Instruado
La instruadon de Esperanto dum SES gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.
Memtaksado
Por mezuri vian nunan Esperanto-nivelon, ni invitas vin preni 5 minutojn por respondi al reta demandaro. Danke al viaj respondoj, ni povos proponi al vi la grupon, kiu plej taŭgas al via nivelo. Tiu nivel-mezurado ne koncernas la tutkomencantojn.
La demandaro estas en 12 lingvoj. Por plej fidindaj rezultoj, ni rekomendas al vi plenigi ĝin en via denaska lingvo.
Català ⋅ Čeština ⋅ Deutsch ⋅ English ⋅ Español ⋅ Esperanto ⋅ Français ⋅ Italiano ⋅ Magyar ⋅ Polski ⋅ Русский ⋅ Slovenčina
Instruistoj
Nivelo A1
Niveloj A2–B1
Nivelo B2
Niveloj C1–C2
Esperanto-literaturo kaj kulturo
Per Esperanto eblas ne nur ami kaj kvereli, kunsidi kaj forgesi akuzativojn, sed ankaŭ verki literaturajn tekstojn. Jam ekde Zamenhof en nia lingvo estiĝis poemoj, romanoj, noveloj kaj tiel plu ĝis kanto-tekstoj rande de beletro. Venu al nia kurso, kaj vi kleriĝos pri literaturo en Esperanto kaj ni montros al vi kiel verki (mal)bonan poemon!
Surbaze de la deziroj kaj de la konsisto de la partoprenantoj, ni traktos diversajn temojn, ekzemple:
- Enkonduko al la t.n. E-kulturo kaj E-literaturo, konkrete al la originalaj poezio kaj prozo kaj al la periodoj de la originala E-literaturo (laŭ Sutton).
- Aparta pritrakto de pluraj gravaj aŭtoroj kiel William Auld, Baldur Ragnarsson, Roberto Passos Nogueira, Mauro Nervi, Mao Zifu, ktp.
- Tradukado de beletraj tekstoj.
- Rilato inter kantotekstoj kaj poezio.
- Redaktado de internacia kultura kaj literatura revuo (kun Beletra Almanako kiel aktuala ekzemplo).
- Eldonado de E-libroj.
- Recenzado de beletraĵoj.
Nicola Ruggiero (Italio, 1986). Naskiĝis en Mola di Bari, Apulio, suda Italio, nuntempe loĝanta en Seltjarnarnes, apud Rejkjaviko, Islando. Ekde 2006 komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio, iama B-komitatano de TEJO, prezidanto de Itala Esperantista Junularo 2006-2008. Publikigis La ĉerizarboj de Lucullo, eseon en La lingvo serena, plenverkaro de Baldur Ragnarsson. Prelegis pri La Infana Raso kaj pluraj E-aŭtoroj en multaj kongresoj, laste pri Baldur Ragnarsson dum la UK en Rejkjaviko. Publikigis la poemaron Taglibro de nenifaranto en 2008 kaj gajnis plurfoje premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Kontribuas ofte en Beletra Almanako per poemoj, prozaĵoj kaj eseoj.