Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 SK

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

Somera Esperanto-Studado en Slovakio (SES 2014 SK) okazis inter la 12-a kaj la 20-a de julio 2014.


Partoprenintoj de SES 2013 SK


Freŝaj novaĵoj

2014-07-21

La 8-a Somera Esperanto-Studado ĵus finiĝis. Ni kore dankas ĉiujn partoprenintojn. Baldaŭ venos fotaroj kaj raportoj pri la semajno. Kaj ne forgesu, ke post kelkaj semajnoj komenciĝos SES en Rusio! Homoj, kiuj partoprenas ambaŭ SES-ojn ricevos 10-eŭran rabaton.

2014-07-05

Ĵus aperis programlibro kun detalaj informoj pri la programo de SES. Vi povas elŝuti ĝin ĉi tie.

2014-07-04

Jam post 7 tagoj komenciĝos SES! Por mezuri vian nunan Esperanto-nivelon, ni petas vin respondi ret-demandaron, por ke ni povu proponi al vi grupon taŭgan al via nivelo. Legu pli en la paĝo Instruado.

2014-06-12

Al SES 2014 SK eblos veturi per karavano (grupa vojaĝo) el Svislando (eventuale ankaŭ Francio) tra Germanio kaj Aŭstrio. Legu pli en la paĝo Alvenebloj.

2014-06-06

Aperis bulteno kun detalaj informoj por aliĝintoj. Bone tralegu ĝin, vi trovos en ĝi multajn utilajn informojn pri alveno kaj restado en Slovakio!

2014-01-23

Ĉi-jare okazos SES 2-foje! Unu en Slovakio kaj la alia en Rusio. Elektu do kiun el ili vi deziras partopreni, aŭ venu al ambaŭ. Krome - ĉiu kiu partoprenos ambaŭ SES-ojn ricevas rabaton de 10 EUR dum la dua SES de aliĝkotizo, kaj krome 5-eŭran taso-pason por gufujo!

2014-01-23

La slovaka SES havas ekde nun propran paĝon ĉe la socia reto Facebook.

2013-12-26

La retpaĝaro de SES 2014 en Slovakio ("SES 2014 SK") ekfunkciis. Unuafoje ĉi-jare okazos ankaŭ SES en Rusio ("SES 2014 RU") kun propra retpaĝaro.

SES 2014 SK okazos en Nitra (Slovakio), en la universitata studenthejmo Zobor. Nitra estas bela kaj historia urbo, situanta nur 90 km de Bratislavo kaj 50 km de Trnava. Distanco de la Viena flughaveno (Schwechat) ĝis Bratislava estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la Budapeŝta flughaveno al Nitra estas ĉ. 155 km.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Fotogalerioj pri la pasintaj jaroj: SES 2009SES 2010SES 2011, SES 2012, SES 2013
Vikipedio: SES cs fr sk · lernu! ar az be ca cs de el en es fi fr gl hsb hu hy it ko nl pl ru sk th uk vep zh · E@I cs de en fr ja ko pl ru sk zh

Partoprenu en la unua TEVA-kongreso dum SES!

TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), kunlabore kun la teamo de SES, organizos la unuan TEVA-kongreson. La kongreso okazos dum la lastaj tagoj de SES 2014 SK. Vi povas aliĝi aŭ nur por la TEVA-kongreso, aŭ vi povas ankaŭ elekti ĉeesti tutan SES kaj dum ĝi partopreni la programon de la TEVA-kongreso (menciu vian elekton en la komuna aliĝilo).

Bulteno

Jen bulteno kun detalaj informoj pri alveno kaj ĉeesto en SES 2014 SK. Elektu unu el jenaj lingvoj kaj elŝutu la bultenon.
elŝuti: Esperanto · English

Programlibro

Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2014 SK: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, ktp. Alklaku la jenan ligilon por elŝuti ĝin:
elŝuti

Karavano

Antaŭ SES 2014 SK okazos la EEU-kongreso en Rijeka (Kroatio). Post ĝi eblos komune vojaĝi al Nitra per karavano. Estos organizita ankaŭ komuna vojaĝo tra Germanio. Legu pli en la paĝo Alvenebloj.

Filmeto pri SES 2013:
Filmeto pri SES 2013:

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-07-31 12:20