el Somera Esperanto-Studado (SES) 2014 RU

SES: Instruado

La instruadon de Esperanto dum SES gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.

Dum la alventago (2014-08-17 17:00) okazos mallonga enir-testo, por povi bone dividi la lernantojn laŭ lingvonivelo. Fine de la aranĝo ili ricevos atestilojn pri partopreno en 26-hora lingvokurso ĉe la nivelo A1–C1, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

Instruistoj

Konatiĝu kun la listo de la instruistoj el Rusio. La bravan taĉmenton baldaŭ kompletigos instruistoj de aliaj landoj.

Nivelo A1-A2


Aleksandro Blinov (RU)

Aleksandr Blinov (u. Ĉeboksaro) estas elstara esperantisto kaj sociaganto por la ĉuvaŝa lingvo kaj kulturo, lanĉinta la movadon de Lingvaj Festivaloj en Sovetunio laŭ la klasika modelo de Denis Keefe. Dank’al liaj penoj en Ĉeboksaro oktobre-2014 tiu festivalo pasos jam la 19-an fojon. Aleksandro estras la propran firmaon, estas tradukisto kaj instruisto en privata lernejo pri la franca, la itala, la ĉuvaŝa kaj Esperanto. Iĝinte esperantisto en 1986, li multe kaj sukcese instruis Esperanton laŭ la aŭtora interaktiva metodo “Vojaĝo al Afriko”, estis fondinto kaj enspiranto de la Esperanta Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (EAĈR).

Nivelo B1


Szabolcs Szilva (HU)

Szabolcs Szilva, konata kiel Sabi, estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando. En 2011 li finis Instruistan Trejnadon en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, kie li ankaŭ studas pri Interlingvistiko kaj specialiĝas pri instruado. En Varsovia Universitato li magistriĝas en finnugra filologio.
Sabi instruas Esperanton jam de 5 jaroj. Li akiradis spertojn pretigante dum privataj lecionoj hungarojn por trapasi KER-ekzamenojn, mem gvidis skriban ekzamensesion, gvidis kurson por centoj(!) da junuloj en lernejoj en Mazara del Vallo, Italio, instruis dum diversaj E-aranĝoj en diversaj landoj de la mondo. Li jam ĝojatendas instrui ankaŭ en Rusio.

Nivelo B2


Darja Zelenina (RU)

Darja Zelenina (u. Ĉelabinsko) estas specialisto pri ĝermanaj lingvoj kaj interkultura komunikado, dum kelkaj jaroj laboris kiel tradukisto kaj lingvoinstruisto, kaj nun organizas fremdlingvajn parolklubojn kaj skribas por la paĝaro pri lingvaj eventoj en la urbo, podkastas pri lingvoj. Ŝi esperantistiĝis antaŭ kvin jaroj kaj ekde tiam aktive partoprenis e-aranĝojn, verkis artikolojn pri Esperanto en Sovetunio kaj pri esperantista kulturo; parolas Esperanton ĉiutage. Dum la regionaj kaj internaciaj E-renkontiĝoj Darja gvidis novulan programon kaj distrajn ludojn.

Nivelo C


Aleksandr Melnikov (RU)

Aleksandr Melnikov (el Rostovo ĉe Dono) estas esperantisto ekde 1965 kaj diplomita instruisto. Li dum multaj jaroj prezidis la Rostovan Esperanto-klubon kaj estis interalie estrarano kaj prezidanto de la Sovetia Esperantista Junulara Movado. Li verkis kaj kunverkis dekon da libroj kaj centon da artikoloj publikitaj en Sovetio/Rusio kaj eksterlande, en la rusa kaj en Esperanto. Li instruas Esperanton ekde 1968 kaj gvidis kursojn en multaj urboj de Sovetio/Rusio, pluraj eŭropaj landoj kaj Usono.

Specialaj eroj de la programo

Tradukista kurso


Mikaelo Bronŝtejn (RU)

Mikaelo Bronŝtejn (u. Tiĥvin) estas mondfama Esperanta tradukisto, verkisto, poeto, bardo, kantisto. Li verkis kaj tradukis pli ol 20 librojn. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio “Antoni Grabovski”. Seninterrompa kreado enkadriĝas en movadajn aktivecojn - de prezidanto de Soveta Esperanta Junulara Movado (SEJM) en junaĝo ĝis gvidado de artaj programoj en Universalaj Kongresoj. Lastajn jarojn Mikaelo regule turneas en Eŭropo kun kultur-historiaj prelegoj kaj koncertoj. Li havas grandan sperton pri instruado de Esperanto, speciale por lingvaj perfektemuloj, brile gvidis tradukistajn kursojn por diverslingva partoprenantaro.

Tutperioda kurso pri la rusa lingvo


Natalja Laziĉ (RU)

Natalja Laziĉ estas profesia instruisto pri la rusa kiel fremda lingvo laŭ la baza klero. En la jaro 2008 ŝi finstudis en la Moskva ŝtata universitato en la fakultato pri ĵurnalistiko kaj en la sama universitato ricevis la kleron laŭ la fako “Instruado de la rusa kiel fremda lingvo”. Ekde tiam jam ekde 6 jaroj ŝi instruas la rusan lingvon al eksterlandanoj – homoj de diversaj nacioj, aĝoj kaj profesioj. Preskaŭ 4 jarojn Natalja vivis kaj instruis la rusan en Serbio, en la Academy Language Centre (urbo Novi Sad). Nun ŝi laboras en Moskvo en la firmao Liden & Denz Russian Language Centre. “Mia ĉefa celo," diras Natalja, "estas instrui la homojn komunikiĝi en la rusa lingvo, parole kaj skribe. Kaj montri, ke la rusa lingvo tute ne estas tiom komplika, kia ĝi foje ŝajnas.”
Partopreninte en la pasinta jaro la Moskvan Lingvan Festivalon kiel prezentanto de la serba lingvo, Natalja ekinteresiĝis pri Esperanto kaj ĵus tre sukcese finis la bazan paroligan kurson de Irina Gonĉarova “Faru la Rondon”. Nun ŝi frekventas la Daŭrigan kurson pri Esperanta gramatiko kaj prepariĝas por la maja KER-ekzameno. Malgraŭ ke ŝia metodo de instruado ne antaŭvidas multan uzadon de naciaj lingvoj (kaj ŝi scipovas la anglan, la italan kaj la serban), ŝi ŝatus scipovi libere komuniki en Esperanto kun siaj SES-lernantoj.

URL: https://ses.ikso.net/2014/ru/Instruado
Laste modifita je 2014-08-07 11:55