Somera Esperanto-Studado 2022

Trenčín (Slovakio), 2-a ĝis 10-a de julio 2022
Nuligita

Privateco

Por la celo de datumprotekta leĝaro, la respondeculo pri viaj personaj datumoj estas Edukácia@Internet (nomata “ni” en ĉi tiu deklaro pri privateco).

Ĝeneralaĵoj

Ni serioze traktas protekton de viaj personaj datumoj. La jena teksto donas superrigardon de tio, kio okazas al viaj personaj datumoj, kiam vi vizitas nian retejon aŭ aliĝas al Somera Esperanto-Studado. Persona informo estas ĉiu datumo, per kiu vi povus esti persone identigita. Detalaj informoj pri protekto de datumoj troviĝas en ĉi tiu deklaro pri privateco.

Kolektado de datumoj en nia retejo

Kiu respondecas pri kolektado de datumoj en ĉi tiu retejo?

La datumojn kolektatajn en ĉi tiu retejo kolektas:

Kiujn informojn ni kolektas pri vi?

Ni kolektas kaj prilaboras la jenajn datumojn pri vi:

Se dum aliĝo vi uzas pagon per bankokarto, sciu, ke ni ne kolektas datumojn de via bankokarto.

Kial ni kolektas tiujn informojn?

Ni uzas tiujn informojn en la jenaj manieroj:

Protektado de datumoj

Kiom longe ni konservos viajn informojn?

Ni konservos datumojn pri vi dum maksimume 15 jaroj post ricevo de via konsento, krom se leĝaj devigoj postulas alie aŭ se ni estas devigataj forigi tiajn datumojn de niaj datumbazoj.

En kelkaj cirkonstancoj ni povas anonimigi viajn personajn datumojn por esploraj aŭ statistikaj celoj, kaj tiam ni povos uzi tiajn informojn senlime sen sciigi vin.

Kun kiuj ni povas kundividi viajn informojn?

Povos esti necese, ke ni kundividos viajn personajn informojn kun la jenaj triaj partioj:

Ni postulas, ke ĉiuj triaj partioj, kun kiuj ni kundividas viajn datumojn, respektu la sekurecon de viaj personaj datumoj kaj traktu ilin laŭleĝe. Ni permesas al tiuj triaj partioj prilabori viajn personajn datumojn nur por specifaj celoj kaj laŭ niaj instrukcioj.

Vi konsentas, ke kun la celoj establitaj en la ĉi-supra sekcio “Kial ni kolektas tiujn informojn?” ni rajtas kundividi viajn personajn informojn kun la supremenciitaj partio.

Kiel viaj datumoj estas konservataj kaj sekurigataj?

Ni konsideras vian sekurecon tre serioze kaj engaĝiĝas protekti viajn personajn kaj financajn informojn.

Ni starigis sekurecajn rimedojn por malhelpi akcidentan person, uzadon, modifon, malkaŝon aŭ aliron sen permeso de viaj personaj datumoj. Ni ankaŭ permesas aliron al viaj personaj datumoj nur al laborantoj kaj partneroj, kiu havas laboran bezonon aliri ilin. Ili prilaboros viajn personajn datumojn nur laŭ niaj instrukcioj kaj devas teni ilin sekretaj.

Kiam personaj datumoj estas sendataj per la Interreto, ni ĉifras ĝin per la ĉifran teknikon Transfer Layer Security (TLS) aŭ similan. Vi povas rekoni ĉifritan konekton en via retumilo kiam la adreso en la adresbreto ŝanĝiĝas de http:// al https:// kaj serura ikono aperas apude.

Ni havas procedojn por prizorgi suspektatan likon de personaj datumoj kaj sciigos vin kaj taŭgan reguliganton de ajna liko, se leĝo postulas tion.

Sendado de viaj personaj datumoj ekster la Eŭropan Ekonomian Areon (EEA)

Ni uzas servon de Google LLC, kiu havas sidejon en 1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, Usono (poste nur “Google”). Datumoj, inkluzive de viaj personaj datumoj, estas enmetataj en programojn de Google kaj konservataj en iliaj serviloj en Usono. Tio signifas, ke viaj personaj datumoj estas sendataj ekster la Eŭropan Union, nome al Usono.

Ni volas informi vin, ke GDPR permesas sendadon de personaj datumoj al aliaj landoj ekster la Eŭropa Unio, interalie kondiĉe ke la Eŭropa Komisiono decidis, ke tiuj landoj certigas sufiĉan nivelon de protekto. Laŭ la decido pri sufiĉeco de la Eŭropa Komisiono, Usono estas lando kun sufiĉa nivelo de protekto per la kadro Privacy Shield, kiu estis adoptita la 12-an de julio 2016. Google certias, ke dum sendado de personaj datumoj de Eŭropa Unio al aliaj landoj, ĝi plenumas la kondiĉojn de la leĝaro, kiu certigas saman nivelon de protekto kiel la leĝaj postuloj de la Eŭropa Unio, inkluzive de la kadro Privacy Field. Google provizas detalajn informojn pri la leĝaj konsideroj, kiuj rilatas al sendado de personaj datumoj; vi povas legi ilin en ilia retejo: https://policies.google.com/privacy/frameworks.

Kio estas viaj rajtoj?

Kiam prilaborado de viaj personaj datumoj dependas de via konsento, vi povas rezigni de tiu konsento iam ajn.

Vi havas la jenajn rajtojn. Vi povas plenumi tiujn rajtojn iam ajn kontaktante nin per la adreso supre aŭ per retpoŝto al ses@ikso.net. Vi rajtas:

Se vi havas problemon aŭ demandon rilate al viaj datumoj, aŭ volas sciigi nin pri malĝusta datumo, bonvolu kontakti nin per la manieroj priskribitaj supre.

Vi ne devos pagi al ni por aliri viajn personajn datumojn (aŭ por efektivigi ajnan alian rajton). Tamen, se via peto estas klare senbaza, ripeta aŭ troa, ni povas pagigi etan koston aŭ rifuzi plenumi vian peton en tiaj cirkonstancoj.

Ni povos bezoni peti specifajn informojn de vi por helpi al ni konfirmi vian identecon kaj certigi vian rajton aliri viajn personajn datumojn (aŭ efektivigi ajnan alian rajton). Tio estas sekureca procezo por certigi, ke personaj datumoj estas malkaŝitaj nur al la persono, kiu rajtas ricevi ilin. Ni ankaŭ povas kontakti vin por peti pliajn informojn rilate al via peto, por helpi al ni respondi rapide al vi.

Ni strebas respondi ĉiujn legitimajn petojn ene de unu monato, tamen povas okazi, ke ni bezonas pli da tempo por plenumi vian peton, precipe se ĝi estas aparte kompleksa aŭ se vi faris plurajn petojn. En ĉi tiu kazo ni sciigos vin.

Eksteraj ligiloj

Nia retejo povas enhavi ligilojn al eksteraj retejoj, kromprogramoj kaj aplikaĵoj. Klaki al tiaj ligiloj aŭ aktivigi tiajn kromprogramojn aŭ aplikaĵojn povas ebligi al triaj partioj kolekti aŭ kundividi informojn pri vi. Ni ne regas tiujn eksterajn retejojn kaj ne respondecas pri iliaj privatecaj deklaroj. Kiam vi eliras el nia retejo, ni instigas vin legi la privatecajn deklarojn de ĉiu ekstera retejo, kiun vi vizitas, por kompreni iliajn respektivajn privatecajn politikojn.

Kuketoj

Ni uzas kuketojn por analizi, kiel vi uzas nian retejon.

Ĉi tio ebligas al ni kompreni vian uzadon de la retejo kaj spuri uzmanierojn. Ni uzas ĉi tiun informon por helpi al ni disvolvi kaj plibonigi niajn retejon kaj produktojn kaj/aŭ servojn responde al tio, kion vi povus voli aŭ bezoni.

Vi povas agordi vian retumilon tiel, ke ĝi rifuzu ĉiujn aŭ kelkajn kuketojn, aŭ por ke ĝi sciigu vin, kiam retejoj enmetas aŭ aliras kuketojn. Konsciu tamen, ke se vi elektos malaktivigi aŭ rifuzi kuketojn, kelkaj partoj de nia retejo povas iĝi nealireblaj aŭ ne funkcii bone por vi.

Kuketo estas malgranda teksta dosiero, kiun ni konservas en via aparato. Nia retejo uzas kuketojn por distingi vin de aliaj uzantoj de la retejo. Kuketoj ankaŭ provizas al ni informojn pri tio, kiel la retejo estas uzata, por ke ni povu igi ĝin tiel ĝisdata, taŭga kaj senerara, kiel eblas. Nia retejo uzas la sekvajn specojn de kuketoj:

Kuketoj estas uzataj de preskaŭ ĉiuj retejoj kaj ili neniel damaĝas vian sistemon.

Via konsento aplikiĝas al la domajno: ses.ikso.net.

Ŝanĝoj en nia privateca deklaro

Ĉi tiu deklaro povas esti ĝisdatigata de tempo al tempo. Bonvolu kontroli ofte por vidi ĝisdatigojn aŭ ŝanĝojn en nia privateca deklaro.