Somera Esperanto-Studado 2019

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2019-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Duontagaj ekskursoj

Urbo kaj kastelo Nitra (perpiede)

(8 EUR, 2019-07-13)

Nitra

Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la 9-a jarcento. La unua skriba mencio devenas el 828, kiam Nitra estis episkopejo de la Grandmoravia Regno. Nitra estas urbo kun eksterordinara historia graveco. Komencoj de ĝia setlado estas en pratempo, kiel pruvas la arkeologiaj troviĵoj sur la urbo-teritorio. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝata areo. La areo de la nuna Nitra estis grava loko de keltoj (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de ĝermanoj kaj fine slavoj. Ĝi estis sidejo de la unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – ĝermanaj triboj “kvadoj” (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando.

La plej fama historia memoraĵo kaj dominanto de la urbo estas kastelo el la 11-a jarcento, en la 15-a jarcento rekonstruita kaj ankoraŭ ŝanĝita en baroka epoko. La kastelo estis konstruita sur la loko de la slava setlejo de la 9-a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la arkeologia departemento de la Slovaka Akademio de Sciencoj kaj de episkopo. Viziteblaj estas nur la katedralo kaj la dioceza muzeo.

Pli da informoj en Vikipedio

Topoľčianky

(20 EUR, 2019-07-18)

Topoľčianky
Fonto: Wikimedia Commons

Topoľčianky estas ne tre granda urbo, sed tamen kun multaj vidindaĵoj. La unua skriba mencio pri la urbo estas el la jaro 1293. Tamen jam en la 6-a kaj 7-a jarcentoj tie loĝis slavoj. La ekskurso havos buntan programon, ni provos viziti ĉion vidindan:

Pli da informoj en Vikipedio

Arboreto Mlyňany

(15 EUR, 2019-07-15)

Arboreto Mlyňany
Fonto: Wikimedia Commons

La arboreto Mlyňany de Slovakia Akademio de Sciencoj (arboreto – kolekto de arbospecioj) estas protektita areo ĉe la vilaĝoj Tesárske Mlyňany kaj Vieska nad Žitavou (distrikto Zlaté Moravce). Ĝi okupas 67 hektarojn. En la jaro 1951 ĝi estis deklarita kiel protektita areo. Nuntempe ĝi estas scienca laborloko de Slovakia Akademio de Sciencoj.

La fondinto D-ro Štefan Ambrózy-Migazzi el Hungario estis ekde sia infanaĝo granda ŝatanto de botaniko. Kun sia edzino el Zlaté Moravce, Antónia, li konstruigis kastelon apud Vieska nad Žitavou, rande de arbaro. Ĝuste en tiu ĉi arbaro li komencis provi planti unuajn alilandajn arbospeciojn.

Hodiaŭ la arboreto estas la plej signifa arbologia institucio en Slovakio. Ĝiaj kolektoj enhavas pli ol 2300 arbospeciojn el Mediteraneo, Ameriko, Afriko kaj Azio.

Pli da informoj en Vikipedio

Tuttagaj ekskursoj

Bratislavo

Bratislavo
Fonto: Wikimedia Commons

(30 EUR, 2019-07-16)

Vizitotaj lokoj: burgruino Devín, Bratislava kastelo, malnova urboparto kaj io pli…

Bratislavo estas la ĉefurbo kaj la plej multe loĝigata urbo de Slovakio (pli ol 425 mil loĝantoj). En la urbo havas sidejon la ŝtatprezidento, registaro, parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj, ankaŭ pluraj universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. Bratislavo situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo, sur montarpiedo de Malgrandaj Karpatoj. La urbo estas proksima al Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Hungario. Ĝi estas la unusola ĉefurbo en la mondo, kiu limas samtempe kun du landoj (Hungario kaj Aŭstrio).

Pli da informoj en Vikipedio

Banská Štiavnica

Banská Štiavnica
Fonto: Wikimedia Commons

(30 EUR, 2019-07-16)

Banská Štiavnica estas historia urbo en meza Slovakio, kun tre multkultura pasinteco. Ĝi estas konata pro minado de metaloj (ĉefe de arĝento), gravaj minejaj juro, administracio kaj akademia tradicio. Ni spertos malsupreniron en subteran minejon en la Subĉiela Minmuzeo, ĉiu ekipita per kasko, lampo kaj mantelo. Post tagmanĝo en pensiono ni trarigardos la Malnovan Kastelon, vizitos mineralogian ekspozicion kaj la vendejon Verkoj de slovakiaj belartistoj. Nian ekskurson ni finos en la teejo Divná pani. La urbo mem estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj.

Pli da informoj en Vikipedio