Somera Esperanto-Studado

Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera Esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. La celo estas krei ĉiujaran semajnan someran internacian lernejon de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj aŭ volas eklerni, aŭ plibonigi sian Esperanton.

La programo de la aranĝo estas varia: antaŭtagmeze okazas instruado de Esperanto, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, diskutoj, laborgrupoj, ktp., vespere koncertoj, teatraĵoj, diskotekoj. Por pli bone imagi, kiel aspektas SES, vi povas rigardi fotarojn.

Jen ligiloj al pasintaj SES-oj:

Komuna foto de SES 2013
La partoprenantoj de SES 2013