Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2015

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Instruado

La instruadon de Esperanto dum SES gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.

Dum la alventago (2015-07-11) okazos mallonga enir-testo, por povi bone dividi la lernantojn laŭ lingvonivelo. Fine de la aranĝo ili ricevos atestilojn pri partopreno en 26-hora lingvokurso ĉe la nivelo A1–C1, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

Memtaksado

Por mezuri vian nunan Esperanto-nivelon, ni invitas vin preni 5 minutojn por respondi al reta demandaro. Danke al viaj respondoj, ni povos proponi al vi la grupon, kiu plej taŭgas al via nivelo. Tiu nivel-mezurado ne koncernas la tutkomencantojn.

La demandaro estas en 12 lingvoj. Por plej fidindaj rezultoj, ni rekomendas al vi plenigi ĝin en via denaska lingvo.

CatalàČeštinaDeutschEnglishEspañolEsperantoFrançaisItalianoMagyarPolskiРусскийSlovenčina

Instruistoj

Nivelo A1


Victor SOLÉ (CAT)

Nivelo A2


Gražina OPULSKIENĖ (LT)

Nivelo B1


Peter WEIDE (DE)

Nina PIETUCHOWSKA (PL)

Nivelo B2

Niveloj C1–C2

Nomoj de pliaj instruistoj aperos baldaŭ.

Specialaj eroj de la programo

Esperanto-literaturo kaj kulturo

Per Esperanto eblas ne nur ami kaj kvereli, kunsidi kaj forgesi akuzativojn, sed ankaŭ verki literaturajn tekstojn. Jam ekde Zamenhof en nia lingvo estiĝis poemoj, romanoj, noveloj kaj tiel plu ĝis kanto-tekstoj rande de beletro. Venu al nia kurso, kaj vi kleriĝos pri literaturo en Esperanto kaj ni montros al vi kiel verki (mal)bonan poemon!

Surbaze de la deziroj kaj de la konsisto de la partoprenantoj, ni traktos diversajn temojn, ekzemple:

  • Enkonduko al la t.n. E-kulturo kaj E-literaturo, konkrete al la originalaj poezio kaj prozo kaj al la periodoj de la originala E-literaturo (laŭ Sutton).
  • Aparta pritrakto de pluraj gravaj aŭtoroj kiel William Auld, Baldur Ragnarsson, Roberto Passos Nogueira, Mauro Nervi, Mao Zifu, ktp.
  • Tradukado de beletraj tekstoj.
  • Rilato inter kantotekstoj kaj poezio.
  • Redaktado de internacia kultura kaj literatura revuo (kun Beletra Almanako kiel aktuala ekzemplo).
  • Eldonado de E-libroj.
  • Recenzado de beletraĵoj.

Nicola Ruggiero (IT)

Nicola Ruggiero (Italio, 1986). Naskiĝis en Mola di Bari, Apulio, suda Italio, nuntempe loĝanta en Seltjarnarnes, apud Rejkjaviko, Islando. Ekde 2006 komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio, iama B-komitatano de TEJO, prezidanto de Itala Esperantista Junularo 2006-2008. Publikigis La ĉerizarboj de Lucullo, eseon en La lingvo serena, plenverkaro de Baldur Ragnarsson. Prelegis pri La Infana Raso kaj pluraj E-aŭtoroj en multaj kongresoj, laste pri Baldur Ragnarsson dum la UK en Rejkjaviko. Publikigis la poemaron Taglibro de nenifaranto en 2008 kaj gajnis plurfoje premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Kontribuas ofte en Beletra Almanako per poemoj, prozaĵoj kaj eseoj.


Russ Williams (US)

Russ Williams naskiĝis en Usono kaj loĝas en Polujo. Li kontribuis traduke kaj verke al Kancer-Kliniko, La Gazeto, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto, Esperantista Vegetarano, ktp; tradukis kaj subtekstigis filmojn; estas laŭreato de la traduka konkurso LIRO; kontribuis al kelkaj libraj traduko-projektoj kiel La aventuroj de Ŝerloko Holmso; partoprenis kaj organizis kritikajn rondojn por verkistoj. Krom legi esperantajn librojn, li interesiĝas pri historio kaj strategiaj ludoj kiel goo kaj ŝogio.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2015-07-04 17:42