Somera Esperanto-Studado 2018

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

Alvenebloj

Por koni horarojn de ĉiuj trajnoj kaj interurbaj busoj ene de Slovakio, kaj inter Slovakio kaj najbaraj landoj, uzu la tre bonan retejon cp.sk. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla slovake, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon sube). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn: vi ofte povos havi rabaton.

Kiel ŝanĝi la lingvon de la retejo cp.sk

Aviadile

Al Vieno, Prago kaj Bratislavo iras plej multe da flugoj. Pluraj flugkompanioj (Ryanair, Wizz Air, Transavia) ofertas malmultekostajn flugojn.

La internaciaj flughavenoj plej proksimaj al Liptovský Mikuláš estas tiuj de:

Vidu la flughavenojn en la Google-mapo de SES

Tre utilaj retejoj por serĉi taŭgajn flugojn kaj kompari la prezojn de kompanioj estas Kiwi.com kaj Skyscanner.

Buse

La kompanioj RegioJet kaj FlixBus ofertas internaciajn konektojn inter Liptovský Mikuláš kaj multaj eŭropaj urboj. Eblas atingi Vienon kaj Bratislavon ankaŭ per Eurolines.

Trajne

De Bratislavo al Liptovský Mikuláš

De Bratislavo al Liptovský Mikuláš veturas oftaj rektaj trajnoj (minimume ĉiun duan horon). La InterCity-trajnoj estas iom pli kostaj, sed pli rapidaj (la veturo daŭras 2:57 anstataŭ 3:41 aŭ 4:12). Por ili ne funkcias la senpagaj trajnoj, sed vi povas ricevi rabaton kun ISIC-karto. En cp.sk serĉu konektojn el “Bratislava” al “Liptovský Mikuláš”.

Sur la sama fervoja linio troviĝas interalie Žilina, Poprad kaj Košice. Se vi alvenos al unu el tiuj urboj, vi povos same facile atingi Liptovský Mikuláš.

Senpagaj trajnoj en Slovakio

En Slovakio, pluraj kategorioj de homoj povas ĝui senpagajn trajnojn. Tio validas nur por duaklasaj vagonoj kaj ne por InterCity-trajnoj (detalojn vidu en la oficiala retejo de la slovakaj fervojoj). Tio validas nur por trajnoj de ŝtataj fervojoj, ne por aliaj kompanioj kiel LEO Express.

Aliaj trajnkompanioj

La ĉeĥaj kompanioj LEO Express kaj RegioJet ofertas malmultekostajn rektajn trajnkonektojn al Liptovský Mikuláš, interalie de ĉeĥaj urboj kiel Prago kaj Ostrava.

Per karavano (grupa trajna vojaĝo)

Karavano estas amuza kaj malmultekosta eblo vojaĝi: vi povas konatiĝi kun aliaj partoprenantoj jam antaŭ la komenco de la evento kaj grupa vojaĝo ebligas ĝui grupajn rabatojn.

Karavano estas planata de Strasburgo tra Germanio (Karlsruhe, Ulm, Munkeno, Passau) kaj Aŭstrio (Linz, Amstetten, Vieno). Detalan horaron kaj prezaron vi povas vidi en ĉi tiu dokumento. Se vi interesiĝas, bonvolu skribi al ses@ikso.net kaj ni interrilatigos la homojn, kiuj volas vojaĝi kune al SES.

De specifaj urboj

De Vieno al Bratislavo

El la Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta buso. Eblas mendi la biletojn rete aŭ simple aĉeti rekte de la ŝoforo. En cp.sk serĉu konektojn el “Wien,,Flughafen Wien” al “Bratislava”.

Urba trafiko en Bratislavo

Vendomaŝino en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj ekde 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.

De Budapeŝto

Por iri de Budapeŝto al Liptovský Mikuláš estas du ebloj: veturi per rekta matena trajno (6:30) al Košice aŭ per buso de FlixBus al Ružomberok (20 km de Liptovský Mikuláš). De ambaŭ tiuj urboj iras oftaj trajnoj kaj busoj rekte al Liptovský Mikuláš. Ĉiukaze kontrolu la konektojn en cp.sk.

En Liptovský Mikuláš

En Liptovský Mikuláš, la trajna kaj busa stacidomoj troviĝas unu apud la alia. Por atingi la SES-ejon, necesas piediri proksimume 30 minutojn (vidu la mapon, kiun ni preparis).

Eblas ankaŭ veturi per urba buso, sed la konektoj estas maloftaj (vi povas kontroli ĉi tie, la plej proksima bushaltejo estas Palúdzka, SOUP). Ni rekomendas uzi taksiojn.

Veturado per taksio de la stacidomo ĝis la SES-ejo kostas 2 aŭ 3 €, kiujn vi povas dividi, se vi vojaĝos plurope. Jen kelkaj taksikompanioj:

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: http://slovake.eu/learning/intro/phrases.

Dum SES aĉeteblos en la libroservo la Esperanta libreto Slovaka konversacio skize.