Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017

Somera Esperanto-Studado (SES 2017) okazis de la 15-a ĝis 23-a de julio 2017.

SES 2017 okazos en la historia slovaka urbo Banská Štiavnica, situanta 140 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo kaj 105 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Programlibro

Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2017: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, ktp. Alklaku la jenan ligilon por elŝuti ĝin: elŝuti.

Ni preparis provizoran detalan programtabelon de la semajno: elŝuti.

Bulteno

Jen bulteno kun detalaj informoj pri alveno kaj ĉeesto en SES 2017. Elektu unu el jenaj lingvoj kaj elŝutu la bultenon.

EsperantoEnglish

Amaskomunikaj partneroj

Zones.sk   TEJO

Esperantisto SlovakaLa Ondo de Esperanto