Somera Esperanto-Studado 2018

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

Instruado

La instruadon de Esperanto dum SES gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.

Instruistoj

Nivelo A1

Víctor Solé Víctor Solé (Katalunio)

Niveloj A2–B1

Christophe Chazarein Christophe Chazarein (Francio)
Nina Pietuchowska Nina Pietuchowska (Pollando)

Nivelo B2

Tim Morley Tim Morley (Britio)
Arina Osipova Arina Osipova (Rusio)

Niveloj C1–C2

Konstantin Tikhomirov Konstantin Tikhomirov (Rusio/Pollando)

Esperanto-literaturo kaj kulturo

Per Esperanto eblas ne nur ami kaj kvereli, kunsidi kaj forgesi akuzativojn, sed ankaŭ verki literaturajn tekstojn. Jam ekde Zamenhof en nia lingvo estiĝis poemoj, romanoj, noveloj kaj tiel plu ĝis kanto-tekstoj rande de beletro. Venu al nia kurso, kaj vi kleriĝos pri literaturo en Esperanto kaj ni montros al vi kiel verki (mal)bonan poemon!

Surbaze de la deziroj kaj de la konsisto de la partoprenantoj, ni traktos diversajn temojn, ekzemple:

Mikaelo Bronŝtejn Mikaelo Bronŝtejn (Rusio)

Mikaelo Bronŝtejn (el Tiĥvin) estas mondfama Esperanta tradukisto, verkisto, poeto, bardo, kantisto. Li verkis kaj tradukis pli ol 20 librojn. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio “Antoni Grabovski”. Seninterrompa kreado enkadriĝas en movadajn aktivecojn – de prezidanto de Soveta Esperanta Junulara Movado (SEJM) en junaĝo ĝis gvidado de artaj programoj en Universalaj Kongresoj. Lastajn jarojn Mikaelo regule turneas en Eŭropo kun kultur-historiaj prelegoj kaj koncertoj. Li havas grandan sperton pri instruado de Esperanto, speciale por lingvaj perfektemuloj, brile gvidis tradukistajn kursojn por diverslingva partoprenantaro.

Kurso: Historio de Esperanto

Ĉi tiu kurso ne nur prezentas la ĉefajn eventojn en Esperantujo. Ĝi havas plian celon: montri la ĉefajn tendencojn, kiuj influis kaj evoluigis la esperantistan komunumon precipe ĉe ĝia formiĝo.

Oni ekscios respondojn al pluraj demandoj, interalie:

La bazo de ĉi tiu kurso estas la 12-hora kurso “Historio de Esperanto”, kiun A. Korĵenkov prezentas en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi tiu kurso celas ne spertulojn pri la temo, sed precipe tiujn, kiuj jam bone konas la lingvon, sed ankoraŭ ne estas bone informitaj pri la historio de la Esperanto-movado.

Aleksander Korĵenkov Aleksander Korĵenkov (Rusio)

Aleksander Korĵenkov (naskiĝinta en 1958) estas rusa inĝeniero, ekde 1991 redaktoro kaj eldonisto. Esperantisto ekde 1976. Redaktoro de La Ondo de Esperanto (ekde 1991). Eldonis kune kun sia edzino Halina Gorecka pli ol cent librojn en/pri Esperanto. Aŭtoro de pluraj lernolibroj kaj monografioj. Verkis pli ol mil artikolojn kaj recenzojn en pluraj gazetoj. Ĉefaj verkoj pri la historio de Esperanto: Esperanto post la jaro 2000 (1998), Esperanto en Ruslando (2000, kun Halina Gorecka), Historio de Esperanto (2005), Homarano (2009), Zamenhof (2010), Nia diligenta kolegaro (2018, kun Halina Gorecka).

KER-ekzamenoj

Ĉi-jare dum SES eblos denove trapasi novtipan ekzamenon pri Esperanto-scio laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), organizitan de UEA-ITK. Kondiĉe ke sufiĉa kvanto de interesiĝantoj aliĝos ĝis la dato 2018-06-29 (minimume estas necesaj 10 homoj por grupo/nivelo), ekzamenoj povos okazi je ĉiu el la tri ekzistantaj niveloj: B1, B2 kaj C1. La kandidatoj rajtos submetiĝi al la kompleta ekzameno, t.e. ambaŭ la skriba kaj la parola partoj, aŭ laŭ sia elekto nur al unu el ili.

Kaze de sukcesa ekzameniĝo, la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonas al la kandidato kvarlingvan oficialan diplomon.

Atentigo: La kosto de la KER-ekzameno ne estas inkuzivita en la aliĝkotizo por SES. La ekzameno estas pagenda aparte, rekte surloke, laŭ aparta kotiztabelo.

Por aliĝi al la ekzameno plenigu la aliĝilon.