Somera Esperanto-Studado 2018

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton

Liptovský Mikuláš (Slovakio), 14-a ĝis 22-a de julio 2018

  • Lernu kaj praktiku Esperanton
  • Ekkonu homojn el diversaj landoj
  • Amuziĝu dum bunta taga kaj vespera programo
  • Malkovru Slovakion
  • Ĝuu la etoson de Esperantujo

Ekscii pli

Somera Esperanto-Studado (SES 2018) okazos de la 14-a ĝis 22-a de julio 2018.

SES 2018 okazos en la montara slovaka urbo Liptovský Mikuláš, situanta 210 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo kaj proksime al Pollando kaj Ĉeĥio.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Amaskomunikaj partneroj

Zones.sk   TEJO

Esperantisto SlovakaLa Ondo de Esperanto