ესპერანტოს საზაფხულო სკოლა 2018

ლიპტოვსკი-მიკულაში (სლოვაკეთი), 14-22 ივლისი, 2018
შესრულებულია ქართული თარგმანის 59%. ზოგიერთი ინფორმაცია შესაძლოა ვადაგასული იყოს. ყველა განახლებული ინფორმაცია ვებგვერდის ესპერანტულ ვერსიაშია.

ექსკურსიები

ყველა ექსკურსიისთვის ცალკე უნდა გადაიხადოთ - შესაძლეებლია მათი დაჯავშნა შემდეგ თარიღამდე: 30.06.2018. დაგვიანებული რეგისტრაციის შემთხვევაში თავისუფალი ადგილების გარანტიას ვერ მოგცემთ.

ნახევარდღიანი ექსკურსიები

Urba piedira ekskurso

(8 EUR, 15.07.2018)

ინფორმაცია მალე განთავსდება

Altaj Tatroj

Popradské pleso
წყარო Wikimedia Commons

(15 EUR, 16.07.2018)

Altaj Tatroj (slovake Vysoké Tatry) estas la plej alta montaro en Slovakio kaj en Pollando. La Tatra nacia parko troviĝas en la nordokcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando. Samtempe ĝi estas la plej malgranda montarego en la mondo, ĉar ĝi okupas nur 260 km². Ĝi estis formiĝinta de ekstrema altaĵa reliefo kiel rezulto de glacia aktiveco. El la vidpunkto de turismo en Slovakio ĝi estas la plej grava montaro. La setlejo Štrbské Pleso ĉe la lago Štrbské pleso fariĝis grava sporta centro, kie troviĝas ordigitaj spurejoj por skituristoj kaj ski-saltsportistaj pontoj.

La ekskurso estos relative facila, sen tro komplika montgrimpado, kun belega panoramo al apudaj montoj. Tamen ni rekomendas pretigi komfortajn ŝuojn kaj esti preta marŝi ĉ. 10-13 km. La itinero iros de la lago Štrbské pleso al la lago Popradské pleso, kun halto en simbola tombejo (memore al la turistoj, kiuj pereis en la Tatroj).

Štrbské pleso estas bela monta lago de glacia origino en la Altaj Tatroj en la setlejo Štrbské Pleso en Slovakio. Štrbské pleso estas glaci-kovrita dum ĉirkaŭ 155 tagoj dum jaro. Estas kelkaj hoteloj konstruitaj ĉirkaŭ la lago kaj turismaj vendejoj apude.

Panorama vido de Štrbské pleso
წყარო Wikimedia Commons

Pribylina – subĉiela muzeo

(12 EUR, 17.07.2018)

ინფორმაცია მალე განთავსდება

Glacia groto Demänovská

(22 EUR, 20.07.2018)

Glacia groto Demänovská
წყარო Wikimedia Commons

La glacia groto Demänovská apartenas al vasta sistemo de grotoj en Malaltaj Tatroj, el kiuj du estas alireblaj por la publiko. En ĝi vivas pluraj specioj de vespertoj kaj oni malkovris tie ursajn ostojn. La vizito daŭros 45 minutojn, dum kiuj ni trairos plurajn vastajn ĉambrojn kaj mallarĝajn koridorojn. Vi tiam povos ekscii pli pri ekesto de grotoj kaj admiri interesajn geologiajn formaĵojn, inkluzive de la plej unika trajto de ĉi tiu groto: grandaj kaj belaj glaciaj stalaktitoj. Ne forgesu varme vestiĝi: la temperaturo de la groto somere varias inter 0,4 kaj 3 °C!

ერთდღიანი ექსკურსიები

Monto Poludnica

(10 EUR, 18.07.2018)

La monto Poludnica (1 549 m super marnivelo) troviĝas en Malaltaj Tatroj, kelkajn kilometrojn for de Liptovský Mikuláš. Lokaj esperantistoj kutimas surgrimpi la monton ĉiuvintre kaj porti al ĝi ŝtonojn de diversaj partoj de la mondo, kiujn ili kolektis dum siaj vojaĝoj.

Ĉi tiu ekskurso kontentigos tiujn el vi, kiuj preferas aktivajn feriojn: ni suprengrimpos 900 m dum proksimume 3 horoj. Nepre kunportu bonajn ŝuojn. Dum la grimpado, vi povos admiri la naturon de la Tatroj kaj de la supro estas belega vido al Liptovský Mikuláš kaj la valo inter Malaltaj kaj Okcidentaj Tatroj.

Ĉi tiu panoramo atendas vin supre de Poludnica (sed sen neĝo, kompreneble)

Spiŝa burgo kaj Poprad

(29 EUR, 18.07.2018)

La Spiŝa burgo (slovake Spišský hrad) estas kastela ruino de la 11-a jarcento, kiu staras sur monto super la vilaĝo Spišské Podhradie. Ĝia ekstera muro ĉirkaŭas areon de 41 426 m², pro tio la kastela komplekso estas unu el la plej grandaj en Eŭropo. La Spiŝa burgo, kune kun monumentoj de proksimaj urboj, apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1993.

Spišský hrad
წყარო Wikimedia Commons

Poprad: ინფორმაცია მალე განთავსდება

Buso al la lago Liptovská mara / Tatralandia

(10 EUR, 18.07.2018)

Ĉu vi ne volas iri al sporta ekskurso, sed preferas ripozi? Neniu problemo! La buso kondukos vin al plaĝo ĉe la lago Liptovská mara, kie vi povos sunumi kaj naĝi.

Vi ankaŭ povos iri al la apuda akvoparko Tatralandia, kiu havas multspecajn basenojn, toboganojn, saŭnojn… La enirbileton vi devos pagi mem, la prezaro estas en la retejo de Tatralandia.