Curs d'Esperanto d'Estiu 2020

En línia, del 18 al 26 de juliol del 2020

Programa

Enguany, de forma paral·lela amb el curs d'estiu, es desenvoluparà el primer hackató o marató de hackers en esperanto, Somera Esperanto-Programado (SEP). Més informació a la web de SEP.

Per a tenir una visió general del programa del SES, vegeu el calendari detallat. De mica en mica l'anirem completant amb els detalls dels concerts i altres activitats.

Programa cultural

Concerts

Kaŝi

Kaŝi

Kaŝi (nom real Carsten Schnathorst) és un músic alemany i esperantista. És originari de la ciutat d'Osnabrück i viu a Hamburg. Allà toca amb el grup The Music Box Living. Carsten canta i toca el piano. El seu repertori inclou tant composicions originals com cançons famoses de tot el món.

Durant el SES, farà les delícies del públic amb una barreja de cançons originals en esperanto, d'èxits internacionals i altres cançons en esperanto conegudes, gràcies a la seva extraordinària veu.

JoMo

JoMo

JoMo (t. e. Jean-Marc Leclercq) estas franca kantisto kaj esperantisto. Li venas de Liono, nun loĝas en Tuluzo. Antaŭe li estis kantisto en la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj).

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj. Dum SES li etosigos kaj dancigos vin per siaj diverslingvaj kantoj, plenaj je ĝojo kaj energio – ĉi-jare virtuale!

Mikaelo Bronŝtejn: Kirlanta sorto

Mikaelo Bronŝtejn

Benvolguts, Entre els centenars de cançons i poemes que la fortuna m’ha proporcionat durant… no m’atreveixo pas a dir durant quants anys a la meva vida d’artista! - Vaig triar-ne una dotzena per completar un programa d’una hora de durada i per complaure-us sense cansar-vos. Segur que coneixereu algunes de les meves eleccions, d’altres no, tanmateix espero que les escolteu de grat. Vostre, Mikaelo.

Vetllada internacional

Saps cantar, ballar, fer malabars, o bé tens altres talents que t'agradaria mostrar als altres participants? Vols presentar una cançó o un poema del teu país? Aleshores no dubtis a participar en la vetllada internacional! Aquest vespre podrem gaudir de la diversitat de cultures i d'aptituds dels participants del SES.

Vetllada internacional

Conferències

Cursets i tallers

Programa tranquil d'activitats de tarda

Observació 1: El programa indicat més amunt és encara provisional. Les persones inscrites rebran un programa més detallat del SES abans de l'esdeveniment.

Vet aquí una visió general de les activitats organitzades pels participats al SES (la llista s'actualitzarà d'en mica en mica):

Gramatika angulo kun Birke kaj Bertilo

Ĉu vi havas demandojn pri gramatiko de Esperanto? Ĉu vi volas certiĝi pri uzado de iu vorto? Demandu ion ajn al la aŭtoro de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Bertilo kaj lia edzino, sperta Esperanto-instruistino Birke!

Akceptu mondo min amike, aŭ sperto vojaĝi en Esperantujo

La iama Sovetunio formis el inter siaj civitanoj la kaston, nomatan “Nevijezdnyje”, t.e. personoj, kiujn la ŝtato senigis je rajto eliri trans la limojn de la lando. La preleganto havis malbonŝancon aparteni al tiu kasto do, nur rezulte de certaj politikaj ŝanĝoj, ekde 1990 li sukcesis ekvojaĝi eksterlanden. Dum la pasintaj dudek jaroj estis vizititaj kelkdek landoj en kaj ekster Eŭropo, sed speciala karakteriza trajto de ĉiuj vojaĝoj estas ke ili okazis en Esperantujo – per invitoj de esperantistaj kolektivoj kaj ĝenerale por propagandi la internacian lingvon. Nun ankaŭ vi povas ekscii pri la unikaj spertoj vojaĝi en la monda Esperantujo. Per amuzaj historietoj, poemoj kaj kantoj ĉion ĉi prezentos mem la spertinto, Mikaelo Bronŝtejn.

Arbarĝardenado

Arbarĝardenado estas facile eltenebla ĝardena plan-baza sistemo de manĝoproduktado kaj agrikulturado bazita sur arbaraj ekosistemoj. Ĝi estas unu el la aplikoj de permakulturo (permanenta agrikulturo). Eĉ en malgrandaj ĝardenoj eblas utiligi la principojn por havi ion por manĝigi vin kaj helpi la abelojn kaj aliajn insektojn tiom necesajn. Se vi volas scii ion pli pri tio, aŭskultu la prezenton de Heidi Goes.

Ĉekomputilaj fizikaj ekzercoj

La ekzercoj estas pripensitaj speciale por fariĝi sidante ĉe labortablo. Estas tre utilaj se konsideri, ke dum la aranĝo oni devos sidi ĉe ekrano preskaŭ senmove. Do se vi havas ĝenon en dorso aŭ kolo pro longa sidado nepre venu!

Harry Harrison: unu el la plej romantikaj kialoj lerni Esperanton

“De kia subevoluinta parto de tiu erinapro-bredanta planedo vi devas esti. Tio ne estis fremda lingvo, mia kara. Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno”. (H. Harrison, eldonejo Sezonoj, elektronika eldono 2011)

Mi ĉiam demandas miajn E-lernantojn, kiel ili eksciis pri Esperanto, kaj tute ne malofta, sincere diri, la tria laŭ ofteco, fonto estas – de Harri Harrison “Kiam mi estis adoleska, mi ŝategis liajn librojn, kaj tie Esperanto estis lingvo de la tuta galaksio. Poste mi komencis serĉi en la reto, kaj evidentiĝis, ke tiu lingvo vere ekzistas”. Sed en epoko kiam interreto ankoraŭ ne tiom disvastiĝis, fine de kelkaj liaj libroj pro zorgo de Harrison mem, aperis mallonga informo pri Esperanto kaj kontaktoj de ELNA, kaj eĉ tio bone funkciis!

Harri Harrison estis mondkonata verkisto de scienc-fikciaj romanoj kaj rakontoj, humuroplenaj kaj ĉiam naive homecaj, kiel aŭtoro mem. Kaj liaj verkoj allogis al Esperantujo multajn anojn, por ĉiam restante unu el la plej romantikaj kaŭzoj iĝi esperantisto.

Horo kun la aŭtoro

Prezentado de freŝeldonitaj libroj, novaj poemoj kaj kantoj.

Ilustru Vikipedion, helpu kaj venku kampanjon

Vikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj por memlernado kaj eĉ pretendado de farado de hejmtaskoj. Tamen, ĝia grava (sed ofte prisilentata) parto, estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Dum tiu ĉi programero vi praktike lernos ankaŭ kiel vi povas per simpla helpo al Vikipedio partoperni internacian kampanjon kun interesaj premioj.

Kiel legi librojn tre rapide en multaj lingvoj pere de via saĝtelefono

La prezentado estas pri la graveco de la legado kaj pri la uzado de senpagaj aplikaĵoj por plirapidigi la legadon de libroj en la saĝtelefono en malsimilaj lingvoj. La aplikaĵoj laŭtlegas la tekstojn pere de naturaj voĉo kaj la homoj povas legi kaj aŭdi samtempe. Tio plibonigas la komprenon kaj la memorkapablon de la legantoj. Mi uzis ilin por legi dekojn da libroj dum la pandemio.

Magia transformo de papera kvadrato: origamia fabelo, trukoj kaj ludoj kun moviĝemaj modeloj

Ni proponas atelieron de origamio en ludformo, tiel estos interese por ambaŭ plenkreskuloj kaj infanoj kaj ili povos faldi kune. Ĉiu povas rapide krei diversajn interesajn objektojn kaj tiel malkovri sian kreivan kapablon. La partoprenantoj devos prepari 3–5 precizajn paperajn kvadratojn, diverskolorajn kaj de diversaj grandecoj (10–21 cm – 21×21 cm estas kvadrato el A4-papero).

“Mi ne taŭgas por fremda lingvo”

Malkovru, ke ankaŭ vi estas kapabla lerni lingvojn (ne nur Esperanton). Jen prelego por vi, kiu ordinare diras aŭ eble aŭdas de proksimuloj “Mi ne taŭgas por fremdaj lingvoj!”

Mirendaj plantoj

Nuntempe la mondo de la plantoj malkaŝas pli kaj pli sian sekretan vivon kaj siajn mirendajn kapablojn. Estas ne nur la grandega diverseco de formoj kaj vivmanieroj de la plantoj (ĉefe de la plantoj de la tropika pluvarbaro), sed ankaŭ la nekredeblaj kapabloj de la plantoj rilate al iliaj komunikado kaj inteligenteco. En tiu prelego ni foliumos kelkajn paĝojn de la sekreta vivo de la plantoj.

Ni vidos bildojn el la libroj de Francis Hallé kaj de aliaj sciencistoj, ni parolos pri novaj malkovroj, kiuj ŝanĝas nian komprenon pri la mondo de la plantoj.

Origamio kaj Esperanto: du universalaj artoj komuniki

"Ni diskutos pri Origamio kaj pri Esperanto. Origamio estas fenomeno pli granda ol nur arto, ĝi estas je la kruciĝo inter arto kaj geometrio. Ĝi utilas nun en sciencoj, teknikoj, medicino, edukado sed ankaŭ kiel universala ne-vorta ilo por komuniki.

Ni komparis Origamion kaj Esperanton, laŭ la principoj de ilia strukturo, iliaj eblecoj pri komunikado kaj ni trovis, ke ili havas multajn komunajn trajtojn kaj ke ili povus helpi unu la alian progresi en la mondon. Origamio estas pli kaj pli uzata en lernejoj por edukado kaj en la profesia vivo de plenkreskuloj. Origamio altiras homojn per sia simpleco kaj siaj mirigaj rezultoj, la praktiko de origamio kreas etoson de bonfido kaj paroligas la homojn. Origamio povas helpi disvastigi Esperanton en lernejoj. Aliflanke, Esperanto povus iĝi la labora lingvo por internaciaj renkontiĝoj de origamistoj el la tuta mondo kaj tiel altiri novajn esperantistojn en la esperanta movado.

Rondo pri interrilata aŭtentikeco

Vi estas invitita al virtuala rondo, kie ni ludos ludojn celantajn evoluigi la atenton al si mem kaj al oniaj sentoj, trejni empation, sperti pli profundan konekton en interpersonaj rilatoj, pli grandan amon kaj kompaton por si mem kaj por la aliuloj, pere de aŭtentika sinesprimo.

Estas io inter meditado kaj interkonaj ludoj, kie oni observas sian sperton kaj aktive aŭskultas sin mem kaj unu la alian. Se ĉi tiu priskribo ne diras al vi multon, ne maltrankviliĝu kaj provu ĝin! ☺

Telegram, mesaĝilo por esperantistoj

Kio estas Telegram? Kial ĝi estas la preferata mesaĝilo de multaj esperantistoj? Kiel instali ĝin? Kiel uzi ĝin en Esperanto? Kie trovi Esperantajn grupojn kaj kanalojn?

Volontulado en Tuluzo (Francio)

Ĉu vi volas vojaĝi kaj loĝi en sud-Francio? Ĉu vi pretas labori per kaj por Esperanto? Esperanto-Kultur-Centro (EKC) proponas volontuladon en Tuluzo. Du volontulinoj prezentos sian mision kaj sian sperton al vi.