| SES 2015 Partopreno Praktikaj Organizantoj Sub aŭspicio de Ni rekomendas | SES / ProgramoKrom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaŭ pluraj aliaj programeroj:  Kultura programo
 Vidu pli ĉe: Kultura programo LibroservoDum la tuta SES ankaŭ ĉi-foje atendos vin riĉa libroservo; en ĝi vi havos unikan eblon aĉeti tre diversajn Esperanto-varojn. Libroj, KD-j, DVD-j, T-ĉemizoj, insignoj, glumarkoj — ĉio tio kontraŭ tre favoraj prezoj. Profitu la eblon riĉigi vian E-kolekton kaj vizitu la libroservon! Novula programoPor komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, diskutoj kaj prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo. Pri novuloj zorgos dum la aranĝo t.n. "anĝeloj" – spertaj esperantistoj, pretaj helpi kaj/aŭ konsili. Prelegoj
 Kursetoj kaj metiejoj
 Sporta programo
 Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on. Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo. |