Atenton: karaj alilandanoj, bonvolu sendi al la respondeculo pri Moskvaj Tagoj Svetlana Smetanina (svsmetanina@yandex.ru) informojn pri viaj alvenoj (dato, tempo, stacidomo/flughaveno), se vi ankoraŭ tion ne faris. Ni ŝatus renkonti kaj akompani vin al la gastejo. Dankon!
Veno de gastoj, akceptado en flughaveno(j), enloĝigo al junularaj gastejoj aŭ hoteloj (laŭdezire). Respondecas MEA-MASI kaj Irina Gonĉarova.
Horo | Programo | Prezo |
---|---|---|
09:00–11:00 | Vizito de la muzeo de rusa ĉiutaga vivo. | 5 € |
11:30–14:30 | Busa ekskurso tra Moskvo. Ekiro de la Maneĝa placo. Ĉefaj vidindaĵoj: Katedralo de Kristo la Savinto, teatro Bolŝoj, kajo de la rivero Moskva, Paseraj Montoj (Moskva Universitato), ambasadora Kvartalo, Novvirgulina monaĥinejo, Parko de Venko en la Kliniĝa Monto, Moskva-Siti, strato Tverskaja, nova kaj malnova Arbat. | 10 € |
15:00–16:00 | Tagmanĝo en Arbat. | 7–12 € |
16:30–18:00 | Pieda ekskurso: antikvaj stratetoj de Moskvo. | |
18:30–19:30 | Vespermanĝo. | 7–12 € |
20:00–21:00 | Moskva metroo, la plej bela en la mondo. | Prezo de metrobileto |
Horo | Programo | Prezo |
---|---|---|
10:00–13:00 | Vizito de la fama bildgalerio de la fratoj Tretjakov. | 12 € |
13:00–14:00 | Tagmanĝo. | 8–10 € |
15:00–17:00 | Ŝippromeno laŭ la rivero Moskva. | 12 € |
18:00–21:00 | Vizito de la teritorio de VDNH (Tutrusia Ekspoziciejo, grandega parko kun vidindaĵoj, fontanoj, monumentoj). Veturado per leĝera metroo. | Prezo de metrobileto |
Por dezirantoj, vizito de la apuda muzeo de Kosmo (maksimume 15 homoj). | 7 € | |
Vespermanĝo en VDNH. | 10–12 € |
Horo | Programo | Prezo |
---|---|---|
10:00–13:00 | Vizito de Kremlo kaj Ruĝa placo. | 11 € |
13:00–14:00 | Tagmanĝo en GUM (Granda Universala Magazeno). | 10 € |
15:00–17:00 | Butikumado. Por dezirantoj: vizito de Kolomenskoje, somera rezidejo de rusaj caroj, palaco de Aleksej Miĥajloviĉ (patro de Petro la Granda). | 4 € |
18:00 | Libera tempo. |
Horo | Programo | Prezo |
---|---|---|
11:00 | Komuna busveturo al la bazejo “Komponent”, la loko de SES RU. | 6 € |
Niaj gastoj loĝos en la “Bear-Hostel na Arbate”, kiu troviĝas en la strato Novij Arbat kaj facile atingeblas piede de la metrostacio “Arbatskaja”.
Kiel alveni al “Bear-hostelo en Arbat” kie loĝos SESanoj dum la Moskvaj Tagoj:
Adreso: strato Bolŝaja Molĉanovka, 23, enirejo n-ro 2, 5-a etaĝo
De la metrostacio Arbatskaja (helblua linio Filjovskaja) turnu vin dekstren, antaŭ la ŝoseo vi ekvidos la subteran trapasejon, malsupreniru, iru dekstren kaj transiru al la kontraŭa flanko de la ŝoseo. Eliru el la trapasejo maldekstren kaj moviĝu rekten. Atinginte la bankon PSB Promsvjazbank eniru la arkon. El la arko iru maldekstren, trovu la enirejon 2, de vi ĝi estas la tria. Premu la sonorilon kaj supreniru al la 5-a etaĝo. Bonvenon!
Noto: la prezo de unu vojaĝo en la metroo estas 40 rubloj.