Facebook Telegram

Somera Esperanto-Studado 2017

Banská Štiavnica (Slovakio), 15-a ĝis 23-a de julio 2017
La traduko en [lingvo] estas 32% kompleta. Iuj informoj povas esti malĝustaj. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas en la Esperanta versio de la retejo.

Alvenebloj

Por koni horarojn de ĉiuj trajnoj kaj interurbaj busoj ene de Slovakio, kaj inter Slovakio kaj najbaraj landoj, uzu la tre bonan retejon cp.sk. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla slovake, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon sube). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn: vi ofte povos havi rabaton.

Aviadile

La plej taŭgaj flughavenoj por veni al Banská Štiavnica estas tiuj de Bratislavo (Letisko M. R. Štefánika, BTS) kaj de Vieno (Flughafen Wien-Schwechat, VIE). Alia ebloj estas la flughavenoj de Budapeŝto (Budapest Liszt Ferenc nemzetközi repülőtér, BUD), Košice (Letisko Košice, KSC) kaj Poprad (Letisko Poprad-Tatry, TAT). Pluraj flugkompanioj (Ryanair, Wizz Air, Transavia) ofertas malmultekostajn flugojn al tiuj flughavenoj.

De Vieno al Bratislavo

El la Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta buso. Eblas mendi la biletojn rete aŭ simple aĉeti rekte de la ŝoforo.

Horaro:

Urba trafiko en Bratislavo

Vendomaŝino en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj ekde 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.

De Bratislavo al Banská Štiavnica

De Bratislavo al Banská Štiavnica veturas pluraj rektaj busoj ĉiutage. Estas ankaŭ busaj konektoj kun ŝanĝo en alia urbo (Zvolen aŭ Žiar nad Hronom). Ne ekzistas rektaj trajnoj de Bratislavo al Banská Štiavnica, kaj trajna veturo kutime postulas pli da ŝanĝoj. Nepre kontrolu la horarojn en cp.sk.

Horaro:

Alveninte al la busa stacio en Banská Štiavnica, vi devos piediri dek minutojn por iri al la SES-ejo. Detalojn vi povas vidi en mapo, kiun ni pretigis kun la gravaj lokoj de SES.

El idioma eslovaco

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: http://slovake.eu/learning/intro/phrases.

Dum SES aĉeteblos en la libroservo la Esperanta libreto Slovaka konversacio skize.