Somera Esperanto-Studado 2020

Rete, 18-a ĝis 26-a de julio 2020

Programo

La tagoj dum SES aspektas jene:

Ĉi-jare okazos paralele kun instruado kodummaratono (hackathon) en Esperantujo, Somera Esperanto-Programado (SEP). Pli da informoj troveblas en la retejo de SEP.

Por pli bona superrigardo, vidu nian detalan horaron de SES. Ni kompletigos ĝin iom post iom per detaloj pri koncertoj kaj aliaj programeroj.

Kultura programo

Koncertoj

Nacia vespero

La informo venos baldaŭ.

Kaŝi

Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The Living Music Box. Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Dum SES li mojosigos la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.

Mikaelo Bronŝtejn: Kirlanta sorto

Mikaelo Bronŝtejn

Karaj! Inter centoj da kantoj kaj poemoj, kiujn donacis al mi la sorto dum… ho mi eĉ ne kuraĝas diri, dum kiom da jardekoj de mia verka laboro! – mi elektis dek kelkajn por plenigi unuhoran programon kaj por provi sentede plaĉi al vi. Io el la elektitaĵoj, verŝajne, estas konata al vi, alio – ne, tamen mi restu kun espero, ke vi aŭdos kaj tion kaj alion kun plezuro. Via Mikaelo.

Muzika lingva kvizo

Ĉu vi scias, kiel sonas la finna, la serba aŭ la korea? Ĉu vi bone scipovas distingi diversajn lingvojn? Testu viajn kapablojn rekonante la lingvojn de diversaj kantoj! Por la plej lertaj lingvemuloj estos premioj.

Prelegoj

Kursetoj kaj metiejoj

Trankvila posttagmeza programero
Pli sporta posttagmeza programero

Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.

Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.