Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017

Kotizoj

Aliĝkotizoj

La aliĝkotizoj kovras nur parton de la kostoj de la aranĝo. La reston de la programkostoj kovros alifontaj subvencioj.

Partoprenantoj malpli ol 18-jaraĝaj pagas simbolan partonprenkotizon: 15 EUR.

Infanoj ĝis 6 jaroj ne pagas aliĝkotizon.

Studentoj sub 26 jaroj kaj emerituloj ekde 62 jaroj ricevas rabaton: 5 EUR.

Aliĝdato A-landano B-landano C-landano
Ĝis 2017-02-28 55 € 40 € 25 €
Ĝis 2017-04-30 65 € 50 € 35 €
Ĝis 2017-07-05 75 € 60 € 45 €
Post 2017-07-05 100 € 85 € 70 €

Landokategorioj:

Rimarkoj:

Manĝokotizoj

Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo: kunvianda, vegetara, vegana.

Rimarko: Ni petas la viandmanĝantojn pri atento:

Dum SES funkcias t.n. "verda rabato". Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare, aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do je 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-)

Ŝanĝoj pri manĝomendoj estos akceptataj plej malfrue ĝis la 10-a de julio. Pri specialaj bezonoj aŭ deziroj bonvolu informi la organizantojn anticipe.

Manĝo/persono 1 tago Tuta aranĝo
Tuttaga manĝo – vegetara / vegana 12.5 € 100 €
Tuttaga manĝo – kunvianda 13.5 € 108 €
Matenmanĝo – vegetara / vegana 4 € 32 €
Matenmanĝo – kunvianda 4.5 € 36 €
Tagmanĝo – vegetara / vegana 4.5 € 36 €
Tagmanĝo – kunvianda 5 € 40 €
Vespermanĝo – vegetara / vegana 4.5 € 36 €
Vespermanĝo – kunvianda 5 € 40 €

Rimarko: Menditaj manĝoj komenciĝas per vespermanĝo la 2017-07-15 (aŭ de via alventago, se vi alvenos post la komenco) kaj finiĝas per tagmanĝo la 2017-07-23 (aŭ de via forirtago, se vi foriros antaŭ la fino). Se vi havas aliajn preferojn, bonvolu kontakti nin.

Loĝkotizoj

Loĝado/persono Unu nokto / Ĉiu aldona nokto Tuta aranĝo (8 noktoj)
Unu persono sola (en 2-lita ĉambro) 20 € 140 €
Ĉambro (ceteraj) 13 € 91 €
Ĉambro (studentoj ĝis 26 jaroj)* 10 € 70 €
Propra tendo aŭ loĝaŭto 5 € 35 €

*Studentoj de mezlernejoj kaj universitatoj havas rajton je rabatita prezo de loĝado. Por ricevi vian ĉambron malpli koste, bonvolu plenigi la numeron de via ISIC-karto aŭ alia studenta identigilo en la aliĝilo.

Rimarkoj:

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Slovakio, ĝia kosto estas 35 EUR. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 EUR kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

Rimarko: Oni pagas la kotizon, ĉar invitleteroj devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis 2017-06-15. Se vi do bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso katka@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.

Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj doni al la SES-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadejo, sed oni ne povas tion komplete garantii. Aldone oni espereble eldonos la vizojn pli rapide ol kutime.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2017-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi povos uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie: