Somera Esperanto-Studado 2020

Kroměříž (Ĉeĥio), 18-a ĝis 26-a de julio 2020

Loko

SES-urbo

Kroměříž (proksimuma elparolo: “Kromnjeĵiŝ”) estas urbo en la regiono Zlín, kiu situas sur la rivero Morava. Tie loĝas proksimume 29 000 homoj. En 1997 Kroměříž estis deklarita la plej bela historia urbeto en Ĉeĥio. La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la Baroka Episkopa Palaco de Kroměříž, kie estis faritaj scenoj de la filmoj Amadeus kaj Immortal Beloved. Ĝi estis enskribita en la Liston de Monda Heredaĵo de UNESKO en 1998 kune kun la apuda Flora ĝardeno.

SES-ejo

La ĉi-jara SES-ejo troviĝas en tre bela loko, tuj apud la Flora ĝardeno (ĉeĥe: Květná zahrada), kiu estas unu el la Mondaj Heredaĵo de UNESKO.

La ĉefa SES-ejo, kie okazos tranoktado, manĝado, posttagmeza kaj vespera programo, estas studenthejmo (Domov mládeže Štěchovice, Štěchovice 1315/7A, 767 01 Kroměříž, Ĉeĥio). La antaŭtagmezaj kursoj de Esperanto okazos en apuda lernejo (350 m for de la studenthejmo).

La ĉefa SES-ejo konsistas el tri partoj:

La manĝejo troviĝas en la teretaĝo de studenthejmo 1. La studenthejmo havas sendratan retkonekton. Entute estas ĉambroj por maksimume 251 personoj. En la SES-ejo ne troviĝas lavmaŝino. Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi ĉe kotizoj). Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Noto: la komplekso bedaŭrinde havas en pluraj lokoj ŝtupojn, kiuj povas esti malfacilaĵoj por homoj kun paŝproblemoj. Ni pardonpetas al la homoj, kiujn tio ĝenos.

Rimarko: La ejo proponas “normalajn” (ordinarajn) kondiĉojn por tranoktoj, do ne atendu grandan lukson. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn – ni klopodos vin helpi. Vi povas ankaŭ rekte kontakti iun el la apudaj pensionoj kaj hoteloj.

Adreso

Domov mládeže Štěchovice
Štěchovice 1315
767 01 Kroměříž

Ĉeĥio

Alvenebloj

Rimarko: Pri ajnaj aferoj rilate la aranĝon bonvolu ne kontakti la prizorgantojn de la SES-ejo, sed la organizantojn de la aranĝo (vidu la paĝon Kontakto).