Somera Esperanto-Studado 2018

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

Programo

La tagoj dum SES aspektas jene:

Merkrede okazas tuttagaj ekskursoj: tiun tagon okazas nek instruado, nek posttagmeza programo.

Kultura programo

Koncertoj

Kaŝi

Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The Living Music Box. Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Dum SES li mojosigos la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.

Dubarda koncerto: bardo sen barbo kaj bardo kun barbo

Mikaelo Bronŝtejn (maldekstre) kaj Georgo Handzlik (dekstre)

Mikaelo (Moissej) Bronŝtejn (1949), verkisto, tradukisto, kantaŭtoro, naskiĝis en Ukrainio, sed daŭre loĝas en Rusio, apud Sankt-Peterburgo. En junaĝo ludis gvidajn rolojn en la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). Ekde 1992 verkis kaj eldonis 43 librojn, i.a. kvar originalajn romanojn, sep originalajn poemarojn ktp. plus kelkajn KD-jn. Laŭreato de la premio Antoni Grabowski (2004) kaj de OSIEK-premio (2012). Dum lastaj 25 jaroj efektivigis pli ol 70 turneojn en eŭropaj kaj alikontinentaj landoj, prelegis kaj koncertis enkadre de kelkaj Universalaj Kongresoj kaj multaj aliaj amaskunvenoj de esperantistoj.

Dum tiu ĉi SES li prezentiĝos plurmaniere. Li ne nur aperos en la duopa barda koncerto, sed ankaŭ prelegos pri tre interesaj temoj kaj instruos literaturan kurson.

Georgo Handzlik, bardo sen barbo, tre bone konata Esperanta instruisto, poeto, kantisto, aŭtoro de kantoj, aforismoj, dramoj, koncertis en 26 landoj. Dum SES li prezentiĝos kun Mikaelo Bronŝtejn en la Dubarda koncerto kaj en la teatraĵo La kredito kune kun Saša Pilipović, kiun li jam prezentis interalie en la UK 2016 en Nitra.

Nacia vespero

Barbora Hazuchová

Barbora Hazuchová

Barbora Hazuchová estas juna slovaka kantistino el Liptovský Mikuláš. Ŝi kantis de sia naskiĝo kaj frekventis artan bazlernejon, kie ŝi partoprenis kurson de kantado. Ŝi ankaŭ partoprenis diversajn lokajn konkursojn. Antaŭ 3 jaroj ŝi partoprenis internacian konkurson, kie ŝi estis inter la 8 plej bonaj kantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio. Tiu ĉi konkurso estas vere grava turnopunkto en ŝia vivo, ĉar post la konkurso ŝi kantas sur grandaj podioj, kiuj ĉiam pligrandiĝas kun ŝiaj sukcesoj.

Poludnica

El la vilaĝo Závažná Poruba devenas folklora grupo Poludnica, kiu konsistas el 26 membroj. La grupo prezentas kaj konservas por sekvontaj generacioj lokan folkloron kaj kutimojn. Ili ofte partoprenadas en diversaj okazaĵoj. Programo de la grupo konsistas el diversaj dancoj kaj kantoj, reprezentantajn ĉefe la tradiciojn de la regiono Liptov.

Poludnica

“La Dikoderoj”

Luc Allemand

En tiu nekutima formo de kvizo vi renkontos certe interesajn demandojn kaj – kiam la “dikoderoj” eniras la scenejon – ankaŭ tre amuzajn respondojn. Sed ne atendu, ke ili estu ĉiam raciaj…

La gastoj ludas kontraŭ la “dikoderoj”, kiuj prezentos al ni la diversajn respondojn en amuza maniero. Sed kiu estas la ĝusta? Por akiri poentojn la gastoj devas diveni ĝuste. Do venu por ĉeesti tiun spektaklon kaj helpi al la gastoj! “La dikoderoj” estos gvidata de Luko (Luc Allemand).

Diskejo

Dum la semajno atendos vin diskotekoj kun internacia muziko de diversaj muzikstiloj. Tuj apud drinkejo, en la diskejo vi havos eblon eluzi vian energion, se ajna restos al vi post la tuta tago! Amuziĝemaj kaj dancemaj partoprenantoj, nepre venu kaj etosigu la noktan vivon dum SES!

Kinejo

Ĉiutage estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj. Atendas vin diversaj specoj de filmoj – fabeloj, dokumentaj filmoj, komedioj, scienc-fikcio. La programo de la filmoprojekciado estos afiŝita surloke.

Internacia kuirarta festivalo

Internacia kuirarta festivalo

Ĉu vi interesiĝas pri la kulturoj de la mondo? Jen oportuno ekkoni la gustojn de aliaj landoj. Dum la internacia kuirarta festivalo vi povos senpage elprovi diversajn eksterlandajn specialaĵojn. Por sukcesa festivalo, ĉiu partoprenanto kunportu ion de sia lando (manĝeton, sukeraĵon / kukon / keksojn, trinkaĵon, alkoholaĵon, ktp.).

Plej bonas famaj aŭ strangaj aferoj (aŭ ambaŭ), kiujn oni ne sukcesas aĉeti eksterlande. Ĉiu lando havos tablon por prezenti la kunportitaĵojn kaj la ĉambro iĝos bazaro de malsamaj gustoj.

Internacia vespero

Ĉu vi scipovas kanti, danci, ĵongli aŭ havas alian talenton, kiun vi volas montri al la aliaj partoprenantoj? Ĉu vi volas prezenti kanton aŭ poemon de via lando? Tiam ne hezitu kaj partoprenu en la internacia vespero! Dum tiu vespero ni povos ĝui la buntecon de la kulturoj kaj talentoj de la partoprenantoj de SES.

Internacia vespero

Libroservo

Libroservo
Fonto: Wikimedia Commons

Dum la tuta SES ankaŭ ĉi-foje atendos vin riĉa libroservo; en ĝi vi havos unikan eblon aĉeti tre diversajn Esperanto-varojn. Libroj, KD-j, DVD-j, T-ĉemizoj, insignoj, glumarkoj — ĉio tio kontraŭ tre favoraj prezoj. Profitu la eblon riĉigi vian E-kolekton kaj vizitu la libroservon!

Prelegoj

Kursetoj kaj metiejoj

Trankvila posttagmeza programero
Pli sporta posttagmeza programero

Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.

Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.