Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017

Loko

SES-urbo

Banská Štiavnica estas unu el la plej belaj urboj de Slovakio kaj estas enskribita en la liston de la monda heredaĵo de Unesko. Ĝi situas proksimume 140 km de Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, kaj 65 km de Nitro, kie okazis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.

SES-ejo

Partoprenantoj loĝos en dulitaj ĉambroj de la studenthejmo. Entute estas ĉambroj por maksimume 400 personoj. Du ĉambroj havas komunan necesejon kaj duŝejon. Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi ĉe kotizoj). Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Atentu, ke bestoj ne estas akceptataj en la studenthejmo kaj la lernejo.

Rimarko: La ejo proponas "normalajn" (ordinarajn) kondiĉojn por tranoktoj, do ne atendu grandan lukson. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn – ni klopodos vin helpi. Vi povas ankaŭ rekte kontakti iun el la apudaj pensionoj kaj hoteloj.

Adreso

Ĉefa SES-ejo (manĝoj, tranoktoj, programo):

Školský internát pri SOŠ služieb a lesníctva
Kolpašská 9
969 56 Banská Štiavnica
Slovakio
http://www.dmbs.wbl.sk/

Instruado okazos en:

Gymnázium Andreja Kmeťa
Kolpašská 1738/9
969 56 Banská Štiavnica
Slovakio
https://gymbs.edupage.org/

Rimarko: Pri ajnaj aferoj rilate la aranĝon bonvolu ne kontakti la prizorgantojn de la SES-ejo, sed la organizantojn de la aranĝo (vidu la paĝon Kontakto).

Servoj