Somera Esperanto-Studado 2020

Kroměříž (Ĉeĥio), 18-a ĝis 26-a de julio 2020

La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton

Kroměříž (Ĉeĥio), 18-a ĝis 26-a de julio 2020

  • Lernu kaj praktiku Esperanton
  • Ekkonu homojn el diversaj landoj
  • Amuziĝu dum bunta taga kaj vespera programo
  • Malkovru Ĉeĥion
  • Ĝuu la etoson de Esperantujo

Ekscii pli

Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera Esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. La celo estas krei ĉiujaran semajnan someran internacian lernejon de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj aŭ volas eklerni, aŭ plibonigi sian Esperanton. SES estas pli longa ol kutimaj Esperanto-aranĝoj kaj daŭras 8 tagojn.

Somera Esperanto-Studado (SES 2020) okazos de la 18-a ĝis 26-a de julio 2020.

SES 2020 okazos en la historia ĉeĥa urbo Kroměříž, situanta en la orienta parto de la lando, 60 km de Brno. Ĝi estos jam la 14-a SES, sed la 2-a, kiu okazas ekster Slovakio.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Somera Esperanto-Programado

Ĉi-jare okazos paralele kun instruado kodummaratono (hackathon) en Esperantujo, Somera Esperanto-Programado (SEP). Pli da informoj troveblas en la retejo de SEP.

Amaskomunikaj partneroj

TEJO

Esperantisto SlovakaLa Ondo de Esperanto