Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

La unua Somera Esperanto-Studado en Rusio (SES 2014 RU) okazos inter la 17-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2014. Ĉi-foje rande de Moskvo!


Partoprenintoj de SES 2013 SK


Freŝaj novaĵoj

2014-08-25

La unua Somera Esperanto-Studado en Rusio ĵus finiĝis. Ni kore dankas la 87 partoprenintojn. Baldaŭ venos fotaroj kaj raportoj pri la semajno.

2014-08-08

Aperis Programlibro por la rusa SES! Elŝutu ĝin kaj elektu, kion vi volos partopreni - estas riĉa elekto :)

2014-06-17

Se vi bezonas invitleteron por vizo, vi nepre devas aliĝi antaŭ la 4-a de julio. Post tiu dato vi ne plu povos peti de ni invitleteron, do ricevi vizon estos pli malfacile. Do se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru tion nun!

2014-05-15

Plilongiĝis la dua aliĝperiodo al la rusa SES! Ĝi daŭros ĝis la fino de majo, ĉar ja ankaŭ la rusa SES ekas nur monaton post tiu en Slovakio. Do eluzu la eblon, ankoraŭ dum du semajnoj vi povas aliĝadi kontraŭ pli favorpreza kotizo!

2014-04-20

Dum SES koncertos por vi famaj muzikistoj. La unuajn malkovru en la paĝo Kultura programo.

2014-04-10

Aperis informoj pri la antaŭkongreso. Venu al Rusio jam antaŭ SES kaj ekkonu grandiozan Moskvon!

2014-03-20

La kongresejo de SES RU 2014 estis ŝanĝita: ĝi daŭre okazos en la moskva provinco, sed en la vilaĝo Koltiŝevo. Legu pli pri tio en la paĝo Loko.

2014-01-23

Ĉi-jare okazos SES 2-foje! Unu en Slovakio kaj la alia en Rusio. Elektu do kiun el ili vi deziras partopreni, aŭ venu al ambaŭ. Krome - ĉiu kiu partoprenos ambaŭ SES-ojn ricevas rabaton de 10 EUR dum la dua SES de aliĝkotizo, kaj krome 5-eŭran taso-pason por gufujo!

2014-01-23

La rusa SES havas ekde nun propran paĝon ĉe la socia reto Facebook.

2013-12-26

La retpaĝaro de SES 2014 en Rusio ("SES 2014 RU") ekfunkciis. Tradicie okazos ankaŭ SES en Slovakio ("SES 2014 SK") kun propra retpaĝaro.

Antaŭkongreso

Ekde la 14-a ĝis 16-a de aŭgusto okazos antaŭkongreso. Venu kaj ĝuu kun ni Moskvon ankoraŭ antaŭ SES!

La aranĝo okazos en apudmoskva ripozejo “Komponent” (Rusio), kiu troviĝas en la vilaĝo Koltiŝevo, proksime de la urbo Solneĉnogorsk. Ĝi situas 60 km nord-okcidente de Moskvo.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Specialaj eroj de la programo:

  • Tutperioda kurso pri la rusa lingvo
  • Tradukista kurso

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Fotogalerioj pri la pasintaj jaroj: SES 2009 SKSES 2010 SKSES 2011 SK, SES 2012 SK, SES 2013 SK
Vikipedio: SES cs fr sk · lernu! ar az be ca cs de el en es fi fr gl hsb hu hy it ko nl pl ru sk th uk vep zh · E@I cs de en fr ja ko pl ru sk zh

Programlibro

Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2014 RU: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, ktp. Alklaku la jenan ligilon por elŝuti ĝin:
elŝuti

Filmeto pri SES 2013 SK:
Filmeto pri SES 2013 SK:

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-08-27 13:14