el Somera Esperanto-Studado (SES) 2014 SK

SES: Loko


Kongresurbo
(fonto: Vikimedia Komunejo)

SES 2014 SK okazos en la urbo Nitra (Slovakio), en la universitata studenthejmo Zobor.

Kongresurbo

Nitra (legu pli en Vikipedio) estas bela kaj historia urbo, situanta nur 90 km de la ĉefurbo Bratislavo kaj 50 km de Trnava. Distanco de la Viena flughaveno VIE al Bratislava estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la Budapeŝta flughaveno BUD al Nitra estas ĉ. 155 km.

Kongresejo

Partoprenantoj loĝos en du-, tri- kaj kvar-litaj ĉambroj de la studenthejmo. Entute estas ĉambroj por 360 personoj. Ĉiu duopo de ĉambroj havas komunan necesejon kaj duŝejon (aldone fridujon en la koridoro). Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi ĉe kotizoj). Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Rimarko: La ejo proponas "normalajn" (ordinarajn) kondiĉojn por tranoktoj, do ne atendu grandan lukson. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn – ni klopodos vin helpi. Vi povas ankaŭ rekte kontakti iun el la apudaj pensionoj kaj hoteloj. booking.com, Penzión Zoborská, Penzión Hoffer, Vila Aria, Club Hotel Amfiateater

Servoj

URL: https://ses.ikso.net/2014/sk/Loko
Laste modifita je 2014-01-21 20:15