Somera Esperanto-Studado 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

Pagmanieroj

Vi povas pagi por la aranĝo per iu el la jenaj manieroj. Se eblas, ni preferas ĝiron al bankokonto.

  1. Se vi havas bankokonton en eŭroj, pagu per ĝiro al la konto de E@I en Slovakio:

    Nomo de konto: EAI
    IBAN: SK7552000000000008887398
    BIC/SWIFT: OTPVSKBX

    Adreso de la banko:

    OTP Banka Slovensko, a.s.
    Februárová 152/1
    SK-958 01 Partizánske
    Slovakio

  2. Se via bankokonto ne estas en eŭroj, ni rekomendas uzadon de TransferWise por eviti altajn krompagojn.
  3. Se vi ne povas pagi per bankĝiro, vi povas pagi per PayPal al financoj@ikso.net. Rimarko: Kiam vi pagas per PayPal por varo aŭ servo, ĝi deprenas krompagon (kutime ĉirkaŭ 3,4 % + 0,35 EUR).
  4. Se vi konas la UEA-sistemon de transpagoj, vi povas pagi al la konto de E@I ecxi-v. Bonvolu sendi la ĝir-mesaĝon (krom al la Centra Oficejo de UEA) kopie ankaŭ al ni (al la adreso ses@ikso.net). Atentu, ke pagado per tiu sistemo ofte daŭras semajnojn aŭ monatojn.

Rimarko 1: Ĉe la pagoj el eksterlando al la banko-konto bonvolu aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagu vi kiel sendanto (alikaze ni dum la aranĝo devos repostuli de vi la mankantan sumon kiun la banko deprenos de la sendita mono).

Rimarko 2: Ĉe sendado de mono en la kampon “Mesaĝo por ricevonto” bonvolu skribi “SES 2019 + via nomo”.

Rimarko 3: Atentu, ke via aliĝo ekvalidas nur post la pago de minimume 50 € por la aranĝo (sed vi kompreneble estas bonvena antaŭpagi ankaŭ la plenan sumon) per unu el la listigitaj manieroj.