Somera Esperanto-Studado 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

  • Lernu kaj praktiku Esperanton
  • Ekkonu homojn el diversaj landoj
  • Amuziĝu dum bunta taga kaj vespera programo
  • Malkovru Slovakion
  • Ĝuu la etoson de Esperantujo

Informoj pri la venonta SES

Ĉu vi volas esti informita, kiam estos deciditaj la loko kaj dato de la venonta SES? Donu vian retadreson en la ĉi-suban kampon kaj ni sendos al vi informojn pri SES kaj aliaj eventoj, kiujn ni organizos (maksimume kelkaj mesaĝoj jare kaj vi povos malaboni iam ajn).

Programlibro

Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2019: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, ktp. Alklaku la jenan ligilon por elŝuti ĝin: elŝuti.

Bulteno

Jen bulteno kun detalaj informoj pri alveno kaj ĉeesto en SES 2019. Elektu unu el jenaj lingvoj kaj elŝutu la bultenon.

EsperantoEnglish

Ekscii pli

Somera Esperanto-Studado (SES 2019) okazis de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019.

SES 2019 okazos en la historia slovaka urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Somera Esperanto-Programado

Ĉi-jare okazos paralele kun instruado la unua “kodummaratono” (hackathon) en Esperantujo, Somera Esperanto-Programado (SEP). Pli da informoj troveblas en la retejo de SEP.

Aŭspicio

La evento okazas kadre de la Unesko-jaro 2019 – internacia jaro de indiĝenaj lingvoj.

2019 – Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj

Somera Esperanto-Studado (SES 2019) okazos sub la aŭpicio de:

  • Martina Lubyová – ministrino pri edukado, scienco, esplorado kaj sporto de la Slovaka respubliko,
  • Milan Belica, prezidanto de la memstara regiono de Nitra.

Kun subteno de la urbo Nitra

Nitra

Amaskomunikaj partneroj

TEJO

Esperantisto SlovakaLa Ondo de Esperanto