Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Kotizoj

Aliĝkotizoj

Aliĝkotizoj kovras nur parton de la kostoj de la aranĝo. Reston de la programkostoj estos kovritaj per alifontaj subvencioj.

Partoprenantoj malpli ol 18-jaraĝaj pagas simbolan partonprenkotizon: 15 EUR.

AliĝdatoA-landanoB-landanoC-landano
ĝis 2014-02-28€ 40€ 30€ 20
ĝis 2014-05-31€ 55€ 45€ 35
post 2014-05-31€ 70€ 60€ 50

Landokategorioj:
A-landoj: ĉiuj landoj krom B-landoj kaj C-landoj;
B-landoj: la 10 membroŝtatoj de EU kiuj eniris en la jaro 2004 (Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kipro, Litovio, Latvio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio);
C-landoj: Rumanio kaj Bulgario; ekssocialismaj eŭropaj landoj; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Koreio), Afriko kaj Latina Ameriko.

Rimarko 1: Aliĝante surloke necesas krompagi: 10 EUR.

Rimarko 2: Se vi kontribuos al la aranĝo per organizo de programero, vi povas ricevi rabaton kaj depende de la kontribuo eblas eĉ plene nuligi vian aliĝkotizon. Bonvolu skribi pri via kontribu-propono en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin.

Loĝado kaj manĝado

Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo: vianda, vegetara, vegana.

Rimarko: Ni petas la viandmanĝantojn pri atento:

Dum SES funkcias t.n. "verda rabato". Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare, aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do je 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-)

Ŝanĝoj pri manĝomendoj estos akceptataj plej malfrue en la unua tago de la aranĝo. Pri specialaj bezonoj aŭ deziroj bonvolu informi la organizantojn anticipe.

Loĝado/persono Manĝoj 1 tago Tuta aranĝo
Unu persono sola (en 2-lita ĉambro) Tuttaga manĝo – vegetara / vegana 32 € 256 €
Tuttaga manĝo – vianda 33 € 264 €
Ĉambro 2-lita Tuttaga manĝo – vegetara / vegana 28 € 224 €
Tuttaga manĝo – vianda 29 € 232 €
Ĉambro 3- aŭ 4-lita Tuttaga manĝo – vegetara / vegana 25 € 200 €
Tuttaga manĝo – vianda 26 € 208 €
Propra tendo Sen manĝo 3 € 24 €

Rimarko 1: La manĝoj komenciĝas per vespermanĝo la 17-an de aŭgusto kaj finiĝas per tagmanĝo la 25-an de aŭgusto.

Rimarko 2: Dum la aranĝo estas 8 noktoj (de dimanĉa vespero ĝis lunda mateno). Eblas partopreni ankaŭ malpli longe, sed tiam bonvolu informi nin pri viaj alven- kaj forirdatoj en la aliĝilo. Ankaŭ eblas alveni je unu tago pli frue (sabate) aŭ resti je unu tago pli longe (ĝis mardo). Se vi deziras tion, bonvolu mencii ĝin en la aliĝilo kaj alkalkulu la kroman tranokton al via pago por loĝado.

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Rusio, ĝia kosto estas 3 EUR por la loĝantoj de EU.

Rimarko: Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis 2014-07-04. Se vi do bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso katka@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2014-07-31. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Duontagaj ekskursoj:

  • D: Kinourbo Pilgrim Porto kaj bieno Serednikovo (18 EUR)
  • E: Klin (18 EUR)
  • H: Solneĉnogorsk – Ŝaĥmatovo (18 EUR)

Tuttagaj ekskursoj:

  • B: Sergijev Posad (27 EUR)

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi povos uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie:

  • sportaj ekipaĵoj,
  • tabloludoj,
  • kafo- kaj teo-bufedo.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-08-07 12:03