Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Ekskursoj

Duontagaj ekskursoj

D: Kinourbo Pilgrim Porto kaj bieno Serednikovo

(prezo: 18 EUR, dato: 2014-08-20, 14:15-20:00)

Pilgrim Porto estas unika loko apud la vilaĝo Firsanovka en la Solneĉnogorska disktrikto de la Moskva provinco. En tiu fantoma vilaĝo oni kreis atmosferon de eŭropa urbo de la mezo-fino de la 18-a jarcento. Tiu pitoreska loko aperis danke al la historia detektiva multseria filmo Notoj de la ekspedisto de la sekreta kancelario, kiu estis filmita tie en la somero de 2010. Tiel inter apudmoskvaj kampoj kaj betuloj aperis antikva kaj mistera kinourbo Pilgrim Porto, kiu post la fino de filmado fariĝis por multaj vagademuloj loko por mergiĝi en la spirhaltigajn rakontojn de pasintaj jarcentoj.

Ni vizitos ankaŭ la vere ekzistantan aristokratan bienon Serednikovo, kiu estas la aŭtentika ekzemplo de ĝardenistika kaj biena konstruarto de la malfrua 18-a jarcento. Ĝi estas unu el la plej interesaj bienoj en Rusio, interaliee ankaŭ pro tio, ke en junaĝo ĝin vizitadis la elstara rusa poeto Miĥail Lermontov. Hodiaŭ Serednikovo estas elita kultura centro kaj agrabla loko por promenadoj.

E: Klin


Salono en la domo-muzeo de Pjotr Ĉajkovskij
(aŭtoro: SiefkinDR CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

(prezo: 18 EUR, dato: 2014-08-19, 14:15-20:00)

La urbo Klin estis unue menciita jam en 1317. Ĝi troviĝas en bela regiono ĉe la rivero Sestra. La urbo estas rapide kreskanta industria centro de Moskva provinco kaj aparte famas dank’ al la domo-muzeo de la elstara, mondfama rusa komponisto Pjotr Ĉajkovskij, kiun vi vizitos dum la ekskurso. En la muzeo estas plene konservita la hejma medio de la lastaj vivjaroj de la komponisto, liaj propraj aĵoj, la arkivo. Tre granda trezoro tie estas la libra kaj la muziknota bibliotekoj de la komponisto. Arkitektura specialaĵo de la domo estas la balkono-lanterno kun koloraj vitroj kaj la konus-ture aspekta tegmento. La domo-muzeo de Ĉajkovskij estas unu el plej ofte vizitataj muzeoj de la mondo.

En la urbo ni vizitos ankaŭ unikan muzeon de kristnaskarbaj ornamaĵoj, kie vi povos spekti la procezon de kreado de vitraj ornamaĵoj! La tradicio ornami kristnaskan abion ekzistas de tre longe. En la XIX-a jarcento oni beligadis la festan arbon per ĉiaspecaj dolĉaĵoj, nuksoj, pomoj, amuzaj figuroj el papero, kartono, ŝtofo kaj staniolo. Sed iom post iom iĝis popularaj vitraj abiaj globoj kaj aliaj ornamaĵoj. En la muzeo laboras talentaj majstroj de la fabriko “Joloĉka” (“Abieto”) – vitroblovistoj kaj pentristoj!

La muzeo de kristnakarbaj ornamaĵoj konsistas el 12 haloj, kiuj rakontos al vi pri la ekekzisto kaj evoluado de vitra metio. Estos eblo partopreni kurseton de kreado de kristnaskaj mirakloj, mem pentri la vitrajn globetojn kaj kunpreni ilin kiel belan memoraĵon de vizito en tiu rava muzeo!

P.S. Kurseto de kreado de ornamaĵoj estas aparta eblo kaj estas aparte pagenda (10€).

Pli da informoj en Vikipedio:
wikipedia.org/wiki/Klin
wikipedia.org/wiki/Pjotr_Ĉajkovskij

H: Solneĉnogorsk – Ŝaĥmatovo


Bieno Ŝaĥmatovo, ĉefa domo
(aŭtoro: Flying Russian CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

(prezo: 18 EUR, dato: 2014-08-22, 14:15-20:00)

Ŝaĥmatovo estas unu el ĉarmaj apudmoskvaj urbetoj. Ĝi famas pro ŝtata literatura kaj natura muzeo-rezervejo de Aleksandro Blok.

Blok estas fama verkisto de “arĝenta jarcento”. Liaj versaĵoj estas tradukitaj al multaj lingvoj de la tuta mondo. Multaj el ili estas legeblaj en Esperanto.

En familia bieno en Ŝaĥmatovo Blok pasigis junecon kaj poste ofte ĝin vizitadis. Multaj famaj verkoj de A. Blok estis kreitaj ĉi tie. En 1910 la poeto laŭ sia propra projekto rekonstruis la ĉefan domon de la bieno. Granda ĝardeno ĉirkaŭanta la muzeon estas plena de unikaj arboj kaj arbustoj metitaj ĉirkaŭ kurbiĝantaj vojetoj gvidantaj tra la bieno.

Vizitu Ŝaĥmotovo - "la paradizan angulon apud Moskvo...", unikan histori-kulturan pejzaĝon, lumigitan de genio de rusa poeto.

Pli da informoj en Vikipedio:
wikipedia.org/wiki/Solneĉnogorsk
wikipedia.org/wiki/Seneĵ_(lago)
wikipedia.org/wiki/Ŝaĥmatovo_(muzeo)
wikipedia.org/wiki/Aleksandro_Blok

Tuttagaj ekskursoj

B: Sergijev Posad


Templo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
(aŭtoro: Alex Zelenko CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

(prezo: 27 EUR, dato: 2014-08-21, 09:15-20:00)

Sergijev Posad (58 km de Moskvo) estas la plej populara kaj vizitata historia urbo de Moskva provinco, apartenanta al t.n. “Ora ringo”. En la 14-a jarcento ĉi tie aperis monaĥejo, organizita de sanktulo Sergio Radoneĵskij. Ĝi estis tre grava kultura centro de antikva Rusio kaj ĝis nun restas la koro de Rusa Ortodoksa eklezio. Tie laboris elstara ikonpentristo Andreo Rublov kaj aliaj famaj historiaj agantoj. Troviĝas ĉi tie escepte bela kaj impona arkitektura ensemblo.

Veni al Sergijev Posad kaj ne viziti la lavron estus kiel viziti al Egiptujon sen vidi la piramidojn. Antaŭtagmeze ni faros ĝeneralan ekskurson tra la teritorio kaj la ĉefaj konstruaĵoj de la lavro, kiun gvidos la membro de MEA MASI pastro-monaĥo Tavrion (Elio, aŭ Ilja), kio per si mem estas evento absolute unika. La esperantisto, mem servanta en la lavro, povas rakonti al ni pri multaj hejmecaj neformalaĵoj.

Posttagmeze ni dividiĝos laŭdezire je du grupoj. Unua grupo, kiun gvidos Elio, restos en la lavro kaj vizitos Moskvan teologian Akademion kaj ties eklezi-artan muzeon. Estos rara kaj unika ŝanco provi fastan manĝon en seminaria manĝejo kaj renkontiĝi kun la studentoj-seminarianoj de la akademio. Fine oni vizitos imponan ŝtatan muzeon de la lavro (“Sakristio”).

La dua grupo komence vizitos la Muzeon de ludiloj. Ĝi estas la plej granda kaj impona en la lando muzeo de infana ĉiutaga vivo. Dum nia vizito krom konstantaj interesaj ekspozicioj funkcios ankaŭ kelkaj portempaj, unikaj kiel: “Milita ludilo – okaze de la 100-jariĝo de la komenco de la 1-a Mondmilito” kaj la “Maketo de la konstruata multetaĝa domo en la skalo 1:43”.

Post la tagmanĝo ni vizitos ŝtatan histori-artan muzeo-rezervejon aŭ, kaze de sufiĉaj aliĝoj, sub la gvido de fakuloj plektos tradician rusan zonon aŭ pentros matrjoŝkon.

Pli da informoj en Vikipedio:
wikipedia.org/wiki/Sergijev_Posad
wikipedia.org/wiki/Sergio_Radoneĵskij
wikipedia.org/wiki/Andreo_Rublev

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-08-05 12:18