Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017
La traduko en [lingvo] estas 39% kompleta. Iuj informoj povas esti malĝustaj. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas en la Esperanta versio de la retejo.

Културни програм

Концерти

Ево детаља о већ потврђеним концертима. Током СЕС-а за вас ће свирати и забавље ћа вас:

Kaŝi

Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The Living Music Box. Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Dum SES li mojosigos la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.

JoMo

JoMo

JoMo (t. e. Jean-Marc Leclercq) estas franca kantisto kaj esperantisto. Li venas de Liono, nun loĝas en Tuluzo. Antaŭe li estis kantisto en la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj).

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj. Dum SES li etosigos kaj dancigos vin per siaj diverslingvaj kantoj, plenaj je ĝojo kaj energio.

Jonny M

Ekde la jaro 2010, la 26-jara Jonny M produktas regeon en Esperanto. Liaj unuaj kantoj, eldonitaj senkoste en la albumeto Pli ol espero, iĝis rapide konataj en Esperantujo. Granda sukceso iĝis la publikigo de la albumo Regestilo en 2013. Post koncertoj en la tuta mondo (Japanio, Brazilo, Indonezio kaj multaj lokoj en Eŭropo) li en decembro 2016 lanĉis novan albumon, Kreaktiva, kun multaj pensigaj, samtempe dancigaj kantoj. Do nepre venu al lia koncerto!

Дискотека

Сваке ноћи ће вас очекивати дискотеке са интернационалном музиком различитих музичких стилова. Одмах поред бара, у дискотеци ћете имати могућност да искористе вашу енергију, ако вам је нешто остало од ње после целог дана :). Учесници који воле да се забављају и играју, обавезно морју да дођу и осете атмосферу ноћног живота током СЕС-а!

Биоскоп

Сваког дана ће бити приказивани филмови са преводима на Есперанто или чак директно синхронизовани на Есперанто. Очекују вас различити жанрови - бајке, документарни филмови, комедије, научна фантастика. Детаљан програм филмских пројекција ће бити објављен у програму СЕС-а.

Internacia kuirarta festivalo

Internacia kuirarta festivalo

Ĉu vi interesiĝas pri la kulturoj de la mondo? Jen oportuno ekkoni la gustojn de aliaj landoj. Dum la internacia kuirarta festivalo vi povos senpage elprovi diversajn eksterlandajn specialaĵojn. Por sukcesa festivalo, ĉiu partoprenanto kunportu ion de sia lando (manĝeton, sukeraĵon / kukon / keksojn, trinkaĵon, alkoholaĵon, ktp.).

Plej bonas famaj aŭ strangaj aferoj (aŭ ambaŭ), kiujn oni ne sukcesas aĉeti eksterlande. Ĉiu lando havos tablon por prezenti la kunportitaĵojn kaj la ĉambro iĝos bazaro de malsamaj gustoj.