2021夏季世界语学习营

线上,2021年7月2-11日
此语言的翻译已完成 82%。 更完整内容请参考世界语

日程安排

为了更好地了解,请参考夏季世界语学习营的 详细日程 。内容将逐步完善,其中包含音乐会和其他节目的详细信息。

教学

SES的世界语课程由经验丰富的世界语教师授课。

教师

有关语言水平等级的详细信息,请参阅 edukado.net 网站 维基百科

Marion Quenut
Marion Quenut
法国
语言水平等级 A2
Arina Osipova
Arina Osipova
俄罗斯
语言水平等级 B1
Szabolcs Szilva
Szabolcs Szilva
匈牙利
语言水平等级 B2
Tim Morley
Tim Morley
英国
语言水平等级 B2
Palma Csiszár
Palma Csiszár
匈牙利, 世界语母语者
语言水平等级 C1

作家工作坊

Dum la ĉi-jara SES okazos ĉiutaga kurso por verkemuloj "Kiel verki… (romanojn, novelojn, poemojn)" kun grandaj modernaj Esperanto-aŭtoroj.

Dum la kurso vi aŭdos sekretojn pri verkado de diversaj verkistoj kaj poetoj kaj ekzercos pri kreado de diversaj literaturaj tekstoj.

Gvidos la kurson la SES-instruisto pri Literaturo kaj Kulturo, organizanto de “Literaturaj Forumoj”, poeto kaj tradukisto Oleg Ĉajka.

Oleg Ĉajka
Oleg Ĉajka (Oĉjo)
俄罗斯/乌克兰

Oleg Ĉajka, konata ankaŭ kiel Oĉjo, estas rusia kaj ukrainia esperantisto: poeto, kantisto, tradukisto, instruisto. Li naskiĝis en 1973, kaj loĝas en Moskvo de 1995. Li lernis Esperanton memstare en 1987. En 1989 li komencis verki kaj traduki poemojn kaj kantojn. Li mem kantas siajn (kaj ne nur siajn) kantojn. Liaj verkoj aperis en diversaj Esperantaj periodaĵoj kaj poemaroj. Li estis laŭreato de kelkaj artaj festivaloj EoLA.

Li instruis Esperanton kaj partoprenis en organizado de multaj Esperantaj renkontiĝoj. Li aktivis en SEJM, REJM kaj TEJO. Li estas aktivulo de la moskva junulara klubo EK MASI ekde ĝia apero en 1995.

De 2006 li estras en Moskvo kurieran firmaon kun Esperanta nomo “Kontakto”, kiun li fondis. De 2017 li estras kune kun Arina Osipova la tradukfirmaon “Lingvo Connect” en Moskvo.

世界语翻译课程

El la sperto-sako de la denaska tradukisto

Oleg Ĉajka
Mikaelo Bronŝtejn
俄罗斯

Saluton, mi estas Mikaelo Bronŝtejn el Tiĥvin, Rusio.

Mi naskiĝis en Ukrainio, en kvarlingva medio, do fakte mi estas denaska tradukisto. Maturiĝinte mi kuraĝis plenumi diversajn tradukajn taskojn, elektante inter ili nur tion, kion mi mem opiniis interesa.

Miajn spertojn, pli ol 60-jarajn, mi ŝatus transdoni al vi, miaj ontaj kursanoj. Vi ekscios ekz. ĉu estas diferenco de tradukado el la korea kaj el la hebrea, kiel oni traduku vortludojn kaj kiel oni ne traduku kantojn. Vi ricevos ilustritajn informojn pri la enspezo de la rusoj en Esperanto-kulturon. Vi praktikos tradukstilon, ŝercos, kantos… Kurtadire, mi provos aranĝi, ke vi ne enuu dum la kurso. Bonvenon al mia kurso!

文化类节目

音乐演出

内容即将完成。

国际晚会

你是否有才艺向其他参会者展示呢?比如唱歌、舞蹈或其他特长。你想展示你们国家的歌曲或诗歌吗?如果有的话,不要犹豫,参加国际晚会的表演吧!在晚会上我们能欣赏到参与者丰富多彩的文化和才华。

国际晚会

讲座

小课堂和工作坊

安静的下午节目

注 1: 上述日程安排仍是临时的。报名者将在活动开始前收到更详细的 SES 日程。

以下是 SES 参与者组织的节目概览(列表逐步更新中):

Biografio de Zamenhof

Rakonto de la historiaj politikoj kiuj okazis dum la Zamenhof-epoko (1859–1917). Kiel ili influis lian vivon? Kiel ili afekciis lian filozofion kaj bontrovan mondvidon? Mia prelego kovros: la polan ribelon de 1863 kontraŭ la rusa imperio; pogromojn kontraŭ judoj; fruan cionismon; hilelismon. Ankaŭ politikajn situaciojn, kiujn Zamenhof ne multe publike priparolis. Nome, la rusan revolucion de 1905, kaj aĉajn okazojn en 1909 en Hispanio, kie la Universala Kongreso tiam okazis. Tiu prelego ne estos hagiografio – mi tre bedaŭras ke Zamenhof estis iom silenta. Tamen li ŝajne havis siajn kialojn, kiujn mi mencios.

Enkonduko al la franca lingvo

La franca lingvo ne estas parolata nur en Francio, sed ankaŭ en multaj aliaj landoj de Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Oceanio. Kvankam ĝi estas proksima parenco de la itala kaj hispana, ĝi sonas sufiĉe malsame – kial? Venu malkovri interesaĵojn pri la franca lingvo!

Enkonduko al la slovaka lingvo

La slovaka lingvo estas okcidentslava lingvo parolata de proksimume 5 milionoj da homoj. Ĉu ĝi estas malfacila? Ĉu ĝi vere estas malsama de la ĉeĥa? Kiel ĝi distingiĝas de aliaj slavaj lingvoj? Venu malkovri interesaĵojn pri la slovaka lingvo!

Esperantujo – amata tero!

Esperanta barda kulturo, dum la lasta duonjarcento ekzistanta kaj bone evoluanta en Sovetunio/Rusio, restas preskaŭ nekonata por la monda esperantistaro. Ne multaj scias, ke la postmilita renaskiĝo de E-movado en Sovetio okazis gravparte dank’ al la kantoj, ke la unuaj poramasaj kanto-lecionoj okazis en SEJT (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj), ke la renkontiĝoj de Esperanto-kantistoj okazadis ekde la okdekaj jaroj kaj kunvenigis ĉiufoje centojn da kantemuloj. Mikaelo Bronŝtejn malkovros la evoluon de esperantista kanta kulturo en Rusio/Sovetio, nomos la plej famajn kantistojn kaj ilustros la rakonton per originalaj kantoj, plenumataj de diversaj aŭtoroj.

Fulmprelegoj

Dum tiu ĉi programero la prelegantoj havos po 5 minutoj por mallonge prezenti ajnan temon por aliaj partoprenantoj. Ĉu vi ŝatus mallonge prelegi pri io? Skribu al ni al ses@ikso.net!

Kiel verki… (romanojn, novelojn, poemojn)

Dum tiu ĉi ĉiutaga (intersemajnfina) programero kelkaj modernaj Esperanto-aŭtoroj (po unu por ĉiu tago) dividos kun vi la sekretojn de sia verka sukceso. Gvidos la kunvenojn Oleg Ĉajka, kiu instruas en ĉi tiu SES verk-arton.

Kurseto de la indonezia lingvo

La indonezia kurso temas pri bazaj konversacioj, la strukturo de frazo, kaj pri la indonezia kulturo. En 30 minutoj, la instruisto klarigos pri bazaj konversaciaj frazoj, kiel fari frazon en la indonezia lingvo, kaj enkondukos iomete pri la indonezia kulturo.

La lingvoj de miaj gentoj

…Zamenhofeca etoso de la okcidentukraina urbeto post la Dua mondmilito. Samstrate loĝas, amikiĝas, kunludas geknaboj rusaj, ukrainaj, hebreaj, polaj, ciganaj. Ne gravas por ili la lingva problemo, ĉar ekde la naskiĝo ili ekparolis ĉiujn lingvojn de la strato. Pri la etoso de tiu kunvivado kaj aparte pri ĉiu el la tri ĉefaj lingvoj rakontas kaj kantas Mikaelo Bronŝtejn.

Muzika lingva kvizo

Ĉu vi scias, kiel sonas la finna, la kroata aŭ la korea? Ĉu vi bone scipovas distingi diversajn lingvojn? Testu viajn kapablojn rekonante la lingvojn de diversaj kantoj!

Naciaj historioj en Esperantujo kaj en Belfasto, la eks-kongresejo

Post SES, okazos la Virtuala Kongreso, kiu origine devis okazi en Belfasto kiel Universala Kongreso. Mi priparolos iom da historio kaj kulturoj de Belfasto. Ĉu taŭgas priparoli naciajn historiojn en Esperantujo? Laŭ mi, jes. Rimarku la pluralon, do ĝi fakte estas internacia. Ĝi ankaŭ permesas al ni komenci kompreni tiklajn situaciojn, ekz. la situacion en Belfasto. Mi ĉefe prelegos pri la 1600-aj jaroj, pri du kulturoj, kiuj tiam konfliktis. Tio estas la gaeloj kaj la skotoj, kiuj ambaŭ ekzistas kaj en Irlando kaj en Skotlando. Temas pri la praradikoj de la nuna tikla situacio. Ambaŭ flankoj havis valorojn por homaro, kaj ili ne devas nun konflikti.

Preter Vikipedio – la nekonataj Vikimediaj gefratoj

Vikipedio, la fama reta enciklopedio, montris ke amaso de “kutimaj” homoj povas kune kaj mem-organizite krei tutmonde elstaran verkon. Fakte, Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj apartenas al la 10 plej ofte vizitataj retejoj en la tuta Interreto – kaj ununura neprofitcela de ili! Sed kio estas tiuj “frataj projektoj”? Vikipedio, kiel enciklopedio, ne povas sola provizi tuton de homara sciaro. Al tio helpas pluraj rilataj memstaraj projektoj forte kunligitaj kun Vikipedio. Venu kaj eksciu kiel vi povas per ili legi plenajn librojn, verki lernolibrojn, pli agrable vojaĝe, aŭ uzi datumbazajn datumojn por krei aplikaĵon.

Volontula instruado de Esperanto en Afriko

Estas projekto, kiu celas promocii, enradikigi Esperanton en Benino per la instruado de la lingvo en la lernejoj kaj universitato. La agadoj okazas sub la aŭspiciado de “Afrika Centro Mondcivitana”/ACM Benino. La projekto estas subtenata materiale de SAT-Amikaro kaj Espéranto France kaj finance de esperantistoj por pagi la monatajn vivsubvenciojn.