Somera Esperanto-Studado 2020

Kroměříž (Ĉeĥio), 18-a ĝis 26-a de julio 2020

Alvenebloj

Por koni horarojn de ĉiuj trajnoj kaj interurbaj busoj ene de Ĉeĥio, kaj inter Ĉeĥio kaj najbaraj landoj, uzu la tre bonan retejon idos.cz. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla ĉeĥe, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon en la menuo supre dekstre). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn: vi ofte povos havi rabaton.

Kiel ŝanĝi la lingvon de la retejo idos.cz

Aviadile

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj estas tiuj de Brno (Letiště Brno-Tuřany, BRQ) kaj Ostrava (Letiště Leoše Janáčka Ostrava, OSR), kvankam malmultaj flugoj iras tien. Pli praktika eblo estas la flughaveno de Prago (Letiště Václava Havla Praha, PRG). Ankaŭ Bratislavo (Letisko M. R. Štefánika, BTS) kaj Vieno (Flughafen Wien-Schwechat, VIE) estas bonaj alternativoj, de tiuj urboj eblas sufiĉe facile iri al Kroměříž (kun ŝanĝo en Brno). Pluraj flugkompanioj (Ryanair, Wizz Air, Transavia, Volotea) ofertas malmultekostajn flugojn al tiuj flughavenoj.

Tre utilaj retejoj por serĉi taŭgajn flugojn kaj kompari la prezojn de kompanioj estas Kiwi.com kaj Skyscanner.

Buse

La kompanioj RegioJet, FlixBus kaj Eurolines ofertas internaciajn konektojn de multaj eŭropaj urboj al Prago kaj Brno. RegioJet kaj Flixbus eĉ havas busojn al Kroměříž, ĝenerale kun ŝanĝo en Brno.

Trajne

Trajnbiletojn en Ĉeĥio vi povas aĉeti en la retejo idos.cz aŭ en la retejo de ĉeĥaj fervojoj.

De specifaj urboj

De Prago

Konektoj de Prago al Kroměříž estas multaj dum la tago. Eblas veturi per trajno, buso aŭ kombinaĵo de ambaŭ (plej multaj konektoj estas trajnaj), ĉiam kun almenaŭ unu ŝanĝo. La tuta vojo daŭras inter 3 kaj 4 horoj. En idos.cz serĉu konektojn el “Praha” al “Kroměříž”.

De Vieno

Veturado de Vieno al Kroměříž postulas ŝanĝon en Brno. Konektoj de Vieno al Brno estas oftaj, ĉu per buso (ekzemple Flixbus) aŭ per trajno. En idos.cz serĉu konektojn el “Vídeň” al “Kroměříž”.

De Bratislavo

De Bratislavo eblas veturi al Kroměříž kun minimume unu ŝanĝo. Vi povas unue veturi al Brno per buso (ekzemple Flixbus) aŭ per trajno, aŭ trovi alian konekton, kiu povos esti pli rapida sed kun pli da ŝanĝoj. En idos.cz serĉu konektojn el “Bratislava” al “Kroměříž”.

Urba trafiko en Bratislavo

Vendomaŝino en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj ekde 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.

En Kroměříž

La informo venos baldaŭ.

La ĉeĥa lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la ĉeĥa. :) E@I kunkreis retejon por lerni la ĉeĥan, por vi multe utilos la jenaj frazoj: https://mluvtecesky.net/useful_phrases.