Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Programo

09.00 – 10.00

Matenmanĝo

10.00 – 14.00

Instruado
Kafo-paŭzo(j) laŭ bezono de la instruantoj

14.00 – 15.00

Tagmanĝo

15.30 – 19.45

Taga programo

20:00 – 21.00

Vespermanĝo

21.00 – 23.00

Vespera programo

23.30 – 01.00

Programo en gufujo

Kultura programo

  • koncertoj:
  • diskoteko;
  • nacia vespero;
  • internacia vespero (via kontribuo tre bonvenas!);
  • kaj multe pli...

Vidu pli ĉe: Kultura programo

Novula programo

Por komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, diskutoj kaj prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo. Pri novuloj zorgos dum la aranĝo t.n. "anĝeloj" – spertaj esperantistoj, pretaj helpi kaj/aŭ konsili.

Prelegoj

  • pri E@I;
  • pri lernu!;
  • pri Rusio;
  • pri la Esperanto-kulturo kaj la Esperanto-movado;
  • kaj aliaj...

Kursetoj kaj metiejoj

  • la rusa lingvo;
  • lingvoj de rusiaj popoloj (la ukraina, la ĉuvaŝa);
  • aliaj lingvoj (via kontribuo tre bonvenas!);
  • lernado de Esperanto-kantoj;
  • manfarado de slavaj protektpovaj pupoj;
  • modlado de strigoj el polimera argilo;
  • desegnado de homoj.

Sporta programo

  • estos speciala sporta tago kun konkursoj kaj premioj;
  • la kongresejo disponas je pluraj sport-ebloj: retpilka placeto, piedpilka ludejo, lago, eĉ saŭno kun baseno. Ni organizos konkursojn, naciajn ludojn kaj energiajn dancojn.;

Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.

Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-08-07 11:53