Curso de Esperanto de Verano 2019

Nitra (Eslovaquia), del 12 al 20 de julio 2019
La traducción en esta lengua se encuentra al 63%. Toda la información actualizada se encuentra disponible en esperanto y .

Lugar

SES-urbo

Nitra estas, kun 77 048 loĝantoj (2017), la sesa plej granda urbo de Slovakio. Ĝi situas ĉe la piedo de la monteto Zobor, en la okcidento de la lando, 90 km for de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝi estas facile atingebla de tie per buso (legu pli en la paĝo Alvenebloj).

Nitra estas la plej malnova urbo en Slovakio: ĝia unua skriba mencio devenas de la jaro 828. Historiaj monumentoj abundas en ĉi tiu urbo. La ĉefa vidindaĵo estas la kastelo, situanta en areo kun multaj interesaj konstruaĵoj: muzeo, preĝejoj, statuoj, ktp. Aliaj gravaj vidindaĵoj estas la ĉefplaco kun teatro, sinagogo kaj la Kalvaria monteto, de kie eblas havi belan vidon al la urbo. Por pli alta vidpunkto, sportemuloj povos suprengrimpi la monton Zobor kaj ĝui panoramon al la tuta ĉirkaŭaĵo.

SES-ejo

SES okazos en unu konstruaĵo. En la subaj etaĝoj troviĝas klasĉambroj kaj manĝejo kaj en la supraj etaĝoj estas dormĉambroj. En la konstruaĵo estas liftoj. La studenthejmo havas plurajn stud- kaj preleg-ĉambrojn kaj grandan salonon por la vespera programo. Vespere funkcios drinkejo kaj gufujo. La studenthejmo havas sendratan retkonekton.

En la studenthejmo troviĝas baza kuirejeto por memzorgantoj. Disponeblaj estas ankaŭ unu lavmaŝino kaj vestaĵsekigilo. La studenthejmo havas bufedon, kie eblas aĉeti manĝetaĵojn, trinkaĵojn kaj sandviĉojn.

La partoprenantoj loĝos en du- kaj trilitaj ĉambroj de la studenthejmo. Entute estas ĉambroj por maksimume 235 personoj. Ĉiu duopo de ĉambroj havas komunan necesejon kaj duŝejon. Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi ĉe kotizoj). Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Atención: La residencia de estudiantes ofrece unas condiciones de alojamiento básicas y ordinarias, así que no esperes grandes lujos. Si, no obstante, quieres un alojamiento más exclusivo, poned en nuestro conocimiento vuestros deseos e intentaremos ayudarte. Vi povas ankaŭ rekte kontakti iun el la apudaj pensionoj kaj hoteloj.

Adreso

Stredná odborná škola veterinárna
Drážovská 14
950 12 Nitra

Eslovaquia

Rimarko: Pri ajnaj aferoj rilate la aranĝon bonvolu ne kontakti la prizorgantojn de la SES-ejo, sed la organizantojn de la aranĝo (vidu la paĝon Kontakto).