el Somera Esperanto-Studado (SES) 2015

SES: Loko


Kongresurbo

Kongresejo

SES 2015 okazos en la urbo Martin (Slovakio), en la universitata studenthejmo de la farmacia fakultato kaj de la apuda mezlernejo Stredná priemyselná škola. Loĝado, manĝado kaj nokta programo okazos en la studenthejmo; instruado, posttagmeza kaj vespera programo okazos en la mezlernejo.

Kongresurbo

Martin estas bela kaj historia urbo, situanta ĉ. 210 km de la ĉefurbo Bratislavo kaj 25 km de Žilina.

Kongresejo

Partoprenantoj loĝos en dulitaj ĉambroj de la studenthejmo. Entute estas ĉambroj por pli ol 700 personoj. Kvar ĉambroj havas komunan necesejon kaj duŝejon. Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi ĉe kotizoj). Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Rimarko: La ejo proponas "normalajn" (ordinarajn) kondiĉojn por tranoktoj, do ne atendu grandan lukson. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn – ni klopodos vin helpi. Vi povas ankaŭ rekte kontakti iun el la apudaj pensionoj kaj hoteloj.

Servoj

URL: https://ses.ikso.net/2015/sk/Loko
Laste modifita je 2015-05-08 15:15