Somera Esperanto-Studado 2018

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

Kotizoj

Aliĝkotizoj

La aliĝkotizoj kovras nur parton de la kostoj de la aranĝo. La reston de la programkostoj kovros alifontaj subvencioj.

Partoprenantoj malpli ol 18-jaraĝaj pagas simbolan partonprenkotizon: 20 EUR.

Infanoj ĝis 6 jaroj ne pagas aliĝkotizon.

Studentoj sub 26 jaroj kaj emerituloj ekde 62 jaroj ricevas rabaton: 5 EUR.

Aliĝdato A-landano B-landano C-landano
Ĝis 2018-02-28 55 € 40 € 25 €
Ĝis 2018-04-30 65 € 50 € 35 €
Ĝis 2018-06-30 75 € 60 € 45 €
Post 2018-06-30 100 € 85 € 70 €

Landokategorioj:

Rimarkoj:

Manĝokotizoj

Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo: kunvianda, vegetara, vegana.

Rimarko: Ni petas la viandmanĝantojn pri atento:

Dum SES funkcias t.n. "verda rabato". Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare, aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do je 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-)

Ŝanĝoj pri manĝomendoj estos akceptataj plej malfrue ĝis 2018-07-09. Pri specialaj bezonoj aŭ deziroj bonvolu informi la organizantojn anticipe.

Manĝo/persono Tuta aranĝo 1 tago
Tuttaga manĝo – vegetara / vegana 100 € 12.5 €
Tuttaga manĝo – kunvianda 108 € 13.5 €
Matenmanĝo – vegetara / vegana 32 € 4 €
Matenmanĝo – kunvianda 36 € 4.5 €
Tagmanĝo – vegetara / vegana 36 € 4.5 €
Tagmanĝo – kunvianda 40 € 5 €
Vespermanĝo – vegetara / vegana 36 € 4.5 €
Vespermanĝo – kunvianda 40 € 5 €

Rimarko: Menditaj manĝoj komenciĝas per vespermanĝo la 2018-07-14 (aŭ de via alventago, se vi alvenos post la komenco) kaj finiĝas per tagmanĝo la 2018-07-22 (aŭ de via forirtago, se vi foriros antaŭ la fino). Se vi havas aliajn preferojn, bonvolu kontakti nin.

Loĝkotizoj

Loĝado/persono Tuta aranĝo (8 noktoj) Unu nokto / Ĉiu aldona nokto
Unu persono sola en ĉambro* 175 € 25 €
Dulita ĉambro 105 € 15 €
Trilita ĉambro 84 € 12 €
Trilita ĉambro (studentoj ĝis 26 jaroj)** 70 € 10 €
Amasloĝejo*** 35 € 5 €
Propra tendo aŭ loĝaŭto 35 € 5 €

*La kvanto de unupersonaj ĉambroj en la SES-ejo estas limigita. Pro tio, la prezo nun estas fiksita je tuta aranĝo sendepende de la nombro da tranoktoj dum SES. Se vi nepre volas loĝi sola, bonvolu konsideri loĝadon en la apudaj pensionoj/hoteloj.

**Studentoj de mezlernejoj kaj universitatoj havas rajton je rabatita prezo de loĝado. Por ricevi vian ĉambron malpli koste, bonvolu plenigi la numeron de via ISIC-karto aŭ alia studenta identigilo en la aliĝilo.

***Amasloĝejo estas granda ĉambro sen litoj, kie homoj dormos komune. Vi devos kunporti proprajn dormosakon kaj dormomaton kaj vi havos aliron al duŝejo.

Rimarkoj:

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Slovakio, ĝia kosto estas 35 EUR. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 EUR kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

Rimarko: Oni pagas la kotizon, ĉar invitleteroj devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis 2018-06-15. Se vi do bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso ses@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.

Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj doni al la SES-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadejo, sed oni ne povas tion komplete garantii. Aldone oni espereble eldonos la vizojn pli rapide ol kutime.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2018-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi povos uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie: