Somera Esperanto-Studado 2018

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis 2018-06-30. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Duontagaj ekskursoj

Urba piedira ekskurso

(8 EUR, 2018-07-15)

Liptovský Mikuláš
Fonto: Wikimedia Commons

La urbo Liptovský Mikuláš havas tre interesan kaj riĉan historio. Dum ĉi tiu pieda promeno, vi ekscios multajn novajn kaj inspirajn informojn. Akompanos vin rekte en Esperanto profesia ĉiĉeronino, kiu perfekte konas sian urbon kaj respondos ĉiujn viajn demandojn. Nia itinero en la urbocentro preterpasos apud la 12 plej vidindaj monumentoj kaj ni iros rigardi ankaŭ la urban sinagogon, en kiu ĝuste tiam estos ekspozicio pri Esperanto kaj L. L. Zamenhof. La ekskurso finiĝos antaŭ la muzeo de Janko Kráľ per inaŭguro de memoriga monumento, telfero dediĉita al fama loĝanto de la urbo kaj esperantisto, Alojz Lutonský.

Altaj Tatroj

(15 EUR, 2018-07-16)

Altaj Tatroj (slovake Vysoké Tatry) estas la plej alta montaro en Slovakio kaj en Pollando. La Tatra nacia parko troviĝas en la nordokcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando. Samtempe ĝi estas la plej malgranda montarego en la mondo, ĉar ĝi okupas nur 260 km². Ĝi estis formiĝinta de ekstrema altaĵa reliefo kiel rezulto de glacia aktiveco. El la vidpunkto de turismo en Slovakio ĝi estas la plej grava montaro. La setlejo Štrbské Pleso ĉe la lago Štrbské pleso fariĝis grava sporta centro, kie troviĝas ordigitaj spurejoj por skituristoj kaj ski-saltsportistaj pontoj.

La ekskurso estos relative facila, sen tro komplika montgrimpado, kun belega panoramo al apudaj montoj. Tamen ni rekomendas pretigi komfortajn ŝuojn kaj esti preta marŝi ĉ. 5–8 km. La itinero iros ĉirkaŭ la lago Štrbské pleso.

Štrbské pleso estas bela monta lago de glacia origino en la Altaj Tatroj en la setlejo Štrbské Pleso en Slovakio. Štrbské pleso estas glaci-kovrita dum ĉirkaŭ 155 tagoj dum jaro. Estas kelkaj hoteloj konstruitaj ĉirkaŭ la lago kaj turismaj vendejoj apude.

Panorama vido de Štrbské pleso
Fonto: Wikimedia Commons

Pribylina – subĉiela muzeo

(12 EUR, 2018-07-17)

Pribylina – subĉiela muzeo

Pribylina estas vilaĝo situanta en belega medio ĉe la piedo de Orientaj Tatroj. Tie ni vizitos la Muzeon de liptova vilaĝo, subĉielan muzeon, kie vi malkovros, kiel aspektis vilaĝoj kaj kiel vivis homoj en la regiono dum la lastaj jarcentoj. La konstruaĵoj tie estas aŭtentaj ekzemploj de tradicia arkitekturo, translokigitaj de vilaĝoj, kiuj estis inunditaj en la 1970-aj jaroj pro la konstruaĵo de baraĵo, kiu estigis la lagon Liptovská Mara.

Ni ankaŭ mallonge haltos ĉe la nun forlasita hotelo Esperanto, kie okazis la unua SES en 2007. Survoje reen, ni haltos en la vilaĝo Vavrišovo, en kiu troviĝas rigardoturo, de kie vi povos vidi panoramon de la ĉirkaŭaĵo.

Glacia groto Demänovská

(22 EUR, 2018-07-20)

Glacia groto Demänovská
Fonto: Wikimedia Commons

La glacia groto Demänovská apartenas al vasta sistemo de grotoj en Malaltaj Tatroj, el kiuj du estas alireblaj por la publiko. En ĝi vivas pluraj specioj de vespertoj kaj oni malkovris tie ursajn ostojn. La vizito daŭros 45 minutojn, dum kiuj ni trairos plurajn vastajn ĉambrojn kaj mallarĝajn koridorojn. Vi tiam povos ekscii pli pri ekesto de grotoj kaj admiri interesajn geologiajn formaĵojn, inkluzive de la plej unika trajto de ĉi tiu groto: grandaj kaj belaj glaciaj stalaktitoj. Ne forgesu varme vestiĝi: la temperaturo de la groto somere varias inter 0,4 kaj 3 °C! Post la vizito de la groto, ankoraŭ atendos nin mallonga halto ĉe proksima lago kun eblo promeni en la belega tatra naturo.

Tuttagaj ekskursoj

Monto Poludnica

(10 EUR, 2018-07-18)

La monto Poludnica (1 549 m super marnivelo) troviĝas en Malaltaj Tatroj, kelkajn kilometrojn for de Liptovský Mikuláš. Lokaj esperantistoj kutimas surgrimpi la monton ĉiuvintre kaj porti al ĝi ŝtonojn de diversaj partoj de la mondo, kiujn ili kolektis dum siaj vojaĝoj.

Ĉi tiu ekskurso kontentigos tiujn el vi, kiuj preferas aktivajn feriojn: ni suprengrimpos 900 m dum proksimume 3 horoj. Nepre kunportu bonajn ŝuojn. Dum la grimpado, vi povos admiri la naturon de la Tatroj kaj de la supro estas belega vido al Liptovský Mikuláš kaj la valo inter Malaltaj kaj Okcidentaj Tatroj.

Ĉi tiu panoramo atendas vin supre de Poludnica (sed sen neĝo, kompreneble)

Pli da detaloj pri la monto Poludnica sed ankaŭ pri regula ĉiujara samnoma evento vidu en ĉi tiu retejo.

Spiŝa burgo, Levoča kaj Poprad

(29 EUR, 2018-07-18)

La Spiŝa burgo (slovake Spišský hrad) estas kastela ruino de la 11-a jarcento, kiu staras sur monto super la vilaĝo Spišské Podhradie. Ĝia ekstera muro ĉirkaŭas areon de 41 426 m², pro tio la kastela komplekso estas unu el la plej grandaj en Eŭropo. La Spiŝa burgo, kune kun monumentoj de proksimaj urboj, apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1993.

Spišský hrad
Fonto: Wikimedia Commons
Levoča
Fonto: Wikimedia Commons

Survoje reen de la kastelo, ni haltos por mallonga vizito de Levoča, urbo en nordorienta Slovakio. Ekde 2009, ĝi estas en la listo de la monda kultura heredaĵo de Unesko. Levoča kun siaj remparoj kaj urba aranĝo konservis karakteron de mezepoka urbo. Ĝi estas urba monumenta rezervejo kaj danke al multaj monumentoj kaj artaj juveloj, ĝi estas unu el la plej belaj historiaj urboj de Slovakio. La plej fama kaj unika monumento estas la preĝejo de sankta Jakobo kun 11 gotikaj kaj renesancaj flugilaj altaroj, inkluzive de la plej alta ligna gotika altaro en la mondo (18,6 m). La urbo havas grandegan mezepokan placon ĉirkaŭatan de renesancaj domoj, faman renesancan urbodomon, du pliajn valorajn preĝejojn kun baroka interno, klasikismajn konstruaĵojn de la distriktestra domo kaj protestanta preĝejo. La historian centron ĉirkaŭas impona sistemo de muregoj kun longo 2,5 km.

Fine, se restos sufiĉe da tempo, ni haltos en la historia centro de la urbo Poprad por mallonga promeno.

Buso al la lago Liptovská Mara / Tatralandia

(10 EUR, 2018-07-18)

Ĉu vi ne volas iri al sporta ekskurso, sed preferas ripozi? Neniu problemo! La buso kondukos vin al plaĝo ĉe la lago Liptovská Mara, kie vi povos sunumi kaj naĝi.

Vi ankaŭ povos iri al la apuda akvoparko Tatralandia, kiu havas multspecajn basenojn, toboganojn, saŭnojn… La enirbileton vi devos pagi mem, la prezaro estas en la retejo de Tatralandia.