Somera Esperanto-Studado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SES
Simbolo
Nomo Somera Esperanto-Studado
Regiono Slovakio
Periodo ĉiujare somere
Organizanto E@I, SKEJ, dum unuopaj jaroj ankaŭ aliaj kunorganizantoj
Ekzistas ekde 2007
Celgrupo Lernantoj de Esperanto
Informa retpaĝo ses.ikso.net
Fota retpaĝo Fotaroj
vdr

Somera Esperanto-Studado, en 2007 nomata Slava Esperanto-Studado, (mallongigo SES) estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ĉiujare, ekde 2007, ĝi okazas somere en Slovakio, kun escepto en 2014, kiam ĝi krom Slovakio okazis ankaŭ en Rusio. Ĝia programo krom instruado konsistas ankaŭ de akompanaj kultur-amuzaj programeroj.[1]

Someran Esperanto-Studadon organizas E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo, unuajn jarojn kunorganizis lernu![2], poste ankaŭ gastigaj urboj kaj, kaze de la Rusia SES, Rusiaj Esperantaj organizoj. Aŭspicion super la renkontiĝo plurfoje transprenis tegmentaj Esperantaj organizoj UEA kaj TEJO, Slovakiaj ministroj de edukado, prezidantoj de gasta memadministra regiono kaj urbestroj de gastaj urboj. Lasta ĉeesta SES okazis en 2019 en Nitra.

Historio[redakti | redakti fonton]

Numero Jaro Urbo Lando Partoprenintoj
15 2022 Kroměříž  Ĉeĥio ne okazis
14 2020 Interreto[noto 1]
13 2019 Nitra  Slovakio 164[3]
12 2018 Liptovský Mikuláš  Slovakio 258
11 2017 Banská Štiavnica  Slovakio 173
10 2015 Martin  Slovakio 190
9 2014 Koltiŝevo  Rusio 87
8 2014 Nitro  Slovakio 248
7 2013 Martin  Slovakio 230
6 2012 Nitro  Slovakio 250
5 2011 Nitro  Slovakio 191
4 2010 Piešťany  Slovakio 190
3 2009 Modra-Harmónia  Slovakio 90
2 2008 Modra-Harmónia  Slovakio 105
1 2007 Pribylina  Slovakio 50

SES 2007[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slava Esperanto-Studado.

Unuan fojon, ankoraŭ sub la nomo Slava Esperanto-Studado, okazis SES en la jaro 2007 en Pribylina, Slovakio. Ĝi estis organizita de SKEJ kaj Liptova Esperanto-klubo partnere de MASI kaj PEJ.[4] La renkontiĝo volis provizi alternativon al precipe amuzigaj kaj ripozaj Esperantaj renkontiĝoj kaj krom instruado de Esperanto celis ankaŭ konatiĝon kun slavaj kulturoj.[5] Laŭplane devus ĉiun jaron SES okazi en alia slava lando.[6] Tiun jaron partoprenis 50 homojn.

SES 2008[redakti | redakti fonton]

Partoprenintoj de SES 2008 dum la ekskurso en la kastelo Smolenice

En la jaro 2008 estis la nomo ŝanĝita al ĝisnuna „Somera Esperanto-Studado”. Organizadon ne plu partoprenis Liptova Esperanto-klubo; tamen al SKEJ aliĝis E@I kaj lernu!. La renkontiĝo funkciis kiel unua eksterreta renkontiĝo de uzantoj kaj kreantoj de lernu!.[4][7]

SES 2008 okazis inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto 2008 en Modra-Harmónia (Slovakio). Partoprenis ĝin 105 partoprenantoj de 25 landoj. Instruis jenaj instruistoj:[7]

SES 2009[redakti | redakti fonton]

En 2009 SES okazis de la 10-a ĝis la 18-a de julio en Modra, Slovakio. Estis 90 partoprenantoj el 25 landoj.[8]

SES 2010[redakti | redakti fonton]

Partoprenintoj de SES 2010.

En 2010 SES okazis inter la 2-a kaj la 10-a de julio en la urbo Piešťany en Slovakio, 80 km de la Slovakia ĉefurbo Bratislavo, kun neantaŭvidite alta nombro de pli ol 200 aliĝintoj kaj ĉirkaŭ 190 partoprenintoj.

SES 2011[redakti | redakti fonton]

Instruistoj de SES 2011.
De maldekstre dekstren estas: Xosé Conde, Nina Pietuchowska, Dalia Pileckienė, Radojica Petrović, Márta Kovács, Stano Marček, Petra Smidéliusz, Julián Hernández Angulo.

En 2011 SES okazis inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto en la urbo Nitro en Slovakio, 90 km de la Slovakia ĉefurbo Bratislavo. Ĝin partoprenis 191 homoj el 28 landoj.[9]

Esperanto-muzikistoj kiel sveda alternativa La Perdita Generacio, litova familia grupo Asorti, Kuba kantaŭtoro Julian kaj germana pianisto Johannes Mueller prezentiĝis dum la aranĝo.[10] Ene de la nacia vespero la folklora ensemblo de familio Hlubocký prezentis tradiciajn slovakajn kantojn kaj poste sekvis gustumado de slovakaj vinoj.

Instruis jenaj instruistoj:

SES 2012[redakti | redakti fonton]

En 2012 SES okazis inter la 21-a kaj la 29-a de julio, denove en la urbo Nitro en Slovakio, 90 km de la Slovakia ĉefurbo Bratislavo. Komence de majo 2012 la kvanto de aliĝintoj jam superis 200. Fine la interretaj aliĝintoj estis 292 kaj la aranĝon efektive partoprenis 250 homoj el 23 landoj. Aŭspicion super la renkontiĝo transprenis Dušan Čaplovič, ministro de edukado de Slovakio kaj Jozef Dvonč, urbestro de Nitro.[11]

Esperanto-muzikistoj kiel JoMo kaj Martin Wiese prezentiĝis dum la aranĝo. Kantaŭtoro Georgo Handzlik krom muzika prezento aktoris kun S. Pilipovič en teatra farso pri kutimoj de esperantistoj.[12] Ene de la nacia vespero la folklora ensemblo Verešvaran prezentis tradiciajn slovakajn kantojn kaj poste sekvis gustumado de slovakaj vinoj el Topoľčianky.

Instruis jenaj instruistoj:

Fine de la aranĝo okazis ankaŭ parolaj kaj skribaj ekzamenoj laŭ la Komuna eŭropa referenckadro (KER) – ekzamenis Petra Smideliusz kaj Márta Kovács.

SES 2013[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo SES 2013.

Somera Esperanto-Studado okazis de la 12-a ĝis la 20-a de julio 2013 en Martin (Slovakio). Partoprenis ĝin 230 personoj el 27 landoj.[13] Aŭspicion transprenis Dušan Čaplovič, ministro de edukado en Slovakio, Juraj Blanár, prezidanto de memadministra regiono de Žilina kaj Andrej Hrnčiar, urbestro de Martin.[14] La 28-an de Decembro 2012, okaze de la 4-a JES, estis lanĉita nova retpaĝaro de SES je la adreso http://ses.ikso.net/ , sendepende de la rekonstruata retejo lernu!.

Dum SES 2013 estis aĉetebla la unua presita lernolibro de la filozofia planlingvo tokipono.[15] Krom Esperantaj artistoj koncertis ankaŭ la slovaka muzikisto Peter Bažík kun sia tiama grupo S.H.O.P, kiuj prezentis 2 siajn unuajn kantojn en Esperanto.[14]

Dum SES estis unuafoje plialtigita prezo de vianda manĝaĵo, kompare kun senvianda; temis pri 1 krome eŭro po tago. La organizantoj tiun ĉi plialtigon nomis „kruel-imposto“, kio estigis viglan diskutadon ĉe la forumo de lernu! (kunorganizanto) kaj ĉe sendependa reta gazeto Libera Folio. Peter Baláž, ĉeforganizanto de SES kaj iniciatinto de la imposto, publike defendis sian decidon:[16]

Citaĵo
 Mi fakte unue vegetaraniĝis, mallonge poste ankaŭ iĝis Esperantisto. Kaj estas por mi daŭre iom strange, ke multaj Esperantistoj ne vidas la paralelon en tiuj ĉi du alternativoj (verda lingvo - verda manĝo). Ili ambaŭ celas pacigi, harmoniigi kaj plibonigi la mondon. 
— Peter Baláž

Post kelkaj tagoj, la organizantoj decidis ŝanĝi la nomon de „kruel-imposto“ al „verda rabato“. Samtempe estis plialtigo por vianda manĝaĵo ŝanĝita al rabato por senvianda.[17]

SES 2014[redakti | redakti fonton]

Jorge Camacho
Nicola Ruggiero

En la jaro 2014 SES unuafoje okazis en du lokoj. Aŭspicion super ambaŭ renkontiĝoj transprenis UEA kaj TEJO.

Ekde la 12-a ĝis la 20-a de julio ĝi okazis en Nitro, kiu estis unu el kunorganizantoj. Aŭspicion transprenis Dušan Čaplovič, ministro de edukado de Slovakio, Milan Bielica, prezidanto de la memadministra regiono de Nitro kaj Jozef Dvonč, urbestro de Nitro.[18] Estis 248 partoprenantoj el 28 landoj.[19] En la programon estis unuan fojon enkondukita speciala kurso pri Esperantaj literaturo kaj kulturo, kiu okazadis dum la tuta semajno paralele al lingvaj kursoj. Gvidis ĝin rekonataj Esperantlingvaj poetoj Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Ili ambaŭ estis pro sia antaŭa agado premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, Camacho fondis belartan revuon Beletra Almanako kaj Ruggiero prezidis Esperantlingvan Verkistan Asocion.

Irina Gonĉarova kunorganizis la unuan SESon ekster Slovakio

Tiujare unuafoje SES okazis ekster Slovakio, en Rusio, de la 17-a ĝis la 25-a de aŭgusto, en la vilaĝo Koltiŝevo (Колтышево, distrikto Solneĉnogorsk, Moskva provinco). La unuan ekster-Slovakian SESon partoprenis 87 personoj de 10 landoj.[20] En la organiza teamo estis krom E@I ankaŭ Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kaj Rusia Esperantista Unio. Krom instruado de Esperanto estis provizitaj ankaŭ kurso pri tradukado kaj de la rusa lingvo.[21]

Origine la organizantoj konsideris okazigon de tiu ĉi SES ankaŭ en Brazilo[17] antaŭ la 70-a IJK, sed tiu ĉi ideo estis forlasita.

SES 2015[redakti | redakti fonton]

La 10-a SES okazis ekde la 11-a ĝis la 19-a de julio 2015 en la urbo Martin, Slovakio. Aŭspicion transprenis tutmondaj Esperantaj organizoj UEA kaj TEJO; Juraj Draxler, ministro de edukado de Slovakio, Juraj Blanár, prezidanto de Memadministra regiono de Žilina kaj Andrej Hrnčiar, urbestro de Martin.[22] Laŭ originala plano ĝi devis okazi en la urbo Banská Bystrica.

La kurson pri Esperantaj literaturo kaj kulturo gvidis Nicola Ruggiero kaj Russ Williams. Russ Williams, devene de Usono loĝanta en Pollando, estas verkisto kaj tradukisto, laŭreato de belarta konkurso Liro en 2004.[23]

SES 2017[redakti | redakti fonton]

La 11-a SES okazis de la 15-a ĝis 23-a de julio en Banská Štiavnica.

SES 2018[redakti | redakti fonton]

La 12-a SES okazis de la 14-a ĝis 22-a de julio 2018 en Liptovský Mikuláš.

Instruis jenaj instruistoj:

SES 2019[redakti | redakti fonton]

La 13-a SES okazis de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019 en Nitra. Partoprenis ĝin entute 164 homoj el 30 landoj.[3] Dum ĝi unuafoje okazis ankaŭ akompana aranĝo Somera Esperanto-Programado (mallonge SEP), dum kiu la partoprenintoj laboris pri Esperanto-rilataj komputilaj projektoj.[24]

SES 2020[redakti | redakti fonton]

La 14-a SES estis planita okazi inter la 18-a kaj la 26-a de julio 2020[25] en la urbo Kroměříž, Ĉeĥio.

Pro la kronvirusa pandemio de 2019-2020, la organizantoj ŝanĝis SES-n 2020 de ĉeesta al virtuala formo. La datoj restis samaj.[26]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Origine estis anoncide de la ĉeforganizanto de SES Peter Baláž dum oficiala malfermo de ĝenerala asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio je la 19-a de oktobro 2019 en Brno, Ĉeĥio, ke SES 2020 okazos en la urbo Kroměříž, sed pro la kronvirusa pandemio la okazaĵo devis esti okazinta Interrete.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ak ovládate esperanto, dohodnete sa všade. Petit Press (2013-07-08). Alirita 2013-07-22.
  2. KuboF Letná škola esperanta. Slovakia Esperanta Junularo. Alirita 2013-07-22. Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 2015-10-19.
  3. 3,0 3,1 Baláž, Peter. Nitro denove gastigis esperantistojn. La Balta Ondo (2019-08-30). Alirita 2019-09-03. “Inter la 12a kaj la 20a de julio gastigis la eks-UK urbo Nitro en Slovakio 164 homojn el 30 landoj, por ke ili partoprenu jam la 13an Someran Esperanto-Studadon.”.
  4. 4,0 4,1 KuboF (2011-09-25) Úspešná letná škola esperanta. Slovakia Esperanta Junularo. Alirita 2012-04-17. Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2015-06-22.
  5. V Pribyline bude od soboty letná škola esperanta. Petit Press (2007-07-20). Alirita 2012-08-31.
  6. Somera lernejo de Esperanto – „Slava Esperanta Studado“ (SES). Arkivita el la originalo je 2007-11-19. Alirita 2015-10-19.
  7. 7,0 7,1 Somera Esperanto-Studado. Arkivita el la originalo je 2008-10-02.
  8. Artikolo pri SES 2009 en La Ondo de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2010-07-15. Alirita 2009-10-11.
  9. KuboF (2011-09-25). Sukcesa Somera Esperanto-Studado (esperante). SKEJ. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2015-06-22. “Komence de tiu ĉi aŭgusto en Nitro, Slovakio okazis la 4-an fojon, preskaŭ jam tradicia, Somera Esperanto-Studado (SES). 191 partoprenantoj de 28 landoj dum unu semajno ne nur plibonigadis siajn konojn de kaj lingva kaj kultura flankoj de Esperanto sed ankaŭ amikiĝadis, renkontis malnovajn amikojn, ekkonadis ĉirkaŭaĵon aŭ nur simple ĝuadis la vesperan kaj noktan programojn.”.
  10. KuboF (2011-09-25). Sukcesa Somera Esperanto-Studado (esperante). SKEJ. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2015-06-22.
  11. Program-libro: SES 2012 Somera Esperanto-Studado (Esperanto) 20. E@I. 2012. Arkivita de [ la originalo] je 2015-10-19.
  12. Somera Esperanto-Studado (esperante) (retejo). E@I. Arkivita el la originalo je 2012-08-12. Alirita 2015-10-19.
  13. Nosková, Katarína. SES plena je surprizoj (esperante). La Balta Ondo (2013-08-18). Alirita 2014-03-12. “La sepa Somera Esperanto-Studado, kiun en Slovakio ĉiujare organizas Edukado@Interreto, okazis la 12–20an de julio 2013. (...) Aliĝis 263 personoj, reale venis 230 el 27 landoj, plejparte eŭropanoj (sed ĉeestis ankaŭ homoj el Koreio, Japanio, Usono…).”.
  14. 14,0 14,1 Somera Esperanto-Studado (SES) 2013. E@I. Alirita 2015-10-19.
  15. Someraj eldonaĵoj de E@I (esperante). El Popola Ĉinio (2013-09-30). Alirita 2014-03-12.
  16. Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli (esperante). Libera Folio (2013-01-20). Alirita 2015-10-19.
  17. 17,0 17,1 Baláž, Peter. Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES (esperante). E@I (2013-01-27). Alirita 2014-03-12.
  18. Beyer, Markus (2014). “SES 2014 en Slovakio denove sukcesa / SES 2014 na Slovensku opäť úspešné”, Esperantisto Slovaka (eo / sk) (3), p. 3–7. 
  19. SES el la vidpunkto de kunorganizanto
  20. La unua SES ekster Slovakio
  21. Instruado (esperante). Alirita 2015-10-19.
  22. Letná škola esperanta opäť v Martine. Stretnúť môžeme cudzincov z celého sveta!. dnes24.sk (2015-07-14). Alirita 2015-10-18.
  23. Somera Esperanto-Studado (SES) 2015 | SES / Instruado. E@I. Alirita 2015-10-19.[rompita ligilo]
  24. Baláž, Peter. Nitro denove gastigis esperantistojn. La Balta Ondo (2019-08-30). Alirita 2019-09-03. “Krome ĉi-jare estis unuafoje testita nova “subevento”, kiu okazis kadre de SES, tamen havis sian apartan programon: SEP estis la Somera Esperanto-Programado – aranĝo por programistoj kaj aliaj komputile lertaj esperantistoj, kiuj antaŭtagmeze okupiĝis pri realigo de novaj utilaj projektoj por nia movado.”.
  25. Baláž, Peter. Nitro denove gastigis esperantistojn. La Balta Ondo (2019-08-30). Alirita 2019-09-03. “Kiam okazos venonta SES? La 18-26an de julio 2020.”.
  26. SES 2020 – NUR VIRTUALE (FIZIKA SES EN ĈEĤIO EN 2021). E@I. Arkivita el la originalo je 2020-05-09. Alirita 2020-05-09.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Letná škola esperanta en la slovaka Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.