Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2017-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Duontagaj ekskursoj

Banská Štiavnica – urbo, kastelo

La ĉefplaco de Banská Štiavnica
Fonto: Wikimedia Commons

(9 EUR, 2017-07-16)

Ĉu vi scivolemas pro kio ĉi-jare SES okazas ĝuste en ĉi tiu urbo, aŭ kial ĝuste ĝi estis en Slovakio elektita kiel Unesko-urbo? Ĉu vi scivolemas pri historio, mezepoko, minista laboro, mineraloj, valoraj metaloj (oro, arĝento), aŭ simple estas turismema kaj volus pli detale ekkoni lokon, en kiu pasigos semajnon? Tiukaze nepre partoprenu ĉi tiun ekskurson! La loka sperta gvidanto rakontos al vi interesajn historiojn pri la urbo kaj ties gravaj okazaĵoj, personecoj kaj vidindaĵoj.

Ni promenos tra la urbocentro, vizitos la malnovan kastelon kaj turisman informcentron kun riĉa ekspozicio de mineraloj kaj minista vojo “Michal”.

Urba kaj regiona (turisma) retejo

Starto: 14:00, reveno: 19:00.

Banská Štiavnica – minmuzeo

(12 EUR, 2017-07-18)

La Minista muzeo en naturo estas kaj supraĵa kaj profunda ekspozicio. La supraĵa prezentas min-konstruaĵojn kaj ekipaĵon de la tuta Slovakio, la geologian ekspozicion kaj kolekton de ministaj maŝinoj. La pleja allogaĵo estas vizito de la minejo Bartolomeo. En minista mantelo, kun kasko kaj lampo vi spertos proprahaŭte la kondiĉojn, en kiuj iam vivis la ministoj ĉi tie.

La ekskursa vojo vin konatigos kun la minej-laboroj de 17-a ĝis 19-a jarcentoj, kun malnovaj ministaj iloj kaj ekipaĵo. Ĉi tiu muzeo estas unu el la plej vizitataj allogaĵoj de la regiono.

Retejo de la muzeo

Nepre kunportu: firmajn, fermitajn ŝuojn (ne sandalojn) kaj varmajn vestaĵojn – longan pantalonon kaj longmanikan puloveron/jakon (en la minejo estas nur 12 gradoj!).

Starto: 14:00, reveno: 19:00.

Hodruša-Hámre – minejo Starovšechsvätých

(12 EUR, 2017-07-17)

La ĉefa celo de ĉi tiu rava ekskurso estos minejo kun iom stranga nomo “Starovšechsvätých” (Malnovĉiujsanktuloj). La minejo estas unu el plej malnovaj kaj plej belaj en la tuta regiono. Unua skriba mencio pri ĝi estas de la jaro 1378, sed ĝi mem estas multe pli aĝa. La minejon vizitis ankaŭ en 1751 la imperiestro Francisko Stefano de Loreno, la edzo de Maria Terezia, pli poste ankaŭ la kron-princoj Leopoldo la 2-a kaj Jozefo la 2-a. Oni vizitos la subteran minejon, en originala stato, kaj ekhavos aŭtentan ministan sperton. Ĝi prezentos pli ol 700-jaran evoluon de minista laboro.

Retejo de la minejo

Nepre kunportu: firmajn, fermitajn ŝuojn (ne sandalojn) kaj varmajn vestaĵojn – longan pantalonon kaj longmanikan puloveron/jakon (en la minejo estas nur 12 gradoj!).

Atentigo: ne taŭga por homoj kun klaŭstrofogio (timo de fermitaj/mallarĝaj spacoj).

Starto: 14:00, reveno: 19:00.

Počúvadlo – lago, naĝado, arbara promeno

La monto Sitno
Fonto

(9 EUR, 2017-07-19)

Ĉu vi ne volas vekiĝi tro frue por eki al la tuttaga ekskurso aŭ mankas al vi mono por ĝi aŭ vi simple serĉas alian programon por tiu tago? Tiukaze ni rekomendas al vi ĉi tiun ekskurson!

Ekzistos du ebloj: por pli naĝemaj kaj dormemaj ni simple venos al la plej fama lago en la regiono Počúvadlo (“Aŭskultilo”), kie eblos simple ripozi, naĝi, sunumi ktp.

Por pli turismemaj partoprenantoj, ni proponas tamen tre indan marŝon al la montopinto Sitno kun belega panoramo al la ĉirkaŭaĵo. (Surpinte troviĝas ĉarma kabano kun eblo refreŝiĝi.) Survoje reen ni kolektos la naĝantojn kaj revenos al la SES-ejo (por daŭrigi kun la vespera/nokta programo).

Sitno (1 009,2 m) estas la plej alta monto de la montaro Štiavnické vrchy, kaj samtempe ĝi estas lulilo de la eŭropa turismo. El ties pinto estas vasta vido al la ĉirkaŭaĵo. Jam en la jaroj 1736-38 la posedanto de la kastelo en Svätý Anton, Jozef Koháry, konstruigis sur Sitno la elrigardejon, la unuan en Eŭropo. Sur la montopinto estis jam en la 13-a jarcento konstruita burgo, kies ruinaĵoj tie daŭre videblas.

La lago Počúvadlianske jazero estas artefarita lago kun areo de 12 hektaroj, kiu apartenas al la plej vizitataj lokoj de la regiono.

Oni kunportu naĝkostumon, bantukon kaj propran manĝon, aŭ oni povos manĝi ion surloke (en restoracio/hotelo/kabano).

Starto: 13:30, reveno: 18:30 (laŭdezire kaj laŭvetere).

Zvolen – urbo, kastelo, Pustý hrad

(15 EUR, 2017-07-21)

Ni vizitos la belan urbon Zvolen, kiu estas unu el la plej antikvaj, malnovaj urboj en Slovakio. Unua skriba mencio estas en 1135, en 1238 ĝi iĝis libera reĝa urbo.

Zvolen troviĝas en sudo de Zvolenská kotlina (Valkaldrono de Zvolen) ĉe kunfluo de riveroj Hron kaj Slatina kaj parte ĝia teritorio troviĝas en montaro Javorie. El la urbo eliras gravaj ĉefvojoj kaj samtempe fervojoj al Prievidza, Banská Bystrica, kaj Krupina.

Vidindaĵoj:

Starto: 14:00, reveno: 19:00.

Tuttagaj ekskursoj

Bojnice – urbo, kastelo, bestoĝardeno

La kastelo Bojnice
Fonto: Miroslav Petrasko

(30 EUR, 2017-07-19)

Bojnice estas ban-urbo situanta en meza Slovakio. La varmajn akvofontojn mencias jam dokumentoj el la 13-a jarcento. En 1938 la banlokon aĉetis la mondkonata firmao Baťa, poste ĝi apartenis al la ŝtato kaj ekde 1995 ĝi estas akcia kompanio.

Historio de la banloko nedisigeble kuniĝas kun la kastelo Bojnice. Temas pri romantika kastelo, kun parte origina gotika kaj renesanca bazo. La kastelo aperas en multaj filmoj kaj ĉiujare okazas en ĝi la konata Festivalo de spiritoj kaj monstroj, ege populara ĉe infanoj. Nuntempe ĝi estas administrata de la Slovakia nacia muzeo. Sub la kastelo estis ankaŭ malkovrita kaverno kaj en apuda granda parko kreskas la plej malnova arbo en Slovakio, proksimume 700-jara tilio.

Dum la ekskurso ni vizitos ankaŭ la faman bestoĝardenon. Lastatempe ĝi strebas orientiĝi al raraj kaj endanĝerigitaj bestospecioj – interalie la cerkopitekeno Roloway (speco de simio) kaj la antilopo Bongo.

Banská Bystrica – urbo, Donovaly (monto Zvolen, fabel-urbeto Habakuky)

La ĉefplaco de Banská Bystrica
Fonto: Wikimedia Commons

(30 EUR, 2017-07-19)

Unue atendos nin vizito de la urbo Banská Bystrica – ties urbocentro, rakonto pri la vidindaĵoj, libera tempo por promeno, suveniroj, tagmanĝo. Plie ni vizitos ĉarmegan fabel-urbeton Habakuky, kiu estis inspirita kaj konstruita surbaze de slovakaj fabeloj.

Por la plej turismemaj partoprenantoj la vojo daŭros plu al Donovaly ĝis la montopinto Zvolen (senrilata kun la samnoma urbo), de kie oni povas sperti belegan panoramon. Nepre rekomendinda travivaĵo!

Starto: 8:45, reveno: 19:00.