ესპერანტოს საზაფხულო სკოლა 2021

Rete, 2-a ĝis 11-a de julio 2021
La traduko en ĉi tiu lingvo estas 26% kompleta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en Esperanto kaj .

SES 2021 – nur virtuale (fizika SES en Ĉeĥio en 2022)

Kun bedaŭro ni informas vin, ke SES 2021 ne okazos ĉi-jare fizike en Ĉeĥio – kiel antaŭe planite. Sed aliflanke – kun ĝojo ni informas vin, ke ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde!

La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2021 okazu kiel kutime, tial ni preparas por vi specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon! Duan fojon do vi havos la ŝancon lerni Esperanton dum SES kaj samtempe resti hejme! ☺

Tiu ĉi SES okazos de la 2-a ĝis 11-a de julio 2021, kaj la ĉefa instruado okazus dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili – lunde-vendrede).

Nuntempe ni diligente laboras pri la detaloj de ĉi-jara, pure reta SES: pri ties formo, datoj, enhavo kaj la retpaĝo. Kiam ni havos pli da informoj, ni sciigos vin! Ĝis tiam restu sanaj, lernu kaj praktiku Esperanton kaj antaŭĝoju la somerajn virtualajn Esperanto-aranĝojn!

Rimarko: Tiu ĉi situacio pri la kronviruso certe nin, organizantojn ne ĝojigas – tamen, aliflanke, pere de tia ĉi “virtuala SES” povos tiun ĉi nian retan Esperanto-lernejon partopreni eĉ pli da homoj ol kutime. Ja ne necesos vojaĝi, pagi por tranoktoj/manĝoj ktp. Ni do esperas, ke al multaj el vi eblos partopreni – niaj instruistoj jam antaŭĝojas pri vi! Kaj se vi konas homojn, kiuj povus interesiĝi pri ĉi-speca virtuala SES, nepre informu ilin – la aranĝo ja povas taŭgi por diversaj personoj, kiuj pro ajna kialo (financoj, tempo-manko, distanco ktp.) ne povus/as partopreni kutiman SES-on aŭ tradiciajn Esperanto-eventojn ĝenerale.

Rekomendu al ili partoprenon – por nun sufiĉas sekvi aŭ nian Facebook-paĝon aŭ kontroli la retejon de SES por pli da informoj.

Via SES-teamo

La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton

Rete, 2-a ĝis 11-a de julio 2021

  • Lernu kaj praktiku Esperanton
  • Ekkonu homojn el diversaj landoj
  • Amuziĝu dum bunta taga kaj vespera programo
  • Ĝuu la etoson de Esperantujo

Ekscii pli

Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera Esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. La celo estas krei ĉiujaran semajnan someran internacian lernejon de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj aŭ volas eklerni, aŭ plibonigi sian Esperanton. SES estas pli longa ol kutimaj Esperanto-aranĝoj kaj daŭras 8 tagojn.

Somera Esperanto-Studado (SES 2021) okazis de la 2-a ĝis 11-a de julio 2021.

SES 2021 okazos rete, pro la pandemia krizo kaj neeblo organizi ĝin, kiel antaŭe planite, en Ĉeĥio. Ni strebos provizi al vi bonegan internacian sperton en tiu ĉi malfacila tempo.

La kvalita instruado certe ne mankos dum la virtuala evento. Atendos vin ankaŭ la literatura kurso, diversaj prelegoj, koncertoj kaj multe pli.

Veras ke ne okazos ekskursoj, vingustumado nek nokta diskejo, sed ni strebos ke sento de Esperantujo certe ne manku. ☺

Aŭspicio

Somera Esperanto-Studado (SES 2021) okazos sub la aŭpicio de:

Universala Esperanto-Asocio

მედიაპარტნიორები

TEJO ESF

Esperantisto SlovakaLa Ondo de Esperanto