Corso estivo di esperanto 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019
La traduko en ĉi tiu lingvo estas 59% kompleta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en Esperanto kaj .

Programma

La tagoj dum SES aspektas jene:

Ĉi-jare okazos paralele kun instruado la unua “kodummaratono” (hackathon) en Esperantujo, Somera Esperanto-Programado (SEP). Pli da informoj troveblas en la retejo de SEP.

Marde okazas tuttagaj ekskursoj: tiun tagon okazas nek instruado, nek posttagmeza programo.

Por pli bona superrigardo, vidu nian detalan horaron de SES. Ni kompletigos ĝin iom post iom per detaloj pri koncertoj kaj aliaj programeroj.

Programma culturale

Concerti

Nacia vespero

La familio Hlbocká estas folklora ensemblo konsistanta el dek membroj: du gepatroj kaj ilia ok infanoj. Dum ilia koncerto, vi aŭdos popolajn kantojn el diversaj regionoj de Slovakio kaj malkovros nekutimajn instrumentojn, inkluzive de fujaro, la plej tipa slovaka instrumento.

JoMo

JoMo

JoMo (Jean-Marc Leclerq) è un cantante esperantista francese. Originario di Lyon, vive a Tolosa. È stato uno dei cantanti del gruppo "Les Rosemary's Babies".

JoMo mostra uno spiccato sostegno alla diversità linguistica attraverso la sua musica. Il suo repertorio include musica rock tradizionale in 22 lingue. Per questo fa parte dei Guinnes dei primati. Durante il SES vi farà divertire e ballare con le sue canzoni, piene di gioia e energia.

Kaŝi

Kaŝi

Kaŝi (nome d'arte di Carsten Schnathorst) è un musicista ed esperantista tedesco. È originario di Osnabrück e vive ad Amburgo dove suona nel gruppo The Living Music Box. Carsten è pianoforte e voce. Il suo repertorio include opere proprie e brani di fama internazionale.

Durante il SES conquisterà i cuori del pubblico con la sua miscela di opere proprie in esperanto, grandi successi internazionali ed altre famose canzoni in esperanto cantate con la sua inconfondibile voce.

Festival Internazionale dell’arte Culinaria

Festival Internazionale dell’arte Culinaria

Ti interessano le culture del mondo? Ecco l’occasione per conoscere il sapore di altri paesi. Durante il festival potrai provare gratuitamente le specialità di paesi diversi dal tuo. Per una serata di successo, ogni partecipante può portare qualcosa del proprio paese (assaggi, dolci, torte, biscotti, bevande (an)alcoliche, etc.)

I cibi più tradizionali o buoni (o entrambi) che non si trovano all’estero. Ogni paese avrà il proprio tavolo per presentare i cibi e le bevande e la sala diverrà un bazar di sapori altri.

Internacia vespero

Ĉu vi scipovas kanti, danci, ĵongli aŭ havas alian talenton, kiun vi volas montri al la aliaj partoprenantoj? Ĉu vi volas prezenti kanton aŭ poemon de via lando? Tiam ne hezitu kaj partoprenu en la internacia vespero! Dum tiu vespero ni povos ĝui la buntecon de la kulturoj kaj talentoj de la partoprenantoj de SES.

Internacia vespero

Muzika lingva kvizo

Ĉu vi scias, kiel sonas la finna, la serba aŭ la korea? Ĉu vi bone scipovas distingi diversajn lingvojn? Testu viajn kapablojn rekonante la lingvojn de diversaj kantoj! Por la plej lertaj lingvemuloj estos premioj.

Discoteca

Nell'arco della settimana vi attende una discoteca con musica internazionale e diversi generi musicali. Accanto al bar, nella discoteca avrete la possibilità di usare la vostra energia... se ne avrete ancora! Se volete divertirvi e danzare dovete venire e partecipare alla vita notturna durante il SES!

Cinema

Ĉiutage estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj. Atendas vin diversaj specoj de filmoj – fabeloj, dokumentaj filmoj, komedioj, scienc-fikcio. La programo de la filmoprojekciado estos afiŝita surloke.

Servizio libreria

Servizio libreria
Fonto: Wikimedia Commons

Durante il SES anche questa volta vi attenderà un ricco libroservo (servizio librario) - dove avrete la possibilità di acquistare diversi libri e oggetti sull'esperanto. Libri, DVD, CD, magliette, spille, adesivi - tutto per prezzi modici. Cogli l'occasione per ampliare la tua collezione e visita il libroservo!

Conferenze

Corsi e attività manuali

Trankvila posttagmeza programero
Pli sporta posttagmeza programero

Nota 1: Per i bambini non è previsto un programma a parte. I genitori che vogliono venire con i propri bambini e vogliono per loro un programma a parte, per favore contattino gli organizzatori per informarsi sulla possibilità di avere una baby-sitter a pagamento.

Nota 2: Il programma sopra indicato è ancora provvisorio. Prima dell'incontro, gli iscritti riceveranno un programma del SES più dettagliato.

Jen superrigardo de la programeroj, kiujn organizos partoprenantoj de SES (la listo estas ĝisdatigata iom post iom):

Akrobata jogo (akrojogo) por komencantoj

Akrobata jogo kombinas la trankvilon kaj koncentriĝon de jogo kun la luda kunlaboro de la akrobatado. Surbaze de ekvilibro kaj kunlaboro ni instruas al vi kiel flugi sur kaj kun aliaj personoj. Neniuj specialaj kvalifikoj estas necesaj. Kunportu propran jogotapiŝon aŭ dormomaton! La du lecionoj havos iomete malsaman enhavon, do eblos partopreni en ambaŭ se oni volas praktiki plu. Tamen akrojogokomencantoj estos bonvenaj ambaŭ tagojn.

Aŭrovilo – ĉu taŭga loko por Esperanto?

Temas pri vilaĝo fondita en la jaro 1968 en Tamulio, kies funkciado baziĝas sur la spirita, tamen senreligia, instruado de Sri Aŭrobindo (hinda filozofo, jogano, verkisto) kaj Patrino (klera, altspirita francino). En la jaro 1988 la Hinda Parlamento atribuis al tiu urbeto laŭleĝan statuton, unikan en la mondo ĉar, kiel deklarite en la Ĉarto, Aŭrovilo estas propraĵo de la tuta homaro. Aŭrovilo estas ankaŭ mondfama eko-vilaĝo, loko de sciencaj esploroj, alternativaj terapioj, alternativa edukado kaj loko de “realiĝantaj revoj”. En tiu loko vivas pace pli ol 3 000 personoj el 58 landoj. Ĝi havas la subtenon de Unesko.

Burunda lingvo

La burunda lingvo (kirundi) estas oficiala lingvo de Burundo, la sola parolata kaj komprenata de la norda parto ĝis la sudo, alivorte komprenata de ĉiuj burundanoj. Ĝi apartenas al la bantuaj lingvoj kaj similas al la ruanda (kinyarwanda), kaj aliaj multaj dialektoj uzataj en Kongolando, Ugando, Tanzanio kaj en aliaj landoj de la suda kaj orienta parto de Afriko. La lingvo estas simpla, kaj havas akcenton kiel la internacia lingvo. Ĝi uzas la latinan alfabeton. La popolo kun sia lingvo havas kulturon de paco. Ni lernos kelkajn bazajn vortojn kaj esprimojn.

Cifereca liberigo: kiel uzi pli respektindajn ciferecajn ilojn?

Prenu viajn komputilojn kaj telefonojn, ni helpos liberigi ilin de Gmail, WhatsApp, Facebook, Twitter, reklamoj, spuriloj… per liberaj kaj etikaj alternativoj.

Celoj:

  • privateco
  • libera programaro / malfermkoda programaro

Ekzemploj:

  • havi retadreson ĉe neaĉa provizanto
  • uzi pli sekurajn kaj pli etikajn mesaĝilojn en telefonoj kaj komputikoj
  • ŝanĝi serĉilon ĉar ne ekzistas nur Google
  • uzi etikajn sociajn retoj paralele al la tradiciaj
  • eldoni filmetojn
  • kundivi bildojn
  • retumilaj kromprogramoj por bloki aĉaĵojn en retejoj
  • uzi specialan anoniman retumilon por ne cenzuri sin mem pri tiklaj temoj (Tor Browser)
  • kontaktoj kaj agendo spegulitaj kun saĝa telefono
  • havi spegulitajn dosierujon inter pluraj komputiloj (alternativoj al Dropbox kaj Google Drive)
  • instali liberajn aplikaĵojn en poŝtelefono
  • diskutoj pri kiel financi pli tiujn ilojn
  • uzi liberajn mapservojn bazitajn sur OpenStreetMap (kiel Vikipedio sed por mapaj aferoj)

Ĉeĥa lingvo

Unuhora kurseto de la ĉeĥa lingvo. La ĉeĥa estas la plej proksima lingvo al la slovaka. Ni lernos la alfabeton, utilaj frazojn, kaj ni finos per kelkajn langrompilojn.

Ĉu eblas eduki pri Esperanto en muzeo?

Kiel tion fari mi rakontos prezentante miajn spertojn dum multjara laboro en Etnografia Muzeo en Toruń (Pollando). Mi prezentos per fotoj muzean programon por esperantistaro pri pola popola kulturo kaj programon popularigantan Esperanton kiel kulturan fenomenon por neesperanta publiko. Mi volus substreki la profiton por argumentado en diversaj diskutoj pri Esperanto fluantan el la enskribo en nacia listo de nemateria kulturheredaĵo kaj instigi esperantistojn kunlabori kun lokaj muzeoj precipe etnografiaj. Grava direkto por agado en nuntempa mondo estas trovi manierojn por interkultura dialogo. Serĉante ĝin ne evitu muzeojn, kie oni povas en interesa medio renkontiĝi kun historio de diverskulturanoj kun iliaj kutimoj, ritoj, mondkonceptoj.

Danckurso de ĉaĉao-danco – bazaj figuroj

Ni intruos la bazan movon kaj kelkajn figurojn de amorveka ĉaĉao. Ne gravas ĉu vi estas sola aŭ ne, ĉar multe da figuroj estas la samaj (spegule) por ambaŭ dancantaj personoj.

Esperanto-eventoj

Ekzistas multaj Esperantaj eventoj kaj renkontiĝoj. Ĉu vi konas iun? Ĉu vi scias kiel trovi informojn pri ili? Scivolemuloj venu por ekscii kie eblas ĝui Esperanto-etoson!

Esperanto kaj aliaj lingvoj kaj lingvoprojektoj – komparo kun skiza historio

Ni provos klare distingi signotipojn en la naturo kaj la homa socio, por apartigi kaj difini lingvajn signojn. Ni starigos la demandon – ĉu planlingvoj kaj etnaj lingvoj utiligas signojn samtipajn? Ni priparolos lingvajn kategoriojn de etnaj (tribaj, naciaj) lingvoj (morfemo, fonemo, vorto, morfologiaj klasoj, propozicio, frazo) – ĉu lingvoprojektoj havas similajn aŭ malsimilajn kategoriojn? Ni demandos, kiel oni povas kompreni kaj klarigi la abismon inter amaso da lingvoprojektoj (pli ol 1 000) kaj malmulteco de planlingvoj. Ni nin demandos, kiel diferencas evoluo de lingvoprojektoj (ene de unu sistemo kaj “de sistemo al sistemo”, kaj kiel evoluas etnaj lingvoj kaj lingviĝintaj projektoj – planlingvoj. Ni parolos pri normokreado kaj normo-evoluo ĉe etnaj lingvoj – kaj ene de Esperanto. Mi prezentos kelkajn stadiojn kaj sataciojn de la formiĝado de Esperanto, tuŝante kelkajn ekzemplojn ankaŭ de tio, kiel Esperanto unfluis kaj influas post-Esperantajn projtektojn.

Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre bezonas ĝin?

Ĉu vi ŝatas legi? Kaj ĉu vi legas Esperanto-verkojn? Aŭ vi pensas, ke nenio interesa eldoniĝas en Esperanto? Ĉu kaj kial estas bezonate legi Esperanto-literaturon? Kia estas la estonteco de la Esperanto-literaturo? (En la mondo de ciferecaj libroj sed same en la tempo de apenaŭa legado en plejparto de la mondo.) Kiaj estas la defioj de verkado, tradukado kaj eldonado de Esperanto-literaturo? Venu diskuti la estontecon (kaj nuntempon) de la Esperanto-literaturo – kune kun eldonistoj, verkistoj kaj legantoj.

Esperantujo for beginners

So, you are learning Esperanto or are already speaking it? Great! Now let’s discover the Esperanto world a bit! What’s going on in Esperantujo?

In this session you will find out what the most important Esperanto meetings are; what to expect from a “Gufujo” and an “Internacia vespero”; how you can connect with other Esperantists (online and offline); which Esperanto organizations are out there and finally what all those damn abbreviations mean (like IJK, JES, TEJO, UK, PIV, PMEG, TAKE, IJS…). The session will mainly be in English.

Familiaj radikoj – Mia famili-esplorado de Eŭropo ĝis Aŭstralio kaj Ameriko, de la 17-a jarcento ĝis nun

Ĉu vi jam kreis famili-arbon? Ĉu vi jam esploris la historion de via familio? Ĉu vi scias, de kie vi devenas? Ĉu vi volas ekkoni familiajn sekretojn de viaj prauloj? – Jen la demandoj al kiuj mi serĉis respondojn, kiam mi komencis esploradi. Mi ne sciis, ke la propran historion eblas reveki eĉ de la 17-a jarcento kaj ke miaj familiaj historioj ĉeestas eĉ en tri kontinentoj. Se vi volas ekkoni la plej interesajn aferojn kaj ŝatus ekscii kiel vi mem povas ekkoni vian historion, venu al mia prelego!

Instruado de slovakaj popolkantoj en Esperanto

Ĉu vi ŝatas kanti kaj amuziĝi? Tiam venu lerni kun ni novajn kantojn en Esperanto, ĉu origine Esperantajn, ĉu tradukitajn el aliaj lingvoj. Bona maniero por lerni lingvon, amuziĝi kaj kunkanti!

Jogo

Ni lernos kiel jogumi kun atento al sia korpo kaj kiel laŭeble eviti traŭmojn. Kaj kompreneble kiel ekzerci kaj farti pli bone. Tio ne estas sporta konkurso, ĉiuj niveloj estas akcepteblaj.

Kial ni malŝaltis Vikipedion: EU-reformo de kopirajto

En marto de tiu ĉi jaro Eŭropunia Parlamento decidis pri nova direktivo pri kopirajto. Kelkajn tagojn antaŭe kvar lingvaj versioj de Vikipedio protestis per sia malŝalto. Kial? Ĉu la novaj protektoj estas oportunaj aŭ baraj por liberaj scio kaj kulturo? La prelegonto kunestris malŝalton de ĉeĥlingva Vikipedio.

Kroĉetado

Per kroĉetiloj oni povas krei ĉion. Vere. Vestaĵojn, ludilojn, sakojn, tukojn… Kroĉetitaj ŝuoj? Kial ne?! En nia manfarejo ni lernos fari la plej bazajn aferojn kaj maŝojn sed eĉ tio sufiĉos por realigi amason da viaj ideoj.

Kurso de la franca

La franca, tiu lingvo neklarigebla kaj plena de silentaj literoj, skribata kaj parolata de la plej grandaj poetoj kaj legata kun pasio kaj amo, tiu lingvo, kiu ebligos al vi mendi ranajn krurojn kaj trovi la Eiffel-turon pli rapide ol la aliaj – tiun lingvon mi parolas kaj priparolos en facila kurseto, kie vi lernos kiel prezenti vin. (Havi telefonon estas rekomendate por partopreni.)

Kurso de la slovaka

Ekkonu iomete la lingvon de la lando, kie vi pasigas semajnon! Dum ĉi tiu leciono vi lernos kiel elparoli slovakajn vortojn, utilajn frazojn kaj interesaĵojn pri la lingvo.

La Ĉambro

La Ĉambro (angle: The Room) estas usona drama filmo el la jaro 2003. Farita preskaŭ plene de unu persono, kiu agis kiel reĝisoro, scenaristo, produktisto kaj ĉefaktoro, ĝi estas konsente akceptita de kritikoj kiel malbonkvalita. Tamen ĝi gajnis dum jaroj multajn fidelajn ŝatantojn kaj fariĝis nekredebla tutmonda fenomeno. En tiu ĉi prelego ni ekkonos la historion malantaŭ la verko kaj ĝia aŭtoro, kaj ankaŭ priparolos kialojn por la nuna granda populareco de la tiel nomata “Citizen Kane de malbonaj filmoj”.

Magic: The Gathering (prelego)

Magic: The Gathering (Magio: La Kolektado), aŭ simple MTG, estas la unua kaj la plej populara KKL – kolektebla karta ludo en la mondo. Ĝia unua eldono aperis en 1993 en Usono kaj dum la lastaj 25 jaroj ĝi konkeris la merkaton de tabulaj kartludoj. Magio: La Kolektado estas fantazia kartludo, en kiu ĉiu ludanto estas sorĉisto, batalanta kontraŭ aliaj magoj uzante sian sorĉbibliotekon, reprezentitan de sia kartaro. La ludo estas unike diversa, ĉar ĉiu ludanto mem konstruas sian kartaron el miloj da ekzistantaj kartoj, aldonante unikan strategion al sia ludo. En tiu ĉi prelego vi ekkonos la historion de la ludo kaj ekkonos ĝian strukturon kaj la komunumon de la ludantoj. Se vi volus provi ekludi Magion, estu bonvena al la ateliero pri Magic: The Gathering.

Magic: The Gathering (ateliero)

Sendepende de tio, ĉu vi iam ludis Magion, aŭ ĵus eksciis pri la ludo de la prelego – dum tiu ĉi ateliero vi povos provi ekludi ĝin. Ni klarigos la bazajn regulojn kaj donos al vi kartaron, uzante kiun, vi tuj povos ekludi kontraŭ aliaj partoprenantoj. Ne hezitu ekĝui la plej popularan kolekteblan kartan ludon en la mondo!

Malgranda fina venko de Esperanto – kaj posta velko en Hungario

Antaŭ kelkaj jaroj en Hungario realiĝis malgranda “fina venko de Esperanto”! Por ricevi siajn diplomojn en universitato, studentoj devas trapasi ankaŭ ekzamenon pri iu lingvo – kaj eblas elekti ankaŭ Esperanton. En la pasintaj jaroj pli ol 50 000 (!!) studentoj lernis Esperanton kaj 34 000 trapasis sukcese la meznivelan KER-B2 ekzamenon! Tiu kvanto tamen levis seriozajn problemojn pri provizado de lerno-materialoj, vortaroj, instruistoj, k.a. En la lastaj jaroj aperis tre zorgiga fenomeno: universitatoj komencis unu post la alia rifuzi la akcepton de Esperanto – kaj ilian kritikon estas tre malfacile oponi… Draste falis la nombro de la kursanoj, la hodiaŭa kvanto estas nur 30 % de la pli fruaj valoroj – kaj la perspektivo estas tre malhela. La tradiciaj Esperanto-organizoj nur agonias, ne plu restis kapablaj aktivuloj ĉe ili, ĉiu iris instrui la lingvon kontraŭ mono…

Tiu hungaria fenomeno pri “venko – malvenko” verŝajne ripetiĝos en ĉiu alia lando, kie eble iam Esperanto sukcesos prosperi. En la prelego mi klopodas mallonge prezenti la situacion, la frontitajn problemojn – kaj eventuale transdoni mian personan sperton.

Ni lernu la kartvelan alfabeton

La kartvela lingvo (Georgian, gruzínčina, ქართული ენა) estas skribata per alfabeto unika, bela kaj, male al kion vi povus pensi, sufiĉe facile lernebla. En mia leciono vi lernos ĉiujn 33 literojn kaj vi poste scios, kiel elparoli kartvelajn vortojn kaj kapablos trovi konatajn vortojn en kartvela teksto.

Nitraj legendoj

Vi konatiĝos kun legendo pri la romanika preĝejo de sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo, kiu staras sur kruta monteto en la proksima vilaĝo Dražovce. Vi ekscios, kiun moralinstruon heredigis al siaj tri filoj la reĝo Svätopluk, kiamaniere ekestis en Nitro la unua kristana preĝejo konstruigita de la pagana princo Pribina, kio okazis kun Vazil, kies nomon portas la kastela turo. Vin timigos la lokaj fantomoj. Kaj ĉefe, vi ekscios, laŭ kiu ricevis sian nomon la loka biero Corgoň.

Pola lingvo por komencantoj

“Litovio! Patrujo mia!” Simile al sano, lingvo estas ne nur libroj. En mia leciono vi povas lerni kelkajn bazajn informojn kaj rimarki la belecon de la pola lingvo.

Pri elektra energio

Ĉu vi iam interesiĝis pri elektra energio? Kio ĝi estas? Kiel ĝi funkcias? Kial ĝi funkcias? Ni rigardos bazajn principojn laŭ kiuj funkcias elektra energio, kaj kiel funkcias elektra reto. Ni faros kelkajn eksperimentojn. Kaj espereble konektos enuan fizikon de bazlernejo kun praktika uzo en ĉiutaga vivo. Tiuj, kiuj konas nenion pri fiziko, estas bonvenaj!

Rusa lingvo

La rusa lingvo estas la plej granda slava lingvo laŭ la nombro de parolantoj. Ĝi estas oficiala aŭ vaste parolata lingvo ne nur en Rusio, sed ankaŭ en kelkaj aliaj landoj. Krome, en ĝi estis verkita abunda literaturo, kreitaj multaj filmoj kaj kantoj. Sendepende de la kialo, por kiu vi volus eklerni la rusan lingvon, ĉi tiu lingvokurso estus utila por vi. Mi lernigos al vi la rusan skribsistemon kaj ni ekzercos kelkajn utilajn frazojn kaj esprimojn. Krome, vi havos ŝancon ekkoni iom da interesaĵoj pri la lingvo kaj la rusa kulturo.

Sed mi ŝatas malpravi!

Kiam vi klopodas ŝanĝi ies opinion aŭ konvinki iun pri io ajn, vi verŝajne jam rimarkis, ke simple prezenti faktojn kaj pruvojn ofte estas senefike, ĉu temas pri “klimatoŝanĝo estas mito” aŭ “vakcinoj kaŭzas aŭtismon” aŭ “Esperanto estas senutila ĉar neniu parolas ĝin”.

En tiu ĉi prelego, mi prezentos kelkajn psikologiajn trukojn – testitajn laŭ scienca metodo – por pli efike komuniki vian mesaĝon al kontraŭulo. Venu kaj lernu kiel permesi kaj ebligi al via kunargumentanto ŝanĝi sian opinion.

Seksneŭtrala esprimado en Esperanto

Ĉu vi iam bezonis paroli al granda amaso da homoj? Ĉu vi iam skribis leteron al nekonato? Ĉu vi ne volas scii kiel komuniki sen danĝero de diskriminacio aŭ ofendo? La jena prelego montros al vi eblajn direktojn por neŭtrala komunikado jam en nuntempa Esperanto.

Superregaj teknikoj

Homoj en pozicioj de povo tre ofte uzas, konscie aŭ nekonscie, kelkajn superregajn teknikojn ĝuste por teni sin en tiuj pozicioj. La teknikoj do estas uzataj ekzemple kontraŭ virinoj, junuloj, neblankuloj kaj aliaj grupoj. En ĉi tiu sesio vi lernos kiel rekoni la teknikojn, sed ankaŭ kiel kontraŭi kaj preventi ilin. La sesio utilos interalie por ĉiuj, kiuj aktivas en iu organizo.

Suprasoraba lingvo

La suprasoraba lingvo estas unu el du malgrandaj okcidentslavaj lingvoj, parolataj en orienta Germanio. Ĝia parolantaro egalas pli-malpli 50 000 personojn, ĉefe loĝantaj ĉirkaŭ la urbo Budyšin (Bautzen). La lingvo posedas unikan fonologion kaj kelkajn aliajn gramatikajn kaj leksikajn trajtojn, kompare kun la aliaj slavaj lingvoj. Kvankam mi mem nur iomete parolas la lingvon, mi volonte kundividos kun vi miajn lernospertojn, lernigos la alfabeton kaj skribmanieron kaj instruos bazajn konversaciajn unuojn.

Svahila lingvo

La svahila lingvo estas lingvo apartenanta al bantua lingvaro. Ĝi devenas el Zanzibaro, insulo troviĝanta en Tanzanio. Ĝi estas parolata en multaj landoj de subsahara Afriko. Inter 30 kaj 60 milionoj da personoj ĝin uzas kaj ĝi estas oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Burundo, Ugando, Ruando kaj Kongolando. Nuntempe, la svahila lingvo estas instruata en multaj universitatoj de la mondo. Ni lernos kelkajn bazajn vortojn kaj simplajn frazojn, kiuj estas famaj kaj eĉ kune kantos la faman kanton Malaika, kiu signifas “anĝelo”.

Teatra studio

Mi invitas vin al la Teatra studio, kie en la unua tago ni elektos iun historion, interese ĝin perlaboros, elektos la stilon kaj la formaton, kaj en kelkaj sekvaj tagoj ni gaje provludados la teatraĵon, kiun ni furore prezentos dum la internacia vespero. Se la grupo estos sufiĉe granda, ni dividos ĝin al du grupetoj, kiuj aparte provludados kaj prezentos la saman historion diversmaniere. Mi jam antaŭĝuas!

TEJO sin prezentas

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo de junaj parolantoj de Esperanto kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj en ĉirkaŭ 40 landoj. Ĉefa sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando. Venu ekscii pli da informoj!

Trejnado por anĝeloj kaj helpemuloj

Kion signifas flavaj ŝildoj? Kie estas akceptejo? Kiel mendi en trinkejo? Ni interkonatiĝos, priparolos diversajn situaciojn, kaj lernos kiel helpi al aliaj partoprenantoj aŭ kion fari se ni mem bezonos helpon. Flava ŝildo ne estas nur peco de papero, ni estu aktivaj. ☺

Vaksaj tukoj

En kuirejo ni kutime uzas multajn plastaĵojn. Domaĝe, ĉefe ĉe stokado de manĝoj temas pri nur 1-foje uzeblaj materialoj, kiujn ni poste forĵetas. Unu vaksa tuko tamen anstataŭigas amason da plastaj saketoj kaj folioj, papertukoj kaj aluminifolio. La vaksa tuko estas tute ekologia, facile purigebla kaj danke al vakso kontraŭbakteria. Preparu vian propran, kiun vi hejme uzos por stoki restojn de tagmanĝo, por protekti panon kontraŭ sekiĝo aŭ por paki manĝeton antaŭ vojaĝo. Ekzemple antaŭ vojaĝo al sekva SES, ĉar unu vaksa tuko reuzeblas eĉ dum unu jaro.