deziroj kaj de la konsisto de la partoprenantoj, ni traktos diversajn temojn, ekzemple:

Oleg Ĉajka
Oleg Ĉajka (Oĉjo)
Rusio/Ukrainio

Oleg Ĉajka, konata ankaŭ kiel Oĉjo, estas rusia kaj ukrainia esperantisto: poeto, kantisto, tradukisto, instruisto. Li naskiĝis en 1973, kaj loĝas en Moskvo de 1995. Li lernis Esperanton memstare en 1987. En 1989 li komencis verki kaj traduki poemojn kaj kantojn. Li mem kantas siajn (kaj ne nur siajn) kantojn. Liaj verkoj aperis en diversaj Esperantaj periodaĵoj kaj poemaroj. Li estis laŭreato de kelkaj artaj festivaloj EoLA.

Li instruis Esperanton kaj partoprenis en organizado de multaj Esperantaj renkontiĝoj. Li aktivis en SEJM, REJM kaj TEJO. Li estas aktivulo de la moskva junulara klubo EK MASI ekde ĝia apero en 1995.

De 2006 li estras en Moskvo kurieran firmaon kun Esperanta nomo “Kontakto”, kiun li fondis. De 2017 li estras kune kun Arina Osipova la tradukfirmaon “Lingvo Connect” en Moskvo.