Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017

Programo

Ni preparis provizoran detalan programtabelon de la semajno: elŝuti.

Krom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaŭ pluraj aliaj programeroj:

Kultura programo

Vidu pli ĉe: Kultura programo.

Libroservo

Dum la tuta SES ankaŭ ĉi-foje atendos vin riĉa libroservo; en ĝi vi havos unikan eblon aĉeti tre diversajn Esperanto-varojn. Libroj, KD-j, DVD-j, T-ĉemizoj, insignoj, glumarkoj — ĉio tio kontraŭ tre favoraj prezoj. Profitu la eblon riĉigi vian E-kolekton kaj vizitu la libroservon!

Prelegoj

Kursetoj kaj metiejoj

Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.

Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.