Alvenebloj
Por koni horarojn de ĉiuj trajnoj kaj interurbaj busoj ene de Slovakio, kaj inter Slovakio kaj najbaraj landoj, uzu la tre bonan retejon cp.sk. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla slovake, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon sube). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn: vi ofte povos havi rabaton.
Aviadile
La plej taŭgaj flughavenoj por veni al Banská Štiavnica estas tiuj de Bratislavo (Letisko M. R. Štefánika, BTS) kaj de Vieno (Flughafen Wien-Schwechat, VIE). Alia ebloj estas la flughavenoj de Budapeŝto (Budapest Liszt Ferenc nemzetközi repülőtér, BUD), Košice (Letisko Košice, KSC) kaj Poprad (Letisko Poprad-Tatry, TAT). Pluraj flugkompanioj (Ryanair, Wizz Air, Transavia) ofertas malmultekostajn flugojn al tiuj flughavenoj.
De Vieno al Bratislavo
El la Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta buso. Eblas mendi la biletojn rete aŭ simple aĉeti rekte de la ŝoforo.
- El: Wien,,Flughafen Wien
- Al: Bratislava
Urba trafiko en Bratislavo
En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.
Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj ekde 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.
- De la flughaveno al la trajna stacidomo aŭ male: la numero 61 (Letisko → Hlavná stanica), la veturo daŭras 25 minutojn.
- De la busa stacidomo al la trajna stacidomo aŭ male: la numero 210 (Autobusová stanica → Hlavná stanica), la veturo daŭras 10 minutojn.
De Bratislavo al Banská Štiavnica
De Bratislavo al Banská Štiavnica veturas pluraj rektaj busoj ĉiutage. Estas ankaŭ busaj konektoj kun ŝanĝo en alia urbo (Zvolen aŭ Žiar nad Hronom). Ne ekzistas rektaj trajnoj de Bratislavo al Banská Štiavnica, kaj trajna veturo kutime postulas pli da ŝanĝoj. Nepre kontrolu la horarojn en cp.sk.
- El: Bratislava
- Al: Banská Štiavnica
Alveninte al la busa stacio en Banská Štiavnica, vi devos piediri dek minutojn por iri al la SES-ejo. Detalojn vi povas vidi en mapo, kiun ni pretigis kun la gravaj lokoj de SES.
La slovaka lingvo
Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: http://slovake.eu/learning/intro/phrases.
Dum SES aĉeteblos en la libroservo la Esperanta libreto Slovaka konversacio skize.