el Somera Esperanto-Studado (SES) 2014 SK

SES: Alvenebloj

Horaro: www.cp.sk (Se vi ne komprenas la slovakan, sube ŝanĝu lingvon al la angla aŭ al la germana.)

El Vieno

El Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno ("Bratislava,,letisko"), aŭ ĉe busa stacidomo ("Bratislava,,AS MHD"). Atentu pri itinero de la konkreta buso.

Horaro:
El: Wien,,Flughafen Wien
Al: Bratislava

Urba trafiko en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu ANTAŬ eniro en veturilon. Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

El Bratislavo

El Bratislavo prenu trajnon aŭ buson rekte al Nitra.

Horaro:
El: Bratislava
Al: Nitra

En Nitra

Busa kaj trajna stacidomoj troviĝas unu apud la alia (vidu la mapon). La vojo de tie al SES-ejo estas 3 km longa.

Se vi elektas taksion, jen kelkaj firmaoj:

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: http://slovake.eu/learning/intro/phrases

Dum SES aĉeteblos en libroservo Esperanta verketo "Slovaka konversacio skize".

Karavano

Estos organizita komuna trajna vojaĝo (tiel nomata “karavano”) el Svislando tra Germanio kaj Aŭstrio, interalie tra Neuchâtel, Lindau, Passau, Linz kaj Vieno, eventuale kun komencoj el aliaj germanaj urboj aŭ Strasburgo, depende de la partoprenontoj. Tio estas pli longa, sed pli amuza kaj malmultekosta maniero vojaĝi. Por pli da informoj skribu al Luc Allemand: luc.allemand@bluewin.ch.

URL: https://ses.ikso.net/2014/sk/Alvenebloj
Laste modifita je 2014-06-12 15:07