Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2013

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

SES /

Instruado

La instruadon de Esperanto dum SES gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.

Dum la alventago okazos mallonga enir-testo, por povi bone dividi la lernantojn laŭ lingvonivelo. Fine de la aranĝo ili ricevos atestilojn pri partopreno en 26-hora lingvokurso ĉe la nivelo A1-C1, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

Instruistoj

Nivelo A1

Nivelo A2

Nivelo B1

Nivelo B2

Niveloj C1–C2

KER-ekzamenoj ĉi-jare ne okazos pro nesufiĉa kvanto de aliĝintoj.

Filmeto pri la KER-ekzamenoj:

KER-ekzamenoj

Ĉi-jare dum SES eblos denove trapasi novtipan ekzamenon pri Esperanto-scio laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), organizitan de UEA-ITK. Kondiĉe ke sufiĉa kvanto de interesiĝantoj aliĝos ĝis la dato 2013-07-10 (minimume estas necesaj 12 homoj por grupo/nivelo), ekzamenoj povos okazi je ĉiu el la tri ekzistantaj niveloj: B1, B2 kaj C1. La kandidatoj rajtos submetiĝi al la kompleta ekzameno, t.e. ambaŭ la skriba kaj la parola partoj, aŭ laŭ sia elekto nur al unu el ili.

Kaze de sukcesa ekzameniĝo, la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonas al la kandidato kvarlingvan oficialan diplomon.

Atentigo: La kosto de la KER-ekzameno ne estas inkuzivita en la aliĝkotizo por SES. La ekzameno estas pagenda aparte, rekte surloke, laŭ aparta kotiztabelo.

Por aliĝi al la ekzameno, elŝutu la aliĝilon en formato DOC aŭ PDF, plenigu la formularon kaj sendu ĝin retpoŝte al Katalin Kováts.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2013-11-22 12:51