Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2015

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Kultura programo

Koncertoj

Jen detaloj pri jam konfirmitaj koncertoj. Dum SES por vi ludos kaj amuzos vin:

  • Asorti,
  • Kaŝi,
  • B&B,
  • Tabea,
  • Gabo: Tonoj de la vivo,
  • la informo venos baldaŭ.

Asorti

Asorti

Asorti estas familia muzikgrupo el Litovio. La grupo ofte koncertas en Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple en Latvio, Germanio, Finnlando, Svedio, Hungario, Slovakio kaj Belgio. La repertuaro estas diversstila, enhavas kaj originalan E-muzikon, kaj tradukojn de popularaj konataj mondaj kantoj. Ilia koncerto certe kantigos kaj dancigos vin.


Kaŝi

Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The living Music Box. Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Dum SES li mojosigos la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.


B&B

B&B

“B&B”, “Betulo kaj Bertilo” aŭ (duonŝerce) “La Instruistoj” estas Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren. Ili muzikas kune de dek du jaroj, kaj koncertis interalie en Arkones, SES kaj NASK. B&B prezentos al vi aron da kantoj, parte origine Esperantaj, parte tradukitaj el diversaj naciaj lingvoj kaj rearanĝitaj por fluto, gitaro kaj voĉoj. Plejparte tio estas baladoj, kiuj rakontas pri kortuŝaj flankoj de la vivo: memoroj dolĉaj kaj amaraj, amo feliĉiga kaj malfeliĉiga, disiĝo, morto kaj multo alia.


Tabea

Tabea

Tabea el Germanio faros harpan koncerton.

Gabo: Tonoj de la vivo

Temas pri medita-kuraca sidado kun uzado de vibrafono kaj tamburoj, kune kun diskuto kaj klarigo pri unuopaj solfeĝaj tonoj, iliaj efikoj kaj aplikado al vivo.


Divadlo DOMA

Teatro

DOcela MAlé divadlo (“Tute malgranda teatro”, mallonge divadlo DOMA) aperis en 1994 kaj ekde 2006 la ensemblon administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi hodiaŭ havas 30 membrojn aĝantajn inter 12 kaj 25 jarojn. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj. En 2013 ili preparis version en Esperanto de la teatraĵo de Karel Čapek R. U. R., kiun ili prezentos al vi dum SES 2015. Vi povas vidi videon de tiu teatraĵo ĉi tie.

Diskejo

Ĉiunokte atendos vin diskotekoj kun internacia muziko de diversaj muzikstiloj. Tuj apud drinkejo, en la diskejo vi havos eblon eluzi vian energion, se ajna restos al vi post la tuta tago :) Amuziĝemaj kaj dancemaj partoprenantoj, nepre venu kaj etosigu la noktan vivon dum SES!

Kinejo

Ĉiutage estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj aŭ eĉ rekte dublitaj en Esperanto. Atendas vin diversaj specoj de filmoj – fabeloj, dokumentoj, komedioj, scienc-fikcioj. Detala programo de la filmoprojekciado aperos en la program-libro de SES.

Internacia kuirarta festivalo


Internacia kuirarta festivalo
(fonto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska)

Ĉu vi interesiĝas pri la kulturoj de la mondo? Jen oportuno ekkoni la gustojn de aliaj landoj. Dum la internacia kuirarta festivalo vi povos senpage elprovi diversajn eksterlandajn specialaĵojn. Por sukcesa festivalo, ĉiu partoprenanto kunportu ion de sia lando (manĝeton, sukeraĵon / kukon / keksojn, trinkaĵon, alkoholaĵon, ktp.).

Plej bonas famaj aŭ strangaj aferoj (aŭ ambaŭ), kiujn oni ne sukcesas aĉeti eksterlande. Ĉiu lando havos tablon por prezenti la kunportitaĵojn kaj la ĉambro iĝos bazaro de malsamaj gustoj.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2015-06-23 15:55