Letnie Studium Esperanta

Rete, 18-a ĝis 26-a de julio 2020
Tłumaczenie na język polski jest kompletne w 59%. Wszystkie aktualne informacje dostępne są w Esperanto oraz .

SES 2021

Informoj pri SES 2021 baldaŭ aperos. Dankon pro via pacienco!

SES 2020 – nur virtuale (fizika SES en Ĉeĥio en 2021)

Kun bedaŭro ni informas vin, ke SES 2020 ne okazos ĉi-jare fizike en Ĉeĥio – kiel antaŭe planite. Sed aliflanke – kun ĝojo ni informas vin, ke ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde!

La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu kiel kutime, tial ni preparas por vi specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon! Unuafoje en historio do vi havos la ŝancon lerni Esperanton dum SES kaj samtempe resti hejme! ☺

Tiu ĉi SES okazos de la 18-a ĝis 26-a de julio 2020, kaj la ĉefa instruado okazus dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili – lunde-vendrede).

Nuntempe ni diligente laboras pri la detaloj de ĉi-jara, pure reta SES: pri ties formo, datoj, enhavo kaj la retpaĝo. Kiam ni havos pli da informoj, ni sciigos vin! Ĝis tiam restu sanaj, lernu kaj praktiku Esperanton kaj antaŭĝoju la somerajn virtualajn Esperanto-aranĝojn!

Rimarko: Tiu ĉi situacio pri la kronviruso certe nin, organizantojn ne ĝojigas – tamen, aliflanke, pere de tia ĉi “virtuala SES” povos tiun ĉi nian retan Esperanto-lernejon partopreni eĉ pli da homoj ol kutime. Ja ne necesos vojaĝi, pagi por tranoktoj/manĝoj ktp. Ni do esperas, ke al multaj el vi eblos partopreni – niaj instruistoj jam antaŭĝojas pri vi! Kaj se vi konas homojn, kiuj povus interesiĝi pri ĉi-speca virtuala SES, nepre informu ilin – la aranĝo ja povas taŭgi por diversaj personoj, kiuj pro ajna kialo (financoj, tempo-manko, distanco ktp.) ne povus/as partopreni kutiman SES-on aŭ tradiciajn Esperanto-eventojn ĝenerale.

Rekomendu al ili partoprenon – por nun sufiĉas sekvi aŭ nian Facebook-paĝon aŭ kontroli la retejon de SES por pli da informoj.

Via SES-teamo

Najlepsza okazja do nauki i praktyki Esperanta

Rete, 18-a ĝis 26-a de julio 2020

  • Ucz się i ćwicz swoje Esperanto
  • Poznaj ludzi z różnych krajów
  • Baw się dobrze podczas zróżnicowanego dziennego i wieczornego programu
  • Rozkoszuj się atmosferą Esperancji

Dowiedz się więcej

Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera Esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. La celo estas krei ĉiujaran semajnan someran internacian lernejon de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj aŭ volas eklerni, aŭ plibonigi sian Esperanton. SES estas pli longa ol kutimaj Esperanto-aranĝoj kaj daŭras 8 tagojn.

Letnie Studium Esperanta (Somera Esperanto Studado - SES 2020) odbędzie się od 18 do 26 lipca 2020.

SES 2020 okazos rete, pro la pandemia krizo kaj neeblo organizi ĝin, kiel antaŭe planite, en Ĉeĥio. Ni strebos provizi al vi bonegan internacian sperton en tiu ĉi malfacila tempo.

La kvalita instruado certe ne mankos dum la virtuala evento. Atendos vin ankaŭ la literatura kurso, diversaj prelegoj, koncertoj kaj multe pli.

Veras ke ne okazos ekskursoj, vingustumado nek nokta diskejo, sed ni strebos ke sento de Esperantujo certe ne manku. ☺

Somera Esperanto-Programado

Ĉi-jare okazos paralele kun instruado kodummaratono (hackathon) en Esperantujo, Somera Esperanto-Programado (SEP). Pli da informoj troveblas en la retejo de SEP.

Partnerzy medialni

TEJO ESF

Esperantisto SlovakaLa Ondo de Esperanto