Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 SK

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Kotizoj

Aliĝkotizoj

Aliĝkotizoj kovras nur parton de la kostoj de la aranĝo. Reston de la programkostoj estos kovritaj per alifontaj subvencioj.

Partoprenantoj malpli ol 18-jaraĝaj pagas simbolan partonprenkotizon: 15 EUR.

AliĝdatoA-landanoB-landanoC-landano
ĝis 2014-02-28€ 40€ 30€ 20
ĝis 2014-04-30€ 55€ 45€ 35
post 2014-04-30€ 70€ 60€ 50

Landokategorioj:
A-landoj: ĉiuj landoj krom B-landoj kaj C-landoj;
B-landoj: la 10 membroŝtatoj de EU kiuj eniris en la jaro 2004 (Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kipro, Litovio, Latvio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio);
C-landoj: Rumanio kaj Bulgario; ekssocialismaj eŭropaj landoj; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Koreio), Afriko kaj Latina Ameriko.

Rimarko 1: Aliĝante surloke necesas krompagi: 10 EUR.

Rimarko 2: Se vi kontribuos al la aranĝo per organizo de programero, vi povas ricevi rabaton kaj depende de la kontribuo eblas eĉ plene nuligi vian aliĝkotizon. Bonvolu skribi pri via kontribu-propono en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin.

Manĝokotizoj

Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo: vianda, vegetara, vegana.

Rimarko: Ni petas la viandmanĝantojn pri atento:

Dum SES funkcias t.n. "verda rabato". Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare, aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do je 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-)

Ŝanĝoj pri manĝomendoj estos akceptataj plej malfrue en la unua tago de la aranĝo. Pri specialaj bezonoj aŭ deziroj bonvolu informi la organizantojn anticipe.

Manĝo/persono1 tagoTuta aranĝo
Tuttaga manĝo – vegetara / vegana:12,00 €96,00 €
Tuttaga manĝo – vianda:13,00 €104,00 €
Nur matenmanĝo – vegetara / vegana:4,00 €32,00 €
Nur matenmanĝo – vianda:4,50 €36,00 €

Rimarko: La manĝoj komenciĝas per vespermanĝo la 12-an de julio kaj finiĝas per tagmanĝo la 20-an de julio.

Loĝkotizoj

Loĝado/persono1 tagoTuta aranĝo
Unu persono sola (en 2-lita ĉambro)€ 15€ 120
Ĉambro (studentoj ĝis 26 jaroj)*€ 7€ 56
Ĉambro (ceteraj)€ 10€ 80
Propra tendo€ 3€ 24
  • Studentoj de mezlernejoj kaj universitatoj havas rajton je rabatita prezo de loĝado. Por ricevi vian ĉambron malpli koste, bonvolu plenigi la numeron de via ISIC-karto aŭ alia studenta identigilo en la aliĝilo.

Rimarko 1: Dum la aranĝo estas 8 noktoj (de sabata vespero ĝis dimanĉa mateno). Eblas partopreni ankaŭ malpli longe, sed tiam bonvolu informi nin pri viaj alven- kaj forirdatoj en la aliĝilo. Ankaŭ eblas alveni je unu tago pli frue (vendrede) aŭ resti je unu tago pli longe (ĝis lundo). Se vi deziras tion, bonvolu mencii ĝin en la aliĝilo kaj alkalkulu la kroman tranokton al via pago por loĝado.

Rimarko 2: La prezoj de pensionoj kaj hoteloj dependas ĉiam de la konkreta loko mem, la organizantoj ne influas ilin. Bonvolu informiĝi en retpaĝaroj de la lokoj, kiujn ni proponas en la paĝo Loko.

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Slovakio, ĝia kosto estas 35 EUR. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 EUR kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

Rimarko: Oni pagas la kotizon, ĉar invitleteroj devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis 2014-06-15. Se vi do bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso katka@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.

Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj doni al la SES-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadejo, sed oni ne povas tion komplete garantii. Aldone oni espereble eldonos la vizojn pli rapide ol kutime.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2014-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Duontagaj ekskursoj:

  • D: Urbo kaj kastelo Nitra (perpiede) (7 EUR)
  • E: Topoľčianky (15 EUR)
  • F: Arboreto Mlyňany (10 EUR)

Tuttagaj ekskursoj:

  • A: Bratislava (27 EUR)
  • B: Banská Štiavnica (27 EUR)

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi povos uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie:

  • sendrata ret-konekto;
  • tabloteniso;
  • endoma sportejo;
  • tabloludoj;
  • kafo- kaj teo-bufedo.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-01-26 22:34